Josuo 24
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj Josuo kunvenigis ĉiujn tribojn de Izrael en Ŝeĥemon, kaj alvokis la plejaĝulojn de Izrael kaj iliajn ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn; kaj ili stariĝis antaŭ Dio.
1約書亞 將 以色列 的眾支派聚集在 示劍 ,召了 以色列 的長老、族長、審判官,並官長來,他們就站在上帝面前。
2Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj.
2約書亞 對眾民說:「耶和華- 以色列 的上帝如此說:『古時你們的列祖,就是 亞伯拉罕 和 拿鶴 的父親 他拉 ,住在大河那邊事奉別神,
3Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.
3我將你們的祖宗 亞伯拉罕 從大河那邊帶來,領他走遍 迦南 全地,又使他的子孫眾多,把 以撒 賜給他;
4Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu ĝin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon.
4又把 雅各 和 以掃 賜給 以撒 ,將 西珥山 賜給 以掃 為業;後來 雅各 和他的子孫下到 埃及 去了。
5Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.
5我差遣 摩西 、 亞倫 ,並照我在 埃及 中所行的降災與 埃及 ,然後把你們領出來。
6Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro.
6我領你們列祖出 埃及 ,他們就到了 紅海 ; 埃及 人帶領車輛馬兵追趕你們列祖到 紅海 。
7Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.
7你們列祖哀求耶和華,他就使你們和 埃及 人中間黑暗了,又使海水淹沒 埃及 人。我在 埃及 所行的事,你們親眼見過。你們在曠野也住了許多年日。
8Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi.
8我領你們到 約旦河 東 亞摩利 人所住之地。他們與你們爭戰,我將他們交在你們手中,你們便得了他們的地為業;我也在你們面前將他們滅絕。
9Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.
9那時, 摩押 王 西撥 的兒子 巴勒 起來攻擊 以色列 人,打發人召了 比珥 的兒子 巴蘭 來咒詛你們。
10Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.
10我不肯聽 巴蘭 的話,所以他倒為你們連連祝福。這樣,我便救你們脫離 巴勒 的手。
11Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.
11你們過了 約旦河 ,到了 耶利哥 ; 耶利哥 人、 亞摩利 人、 比利洗 人、 迦南 人、 赫 人、 革迦撒 人、 希未 人、 耶布斯 人都與你們爭戰;我把他們交在你們手裏。
12Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.
12我打發黃蜂飛在你們前面,將 亞摩利 人的二王從你們面前攆出,並不是用你的刀,也不是用你的弓。
13Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas.
13我賜給你們地土,非你們所修治的;我賜給你們城邑,非你們所建造的。你們就住在其中,又得吃非你們所栽種的葡萄園、橄欖園的果子。』
14Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.
14「現在你們要敬畏耶和華,誠心實意地事奉他,將你們列祖在大河那邊和在 埃及 所事奉的神除掉,去事奉耶和華。
15Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
15若是你們以事奉耶和華為不好,今日就可以選擇所要事奉的:是你們列祖在大河那邊所事奉的神呢?是你們所住這地的 亞摩利 人的神呢?至於我和我家,我們必定事奉耶和華。」
16Tiam la popolo respondis kaj diris: Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;
16百姓回答說:「我們斷不敢離棄耶和華去事奉別神;
17ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.
17因耶和華-我們的上帝曾將我們和我們列祖從 埃及 地的為奴之家領出來,在我們眼前行了那些大神蹟,在我們所行的道上,所經過的諸國,都保護了我們。
18Kaj la Eternulo forpelis antaŭ ni ĉiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la Eternulo; ĉar Li estas nia Dio.
18耶和華又把住此地的 亞摩利 人都從我們面前趕出去。所以,我們必事奉耶和華,因為他是我們的上帝。」
19Kaj Josuo diris al la popolo: Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj.
19約書亞 對百姓說:「你們不能事奉耶和華;因為他是聖潔的上帝,是忌邪的上帝,必不赦免你們的過犯罪惡。
20Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.
20你們若離棄耶和華去事奉外邦神,耶和華在降福之後,必轉而降禍與你們,把你們滅絕。」
21Kaj la popolo diris al Josuo: Ne, nur al la Eternulo ni servos.
21百姓回答 約書亞 說:「不然,我們定要事奉耶和華。」
22Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis: Ni estas atestantoj.
22約書亞 對百姓說:「你們選定耶和華,要事奉他,你們自己作見證吧!」他們說:「我們願意作見證。」
23Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.
23約書亞 說:「你們現在要除掉你們中間的外邦神,專心歸向耶和華- 以色列 的上帝。」
24Kaj la popolo diris al Josuo: Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos.
24百姓回答 約書亞 說:「我們必事奉耶和華-我們的上帝,聽從他的話。」
25Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem.
25當日, 約書亞 就與百姓立約,在 示劍 為他們立定律例典章。
26Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan ŝtonon, kaj starigis ĝin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.
26約書亞 將這些話都寫在上帝的律法書上,又將一塊大石頭立在橡樹下耶和華的聖所旁邊。
27Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Jen ĉi tiu ŝtono estos por ni atestanto; ĉar ĝi aŭdis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.
27約書亞 對百姓說:「看哪,這石頭可以向我們作見證;因為是聽見了耶和華所吩咐我們的一切話,倘或你們背棄你們的上帝,這石頭就可以向你們作見證。」
28Kaj Josuo forliberigis la popolon, ĉiun al lia posedaĵo.
28於是 約書亞 打發百姓各歸自己的地業去了。
29Post tiu okazintaĵo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la aĝon de cent dek jaroj.
29這些事以後,耶和華的僕人 嫩 的兒子 約書亞 ,正一百一十歲,就死了。
30Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Seraĥ, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ.
30以色列 人將他葬在他地業的境內,就是在 以法蓮 山地的 亭拿‧西拉 ,在 迦實山 的北邊。
31Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis ĉiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.
31約書亞 在世和 約書亞 死後,那些知道耶和華為 以色列 人所行諸事的長老還在的時候, 以色列 人事奉耶和華。
32Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en Ŝeĥem, sur la kampoparto, kiun Jakob aĉetis de la filoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, pro cent kesitoj, kaj kiu fariĝis posedaĵo de la filoj de Jozef.
32以色列 人從 埃及 所帶來 約瑟 的骸骨,葬埋在 示劍 ,就是在 雅各 從前用一百塊 銀子 向 示劍 的父親、 哈抹 的子孫所買的那塊地裏;這就作了 約瑟 子孫的產業。
33Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pineĥas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.
33亞倫 的兒子 以利亞撒 也死了,就把他葬在他兒子 非尼哈 所得 以法蓮 山地的小山上。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.