Efesanoj 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Paŭlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo:
1奉上帝旨意,作基督耶穌使徒的 保羅 ,寫信給在 以弗所 的聖徒,就是在基督耶穌裏有忠心的人。
2Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
2願恩惠、平安從上帝我們的父和主耶穌基督歸與你們!
3Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo;
3願頌讚歸與我們主耶穌基督的父上帝!他在基督裏曾賜給我們天上各樣屬靈的福氣:
4kiel Li elektis nin en li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo;
4就如上帝從創立世界以前,在基督裏揀選了我們,使我們在他面前成為聖潔,無有瑕疵;
5antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo,
5又因愛我們,就按着自己的意旨所喜悅的,預定我們藉着耶穌基督得兒子的名分,
6al la laŭdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;
6使他榮耀的恩典得着稱讚;這恩典是他在愛子裏所賜給我們的。
7en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco,
7我們藉這愛子的血得蒙救贖,過犯得以赦免,乃是照他豐富的恩典。
8kiun li abundigis al ni en ĉia saĝeco kaj prudento,
8這恩典是上帝用諸般智慧聰明,充充足足賞給我們的;
9sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en li,
9都是照他自己所預定的美意,叫我們知道他旨意的奧祕,
10por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero;
10要照所安排的,在日期滿足的時候,使天上、地上、一切所有的都在基督裏面同歸於一。
11en li, en kiu ni fariĝis heredaĵo, destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu, kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo;
11我們也在他裏面得了基業;這原是那位隨己意行、做萬事的,照着他旨意所預定的,
12por ke ni estu por la laŭdo de Lia gloro, ni, kiuj antaŭe esperis en Kristo;
12叫他的榮耀從我們這首先在基督裏有盼望的人可以得着稱讚。
13en kiu vi ankaŭ esperas, aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,
13你們既聽見真理的道,就是那叫你們得救的福音,也 信了 基督,既然信他,就受了所應許的聖靈為印記。
14kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro.
14這聖靈是我們得基業的憑據,直等到 上帝 之民被贖,使他的榮耀得着稱讚。
15Pro tio mi ankaŭ, aŭdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al ĉiuj sanktuloj,
15因此,我既聽見你們信從主耶穌,親愛眾聖徒,
16ne ĉesas danki pro vi, vin nomante en miaj preĝoj;
16就為你們不住地感謝上帝。禱告的時候,常提到你們,
17por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de saĝeco kaj malkaŝo en la konado de Li;
17求我們主耶穌基督的上帝,榮耀的父,將那賜人智慧和啟示的靈賞給你們,使你們真知道他,
18dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj,
18並且照明你們心中的眼睛,使你們知道他的恩召有何等指望,他在聖徒中得的基業有何等豐盛的榮耀;
19kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laŭ la energio de la efikeco de Lia forto,
19並 知道 他向我們這信的人所顯的能力是何等浩大,
20kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la ĉieloj,
20就是照他在基督身上所運行的大能大力,使他從死裏復活,叫他在天上坐在自己的右邊,
21multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta;
21遠超過一切執政的、掌權的、有能的、主治的,和一切有名的;不但是今世的,連來世的也都超過了。
22kaj ĉion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super ĉio por la eklezio,
22又將萬有服在他的腳下,使他為教會作萬有之首。
23kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas ĉion en ĉio.
23教會是他的身體,是那充滿萬有者所充滿的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.