Josuo 23
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.
1耶和華使 以色列 人安靜,不與四圍的一切仇敵爭戰,已經多日。 約書亞 年紀老邁,
2Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejaĝulojn kaj ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn, kaj diris al ili: Mi maljuniĝis, mi atingis profundan aĝon.
2就把 以色列 眾人的長老、族長、審判官,並官長都召了來,對他們說:「我年紀已經老邁。
3Kaj vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo, via Dio, al ĉiuj tiuj popoloj antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.
3耶和華-你們的上帝因你們的緣故向那些國所行的一切事,你們親眼看見了,因那為你們爭戰的是耶和華-你們的上帝。
4Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedaĵon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj ĉiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, ĝis la Granda Maro, kie subiras la suno.
4我所剪除和所剩下的各國,從 約旦河 起到日落之處的大海,我已經拈鬮分給你們各支派為業。
5Kaj la Eternulo, via Dio, forpuŝos ilin de antaŭ vi kaj forpelos ilin de antaŭ vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.
5耶和華-你們的上帝必將他們從你們面前趕出去,使他們離開你們,你們就必得他們的地為業,正如耶和華-你們的上帝所應許的。
6Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu ĉion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forkliniĝante de ĝi dekstren nek maldekstren,
6所以,你們要大大壯膽,謹守遵行寫在 摩西 律法書上的一切話,不可偏離左右。
7ne komunikiĝante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne ĵuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;
7不可與你們中間所剩下的這些國民攙雜。他們的神,你們不可提他的名,不可指着他起誓,也不可事奉、叩拜;
8nur al la Eternulo, via Dio, alfortikiĝu, kiel vi faris ĝis la nuna tago.
8只要照着你們到今日所行的,專靠耶和華-你們的上帝。
9Kaj la Eternulo forpelis de antaŭ vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaŭ vi ĝis la nuna tago.
9因為耶和華已經把又大又強的國民從你們面前趕出;直到今日,沒有一人在你們面前站立得住。
10Unu el vi forpelas milon; ĉar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.
10你們一人必追趕千人,因耶和華-你們的上帝照他所應許的,為你們爭戰。
11Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.
11你們要分外謹慎,愛耶和華-你們的上帝。
12Ĉar se vi forkliniĝos, kaj aliĝos al tiuj restintaj popoloj, kiuj restis kun vi, kaj vi boparenciĝos kun ili, kaj vi iros al ili kaj ili al vi:
12你們若稍微轉去,與你們中間所剩下的這些國民聯絡,彼此結親,互相往來,
13tiam sciu, ke la Eternulo, via Dio, ne plu forpelos tiujn popolojn de antaŭ vi; kaj ili fariĝos por vi kaptilo kaj reto, kaj vipo por viaj flankoj, kaj pikilo por viaj okuloj, ĝis vi forpereos de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
13你們要確實知道,耶和華-你們的上帝必不再將他們從你們眼前趕出;他們卻要成為你們的網羅、機檻、肋上的鞭、眼中的刺,直到你們在耶和華-你們上帝所賜的這美地上滅亡。
14Nun mi ekiras hodiaŭ la vojon de la tuta mondo; kaj vi sciu per via tuta koro kaj per via tuta animo, ke ne restis neplenumita eĉ unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris pri vi; ĉio plenumiĝis por vi, ne mankis el ĝi eĉ unu vorto.
14「我現在要走世人必走的路。你們是一心一意地知道,耶和華-你們上帝所應許賜福與你們的話沒有一句落空,都應驗在你們身上了。
15Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
15耶和華-你們上帝所應許的一切福氣怎樣臨到你們身上,耶和華也必照樣使各樣禍患臨到你們身上,直到把你們從耶和華-你們上帝所賜的這美地上除滅。
16Se vi malobeos la interligon de la Eternulo, via Dio, kiun Li starigis kun vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adoros ilin: tiam ekflamos kontraŭ vin la kolero de la Eternulo, kaj vi forpereos rapide de sur la bona tero, kiun Li donis al vi.
16你們若違背耶和華-你們上帝吩咐你們所守的約,去事奉別神,叩拜他,耶和華的怒氣必向你們發作,使你們在他所賜的美地上速速滅亡。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.