Jakobo 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj: Saluton!
1作上帝和主耶穌基督僕人的 雅各 請散住十二個支派之人的安。
2Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,
2我的弟兄們,你們落在百般試煉中,都要以為大喜樂;
3sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
3因為知道你們的信心經過試驗,就生忍耐。
4Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
4但忍耐也當成功,使你們成全、完備,毫無缺欠。
5Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.
5你們中間若有缺少智慧的,應當求那厚賜與眾人、也不斥責人的上帝, 主 就必賜給他。
6Sed li petu en fido, neniel dubante; ĉar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.
6只要憑着信心求,一點不疑惑;因為那疑惑的人,就像海中的波浪,被風吹動翻騰。
7Ĉar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro —
7這樣的人不要想從主那裏得甚麼。
8duoblanima homo, ŝanceliĝa en ĉiuj siaj vojoj.
8心懷二意的人,在他一切所行的路上都沒有定見。
9Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco;
9卑微的弟兄升高,就該喜樂;
10kaj la riĉulo pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos.
10富足的降卑,也該如此;因為他必要過去,如同草上的花一樣。
11Ĉar la suno leviĝas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj ĝia floro falas, kaj la gracio de ĝia formo pereas; tiel ankaŭ la riĉulo velkos en siaj vojoj.
11太陽出來,熱風颳起,草就枯乾,花也凋謝,美容就消沒了;那富足的人,在他所行的事上也要這樣衰殘。
12Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.
12忍受試探的人是有福的,因為他經過試驗以後,必得生命的冠冕;這是 主 應許給那些愛他之人的。
13Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;
13人被試探,不可說:「我是被上帝試探」;因為上帝不能被惡試探,他也不試探人。
14sed ĉiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.
14但各人被試探,乃是被自己的私慾牽引誘惑的。
15Tiam la dezirado, gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas morton.
15私慾既懷了胎,就生出罪來;罪既長成,就生出死來。
16Ne trompiĝu, miaj amataj fratoj.
16我親愛的弟兄們,不要看錯了。
17Ĉiu bona donaĵo kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de sinturnado.
17各樣美善的恩賜和各樣全備的賞賜都是從上頭來的,從眾光之父那裏降下來的;在他並沒有改變,也沒有轉動的影兒。
18Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.
18他按自己的旨意,用真道生了我們,叫我們在他所造的萬物中好像初熟的果子。
19Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;
19我親愛的弟兄們,這是你們所知道的。但你們各人要快快地聽,慢慢地說,慢慢地動怒,
20ĉar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.
20因為人的怒氣並不成就上帝的義。
21Tial, formetinte ĉian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.
21所以,你們要脫去一切的污穢和盈餘的邪惡,存溫柔的心領受那所栽種的道,就是能救你們靈魂的道。
22Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.
22只是你們要行道,不要單單聽道,自己欺哄自己。
23Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en spegulo;
23因為聽道而不行道的,就像人對着鏡子看自己本來的面目,
24ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.
24看見,走後,隨即忘了他的相貌如何。
25Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.
25惟有詳細察看那全備、 使人 自由之律法的,並且時常如此,這人既不是聽了就忘,乃是實在行出來,就在他所行的事上必然得福。
26Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.
26若有人自以為虔誠,卻不勒住他的舌頭,反欺哄自己的心,這人的虔誠是虛的。
27Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.
27在上帝我們的父面前,那清潔沒有玷污的虔誠,就是看顧在患難中的孤兒寡婦,並且保守自己不沾染世俗。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.