Psalmaro
Chapter 76
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 76

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.
1在 猶大 ,上帝為人所認識; 在 以色列 ,他的名為大。
2En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion.
2在 撒冷 有他的帳幕; 在 錫安 有他的居所。
3Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.
3他在那裏折斷弓上的火箭, 並盾牌、刀劍,和爭戰 的兵器 。 (細拉)
4Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.
4你從有野食之山而來, 有光華和榮美。
5Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
5心中勇敢的人都被搶奪; 他們睡了長覺,沒有一個英雄能措手。
6De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
6雅各 的上帝啊,你的斥責一發, 坐 車的、 騎 馬的都沉睡了。
7Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
7惟獨你是可畏的! 你怒氣一發,誰能在你面前站得住呢?
8El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,
8你從天上使人聽判斷。 上帝起來施行審判, 要救地上一切謙卑的人; 那時地就懼怕而靜默。 (細拉)
9Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.
no verse 9 in this text
10Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
10人的忿怒要成全你的榮美; 人的餘怒,你要禁止。
11Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
11你們許願,當向耶和華-你們的上帝還願; 在他四面的人都當拿貢物獻給那可畏的主。
12Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.
12他要挫折王子的驕氣; 他向地上的君王顯威可畏。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.