Josuo
Chapter 1
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
1耶和華的僕人 摩西 死了以後,耶和華曉諭 摩西 的幫手, 嫩 的兒子 約書亞 ,說:
2Mia servanto Moseo mortis; kaj nun leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
2「我的僕人 摩西 死了。現在你要起來,和眾百姓過這 約旦河 ,往我所要賜給 以色列 人的地去。
3Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
3凡你們腳掌所踏之地,我都照着我所應許 摩西 的話賜給你們了。
4De la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
4從曠野和這 黎巴嫩 ,直到 幼發拉底 大河, 赫 人的全地,又到大海日落之處,都要作你們的境界。
5Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
5你平生的日子,必無一人能在你面前站立得住。我怎樣與 摩西 同在,也必照樣與你同在;我必不撇下你,也不丟棄你。
6Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
6你當剛強壯膽!因為你必使這百姓承受那地為業,就是我向他們列祖起誓應許賜給他們的地。
7Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros.
7只要剛強,大大壯膽,謹守遵行我僕人 摩西 所吩咐你的一切律法,不可偏離左右,使你無論往哪裏去,都可以順利。
8Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
8這律法書不可離開你的口,總要晝夜思想,好使你謹守遵行這書上所寫的一切話。如此,你的道路就可以亨通,凡事順利。
9Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
9我豈沒有吩咐你嗎?你當剛強壯膽!不要懼怕,也不要驚惶;因為你無論往哪裏去,耶和華-你的上帝必與你同在。」
10Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
10於是, 約書亞 吩咐百姓的官長說:
11Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante: Pretigu por vi manĝaĵon, ĉar post tri tagoj vi transiros ĉi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
11「你們要走遍營中,吩咐百姓說:『當預備食物;因為三日之內你們要過這 約旦河 ,進去得耶和華-你們上帝賜你們為業之地。』」
12Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
12約書亞 對 呂便 人、 迦得 人,和 瑪拿西 半支派的人說:
13Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante: La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi ĉi tiun teron;
13「你們要追念耶和華的僕人 摩西 所吩咐你們的話說:『耶和華-你們的上帝使你們得享平安,也必將這地賜給你們。』
14viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaŭ viaj fratoj, ĉiuj, kiuj taŭgas por la milito, kaj helpu ilin,
14你們的妻子、孩子,和牲畜都可以留在 約旦河 東、 摩西 所給你們的地;但你們中間一切大能的勇士都要帶着兵器在你們的弟兄前面過去,幫助他們,
15ĝis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaŭ ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos ĝin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo.
15等到耶和華使你們的弟兄像你們一樣得享平安,並且得着耶和華-你們上帝所賜他們為業之地,那時才可以回你們所得之地,承受為業,就是耶和華的僕人 摩西 在 約旦河 東、向日出之地所給你們的。」
16Kaj ili respondis al Josuo, dirante: Ĉion, kion vi ordonis, ni faros, kaj ĉien, kien vi sendos nin, ni iros.
16他們回答 約書亞 說:「你所吩咐我們行的,我們都必行;你所差遣我們去的,我們都必去。
17Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
17我們從前在一切事上怎樣聽從 摩西 ,現在也必照樣聽從你;惟願耶和華-你的上帝與你同在,像與 摩西 同在一樣。
18Ĉiu, kiu malobeos vian diron kaj ne aŭskultos viajn vortojn en ĉio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuraĝa.
18無論甚麼人違背你的命令,不聽從你所吩咐他的一切話,就必治死他。你只要剛強壯膽!」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.