Jeĥezkel
Chapter 36
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Jeĥezkel 36

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo!
1「人子啊,你要對 以色列 山發預言說: 以色列 山哪,要聽耶和華的話。
2Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar la malamiko diras pri vi: Ha, ha! ankaŭ la eternaj altaĵoj fariĝis niaj posedaĵoj;
2主耶和華如此說:因仇敵說:『阿哈!這永久的山岡都歸我們為業了!』
3tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ĝuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de ĉiuj flankoj, por ke vi fariĝu heredaĵo por la aliaj nacioj, kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
3所以要發預言說,主耶和華如此說:因為敵人使你荒涼,四圍吞吃,好叫你歸與其餘的外邦人為業,並且多嘴多舌的人提起你來,百姓也說你有臭名。
4tial, ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj fariĝis rabataĵo kaj mokataĵo por la aliaj nacioj ĉirkaŭe;
4故此, 以色列 山要聽主耶和華的話。大山小岡、水溝山谷、荒廢之地、被棄之城,為四圍其餘的外邦人所佔據、所譏刺的,
5tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kredu, ke en la fajro de Mia fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo, kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora ĝojo kaj kun mokado, por prirabi ĝiajn produktaĵojn;
5主耶和華對你們如此說:我真發憤恨如火,責備那其餘的外邦人和 以東 的眾人。他們快樂滿懷,心存恨惡,將我的地歸自己為業,又看為被棄的掠物。
6tial profetu pri la lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi suferas malhonoron de la nacioj;
6所以,你要指着 以色列 地說預言,對大山小岡、水溝山谷說,主耶和華如此說:我發憤恨和忿怒說,因你們曾受外邦人的羞辱,
7tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, suferos malhonoron;
7所以我起誓說:你們四圍的外邦人總要擔當自己的羞辱。這是主耶和華說的。
8sed vi, montoj de Izrael, elkreskigos viajn branĉojn kaj alportados viajn fruktojn al Mia popolo Izrael; ĉar ili baldaŭ venos.
8「 以色列 山哪,你必發枝條,為我的民 以色列 結果子,因為他們快要來到。
9Ĉar jen Mi venos al vi, Mi turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj;
9看哪,我是幫助你的,也必向你轉意,使你得以耕種。
10kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin ĉiujn; kaj la urboj fariĝos loĝataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;
10我必使 以色列 全家的人數在你上面增多,城邑有人居住,荒場再被建造。
11Mi aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multiĝos kaj fruktoriĉiĝos; kaj Mi faros vin loĝataj, kiel en via antaŭa tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
11我必使人和牲畜在你上面加增;他們必生養眾多。我要使你照舊有人居住,並要賜福與你比先前更多,你就知道我是耶和華。
12Mi venigos sur vin homojn, Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia heredaĵo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.
12我必使人,就是我的民 以色列 ,行在你上面。他們必得你為業;你也不再使他們喪子。
13Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formanĝas homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon —
13主耶和華如此說:因為人對你說:『你是吞吃人的,又使國民喪子』,
14pro tio vi nun ne plu manĝos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14所以主耶和華說:你必不再吞吃人,也不再使國民喪子。
15Kaj Mi ne plu aŭdigos kontraŭ vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15我使你不再聽見各國的羞辱,不再受萬民的辱罵,也不再使國民絆跌。這是主耶和華說的。」
16Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
16耶和華的話又臨到我說:
17Ho filo de homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto.
17「人子啊, 以色列 家住在本地的時候,在行動作為上玷污那地。他們的行為在我面前,好像正在經期的婦人那樣污穢。
18Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj;
18所以我因他們在那地上流人的血,又因他們以偶像玷污那地,就把我的忿怒傾在他們身上。
19kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili.
19我將他們分散在列國,四散在列邦,按他們的行動作為懲罰他們。
20Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?
20他們到了所去的列國,就使我的聖名被褻瀆;因為人談論他們說,這是耶和華的民,是從耶和華的地出來的。
21Sed Mi domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.
21我卻顧惜我的聖名,就是 以色列 家在所到的列國中所褻瀆的。
22Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.
22「所以,你要對 以色列 家說,主耶和華如此說: 以色列 家啊,我行這事不是為你們,乃是為我的聖名,就是在你們到的列國中所褻瀆的。
23Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj.
23我要使我的大名顯為聖;這名在列國中已被褻瀆,就是你們在他們中間所褻瀆的。我在他們眼前,在你們身上顯為聖的時候,他們就知道我是耶和華。這是主耶和華說的。
24Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.
24我必從各國收取你們,從列邦聚集你們,引導你們歸回本地。
25Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin.
25我必用清水灑在你們身上,你們就潔淨了。我要潔淨你們,使你們脫離一切的污穢,棄掉一切的偶像。
26Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan.
26我也要賜給你們一個新心,將新靈放在你們裏面,又從你們的肉體中除掉石心,賜給你們肉心。
27Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.
27我必將我的靈放在你們裏面,使你們順從我的律例,謹守遵行我的典章。
28Kaj vi loĝos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
28你們必住在我所賜給你們列祖之地。你們要作我的子民,我要作你們的上帝。
29Kaj Mi liberigos vin de ĉiuj viaj malpuraĵoj; Mi vokos la grenon kaj multigos ĝin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.
29我必救你們脫離一切的污穢,也必命五穀豐登,不使你們遭遇饑荒。
30Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktaĵojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaŭ la nacioj honton pri malsato.
30我必使樹木多結果子,田地多出土產,好叫你們不再因饑荒受外邦人的譏誚。
31Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj.
31那時,你們必追想你們的惡行和你們不善的作為,就因你們的罪孽和可憎的事厭惡自己。
32Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael!
32主耶和華說:你們要知道,我這樣行不是為你們。 以色列 家啊,當為自己的行為抱愧蒙羞。
33Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tempo, kiam Mi purigos vin de ĉiuj viaj malbonagoj kaj loĝatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
33「主耶和華如此說:我潔淨你們,使你們脫離一切罪孽的日子,必使城邑有人居住,荒場再被建造。
34kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataŭ tio, ke ĝi estis dezerto antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto:
34過路的人雖看為荒廢之地,現今這荒廢之地仍得耕種。
35tiam oni diros: Ĉi tiu dezertigita tero fariĝis kiel la ĝardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj loĝataj.
35他們必說:『這先前為荒廢之地,現在成如 伊甸園 ;這荒廢淒涼、毀壞的城邑現在堅固有人居住。』
36Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
36那時,在你們四圍其餘的外邦人必知道我-耶和華修造那毀壞之處,培植那荒廢之地。我-耶和華說過,也必成就。
37Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili: Mi multigos ĉe ili la homojn kiel ŝafojn.
37「主耶和華如此說:我要加增 以色列 家的人數,多如羊群。他們必為這事向我求問,我要給他們成就。
38Kiel la sanktaj ŝafoj, kiel la ŝafoj de Jerusalem dum ĝiaj festoj, tiel la dezertigitaj urboj pleniĝos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
38耶路撒冷 在守節作祭物所獻的羊群怎樣多,照樣,荒涼的城邑必被人群充滿。他們就知道我是耶和華。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.