Judas 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo:
1耶穌基督的僕人, 雅各 的弟兄 猶大 ,寫信給那被召、在父上帝裏蒙愛、為耶穌基督保守的人。
2Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu.
2願憐恤、平安、慈愛多多地加給你們。
3Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.
3親愛的 弟兄 啊,我想盡心寫信給你們,論我們同得救恩的時候,就不得不寫信勸你們,要為從前一次交付聖徒的真道竭力地爭辯。
4Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
4因為有些人偷着進來,就是自古被定受刑罰的,是不虔誠的,將我們上帝的恩變作放縱情慾的機會,並且不認獨一的主宰-我們主耶穌基督。
5Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn.
5從前主救了 他的 百姓出 埃及 地,後來就把那些不信的滅絕了。這一切的事,你們雖然都知道,我卻仍要提醒你們。
6Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago.
6又有不守本位、離開自己住處的天使,主用鎖鍊把他們永遠拘留在黑暗裏,等候大日的審判。
7Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.
7又如 所多瑪 、 蛾摩拉 和周圍城邑的人,也照他們一味地行淫,隨從逆性的情慾,就受永火的刑罰,作為鑑戒。
8Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn.
8這些做夢的人也像他們污穢身體,輕慢主治的,毀謗在尊位的。
9Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu.
9天使長 米迦勒 為 摩西 的屍首與魔鬼爭辯的時候,尚且不敢用毀謗的話罪責他,只說:「主責備你吧!」。
10Sed tiuj insultas ja ĉion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtiĝas.
10但這些人毀謗他們所不知道的。他們本性所知道的事與那沒有靈性的畜類一樣,在這事上竟敗壞了自己。
11Ve al ili! ĉar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forĵetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontraŭdirado de Koraĥ.
11他們有禍了!因為走了 該隱 的道路,又為利往 巴蘭 的錯謬裏直奔,並在 可拉 的背叛中滅亡了。
12Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;
12這樣的人在你們的愛席上與你們同吃的時候,正是礁石。他們作牧人,只知餵養自己,無所懼怕;是沒有雨的雲彩,被風飄蕩;是秋天沒有果子的樹,死而又死,連根被拔出來;
13sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.
13是海裏的狂浪,湧出自己可恥的沫子來;是流蕩的星,有墨黑的幽暗為他們永遠存留。
14Kaj al ili ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,
14亞當 的七世孫 以諾 曾預言這些人說:「看哪,主帶着他的千萬聖者降臨,
15por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li.
15要在眾人身上行審判,證實那一切不敬虔的人所妄行一切不敬虔的事,又證實不敬虔之罪人所說頂撞他的剛愎話。」
16Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laŭ siaj voluptoj (dum ilia buŝo parolas fanfaronaĵojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
16這些人是私下議論,常發怨言的,隨從自己的情慾而行,口中說誇大的話,為得便宜諂媚人。
17Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;
17親愛的 弟兄 啊,你們要記念我們主耶穌基督之使徒從前所說的話。
18nome, ke ili diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj.
18他們曾對你們說過,末世必有好譏誚的人隨從自己不敬虔的私慾而行。
19Tiuj estas la apartigantoj, laŭsentaj, ne havantaj la Spiriton.
19這就是那些引人結黨、屬乎血氣、沒有 聖 靈的人。
20Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, preĝante en la Sankta Spirito,
20親愛的 弟兄 啊,你們卻要在至聖的真道上造就自己,在聖靈裏禱告,
21konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.
21保守自己常在上帝的愛中,仰望我們主耶穌基督的憐憫,直到永生。
22Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu;
22有些人存疑心,你們要憐憫他們;
23kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno.
23有些人你們要從火中搶出來,搭救他們;有些人你們要存懼怕的心憐憫他們,連那被情慾沾染的衣服也當厭惡。
24Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriproĉaj antaŭ Sia gloro en granda ĝojo,
24那能保守你們不失腳、叫你們無瑕無疵、歡歡喜喜站在他榮耀之前的我們的救主-獨一的上帝,
25al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen.
25願榮耀、威嚴、能力、權柄,因我們的主耶穌基督歸與他,從萬古以前並現今,直到永永遠遠。阿們!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.