Jeĥezkel
Chapter 1
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Jeĥezkel 1

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.
1當三十年四 月 初五 日 , 以西結 在 迦巴魯河 邊被擄的人中,天就開了,得見上帝的異象。
2En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin,
2正是 約雅斤 王被擄去第五年四月初五日,
3aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo.
3在 迦勒底 人之地、 迦巴魯河 邊,耶和華的話特特臨到 布西 的兒子祭司 以西結 ;耶和華的靈降在他身上。
4Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.
4我觀看,見狂風從北方颳來,隨着有一朵包括閃爍火的大雲,周圍有光輝;從其中的火內發出好像光耀的精金;
5El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo.
5又從其中顯出四個活物的形像來。他們的形狀是這樣:有人的形像,
6Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn.
6各有四個臉面,四個翅膀。
7Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro.
7他們的腿是直的,腳掌好像牛犢之蹄,都燦爛如光明的銅。
8Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn.
8在四面的翅膀以下有人的手。這四個活物的臉和翅膀乃是這樣:
9Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo.
9翅膀彼此相接,行走並不轉身,俱各直往前行。
10La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar.
10至於臉的形像: 前面 各有人的臉,右面各有獅子的臉,左面各有牛的臉, 後面 各有鷹的臉。
11Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.
11各展開上邊的兩個翅膀相接,各以 下邊的 兩個 翅膀 遮體。
12Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.
12他們俱各直往前行。靈往哪裏去,他們就往那裏去,行走並不轉身。
13La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj.
13至於四活物的形像,就如燒着火炭的形狀,又如火把的形狀。 火 在四活物中間上去下來,這火有光輝,從火中發出閃電。
14Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.
14這活物往來奔走,好像電光一閃。
15Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj.
15我正觀看活物的時候,見活物的臉旁各有一輪在地上。
16La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia.
16輪的形狀和顏色好像水蒼玉。四輪都是一個樣式,形狀和作法好像輪中套輪。
17Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado.
17輪行走的時候,向四方都能直行,並不掉轉。
18Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe.
18至於輪輞,高而可畏;四個輪輞周圍滿有眼睛。
19Kaj kiam la kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj.
19活物行走,輪也在旁邊行走;活物從地上升,輪也都上升。
20Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj.
20靈往哪裏去,活物就往那裏去;活物上升,輪也在活物旁邊上升,因為活物的靈在輪中。
21Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis; kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero, la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj.
21那些行走,這些也行走;那些站住,這些也站住;那些從地上升,輪也在旁邊上升,因為活物的靈在輪中。
22Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre.
22活物的頭以上有穹蒼的形像,看着像可畏的水晶,鋪張在活物的頭以上。
23Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj.
23穹蒼以下,活物的翅膀直張,彼此相對;每活物有兩個翅膀遮體。
24Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis.
24活物行走的時候,我聽見翅膀的響聲,像大水的聲音,像全能者的聲音,也像軍隊鬨嚷的聲音。活物站住的時候,便將翅膀垂下。
25Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.
25在他們頭以上的穹蒼之上有聲音。他們站住的時候,便將翅膀垂下。
26Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi.
26在他們頭以上的穹蒼之上有寶座的形像,彷彿藍寶石;在寶座形像以上有彷彿人的形狀。
27Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li.
27我見從他腰以上有彷彿光耀的精金,周圍都有火的形狀,又見從他腰以下有彷彿火的形狀,周圍也有光輝。
28Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.
28下雨的日子,雲中虹的形狀怎樣,周圍光輝的形狀也是怎樣。 這就是耶和華榮耀的形像。我一看見就俯伏在地,又聽見一位說話的聲音。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.