Jeĥezkel
Chapter 31
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Jeĥezkel 31

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1十一年三 月 初一 日 ,耶和華的話臨到我說:
2Ho filo de homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo: Al kiu vi similigas vin en via grandeco?
2「人子啊,你要向 埃及 王法老和他的眾人說: 在威勢上誰能與你相比呢?
3Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj branĉoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj ĝia supro estis inter la nuboj.
3亞述 王曾如 黎巴嫩 中的香柏樹, 枝條榮美,影密如林, 極其高大,樹尖插入雲中。
4Akvo elkreskigis ĝin, la profundo altigis ĝin, ĉirkaŭante ĝian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al ĉiuj arboj de la kampo.
4眾水使它生長; 深水使它長大。 所栽之地有江河圍流, 汊出的水道延到田野諸樹。
5Tial ĝi fariĝis pli alta ol ĉiuj arboj de la kampo; ĝi ricevis multe da branĉoj, kaj ĝiaj branĉoj longiĝis, ĉar ĝi havis multe da akvo, por disetendiĝi.
5所以它高大超過田野諸樹; 發旺的時候,枝子繁多, 因得大水之力枝條長長。
6Sur ĝiaj branĉoj havis siajn nestojn ĉiaj birdoj de la ĉielo, sub ĝiaj branĉoj naskis idojn ĉiaj bestoj de la kampo, kaj sub ĝia ombro loĝis ĉiaj grandaj popoloj.
6空中的飛鳥都在枝子上搭窩; 田野的走獸都在枝條下生子; 所有大國的人民都在它蔭下居住。
7Kaj ĝi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj branĉoj, ĉar ĝiaj radikoj troviĝis apud abunda akvo.
7樹大條長,成為榮美, 因為根在眾水之旁。
8La cedroj en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al ĝi per sia beleco.
8上帝園中的香柏樹不能遮蔽它; 松樹不及它的枝子; 楓樹不及它的枝條; 上帝園中的樹都沒有它榮美。
9Mi faris ĝin bela per la multo de ĝiaj branĉoj; kaj ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio, enviis ĝin.
9我使它的枝條蕃多,成為榮美, 以致上帝 伊甸園 中的樹都嫉妒它。」
10Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro fieriĝis pro ĝia alteco —
10所以主耶和華如此說:「因它高大,樹尖插入雲中,心驕氣傲,
11pro tio Mi transdonos ĝin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun ĝi konforme al ĝia malboneco kaj elpuŝos ĝin.
11我就必將它交給列國中大有威勢的人;他必定辦它。我因它的罪惡,已經驅逐它。
12Kaj elhakos ĝin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disĵetos ĝin; sur la montojn kaj sur ĉiujn valojn falos ĝiaj branĉoj, kaj ĝiaj branĉetoj rompiĝos sur ĉiuj torentoj de la lando, kaj ĉiuj popoloj de la tero foriros el sub ĝia ombro kaj forlasos ĝin.
12外邦人,就是列邦中強暴的,將它砍斷棄掉。它的枝條落在山間和一切谷中,它的枝子折斷,落在地的一切河旁。地上的眾民已經走去,離開它的蔭下。
13Kaj sur ĝia renversiĝinta trunko sidos ĉiaj birdoj de la ĉielo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidos ĉiaj bestoj de la kampo,
13空中的飛鳥都要宿在這敗落的樹上,田野的走獸都要臥在它的枝條下,
14por ke neniu el la arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
14好使水旁的諸樹不因高大而自尊,也不將樹尖插入雲中,並且那些得水滋潤、有勢力的,也不得高大自立。因為它們在世人中,和下坑的人都被交與死亡,到陰府去了。」
15Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.
15主耶和華如此說:「它下陰間的那日,我便使人悲哀。我為它遮蓋深淵,使江河凝結,大水停流;我也使 黎巴嫩 為它悽慘,田野的諸樹都因它發昏。
16Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj.
16我將它扔到陰間,與下坑的人一同下去。那時,列國聽見它墜落的響聲就都震動,並且 伊甸 的一切樹-就是 黎巴嫩 得水滋潤、最佳最美的樹-都在陰府受了安慰。
17Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj.
17它們也與它同下陰間,到被殺的人那裏。它們曾作它的膀臂,在列國中它的蔭下居住。
18Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
18在這樣榮耀威勢上,在 伊甸 園 諸樹中,誰能與你相比呢?然而你要與 伊甸 的諸樹一同下到陰府,在未受割禮的人中,與被殺的人一同躺臥。 「法老和他的群眾乃是如此。這是主耶和華說的。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.