Jeĥezkel 44
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj li venigis min denove al la ekstera pordego de la sanktejo, al tiu, kiu estis turnita orienten; sed ĝi estis ŝlosita.
1他又帶我回到聖地朝東的外門;那門關閉了。
2Kaj la Eternulo diris al mi: Ĉi tiu pordego estos ŝlosita, kaj oni ĝin ne malfermu, kaj neniu iru tra ĝi; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, eniris tra ĝi, tial ĝi restu ŝlosita.
2耶和華對我說:「這門必須關閉,不可敞開,誰也不可由其中進入;因為耶和華-以色列的上帝已經由其中進入,所以必須關閉。
3Nur la princo, la princo povas sidi en ĝi, por manĝi panon antaŭ la Eternulo; tra la portiko de la pordego li eniru, kaj laŭ la sama vojo li eliru.
3至於王,他必按王的位分,坐在其內,在耶和華面前吃餅。他必由這門的廊而入,也必由此而出。」
4Kaj li venigis min al la domo tra la norda pordego; kaj mi ekvidis, ke jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo; kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
4他又帶我由北門來到殿前。我觀看,見耶和華的榮光充滿耶和華的殿,我就俯伏在地。
5Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo, atentu per via koro, rigardu per viaj okuloj, kaj aŭskultu per viaj oreloj ĉion, kion Mi diras al vi pri ĉiuj leĝoj de la domo de la Eternulo kaj pri ĉiuj ĝiaj instrukcioj; kaj atentu la eniron en la domon kaj ĉiujn elirojn el la sanktejo.
5耶和華對我說:「人子啊,我對你所說耶和華殿中的一切典章法則,你要放在心上,用眼看,用耳聽,並要留心殿宇和聖地一切出入之處。
6Kaj diru al la malobeema domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj, ho domo de Izrael.
6你要對那悖逆的 以色列 家說,主耶和華如此說: 以色列 家啊,你們行一切可憎的事,當夠了吧!
7Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
7你們把我的食物,就是脂油和血獻上的時候,將身心未受割禮的外邦人領進我的聖地,玷污了我的殿;又背了我的約,在你們一切可憎的事上,加上 這一層 。
8Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo.
8你們也沒有看守我的聖物,卻派別人在聖地替你們看守我所吩咐你們的。
9Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj.
9「主耶和華如此說: 以色列 中的外邦人,就是身心未受割禮的,都不可入我的聖地。」
10Sed la Levidoj, kiuj malproksimiĝis de Mi, kiam la Izraelidoj erarvagis, kaj kiuj perfidis Min, por sekvi siajn idolojn, ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
10「當 以色列 人走迷的時候,有 利未 人遠離我,就是走迷離開我、隨從他們的偶像,他們必擔當自己的罪孽。
11Ili estos en Mia sanktejo servistoj, havantaj sian oficon ĉe la pordegoj de la domo, simplaj servistoj en la domo; ili buĉados por la popolo la bruloferon kaj buĉoferon, kaj ili staros antaŭ la homoj, por servi ilin.
11然而他們必在我的聖地當僕役,照管殿門,在殿中供職;必為民宰殺燔祭牲和 平安 祭牲,必站在民前伺候他們。
12Pro tio, ke ili servis ilin antaŭ iliaj idoloj kaj estis por la Izraelidoj logilo al malbonagoj, pro tio Mi levis Mian manon sur ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj ili estu punataj pro siaj malbonagoj.
12因為這些 利未 人曾在偶像前伺候這民,成了 以色列 家罪孽的絆腳石,所以我向他們起誓:他們必擔當自己的罪孽。這是主耶和華說的。
13Ili ne alproksimiĝu al Mi, por fari pastran servadon antaŭ Mi kaj por aliri al ĉiuj Miaj sanktaĵoj, al la plejsanktejo; ili portu sur si sian malhonoron, kaj siajn abomenindaĵojn, kiujn ili faris.
13他們不可親近我,給我供祭司的職分,也不可挨近我的一件聖物,就是至聖的物;他們卻要擔當自己的羞辱和所行可憎之事的報應。
14Mi destinis por ili esti servistoj en la domo por ĉiuj laboroj en ĝi, kaj por ĉio, kio estas farata en ĝi.
14然而我要使他們看守殿宇,辦理其中的一切事,並做其內一切當做之工。」
15Sed la pastroj Levidoj, filoj de Cadok, kiuj plenumadis la servadon en Mia sanktejo en la tempo, kiam la Izraelidoj defalis de Mi, ili alproksimiĝadu al Mi, por servi al Mi; ili staru antaŭ Mi, por alporti al Mi grasaĵon kaj sangon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15「 以色列 人走迷離開我的時候,祭司 利未 人 撒督 的子孫仍看守我的聖所。他們必親近我,事奉我,並且侍立在我面前,將脂油與血獻給我。這是主耶和華說的。
16Ili eniradu en Mian sanktejon, ili alproksimiĝadu al Mia tablo, por servi al Mi, kaj ili plenumadu antaŭ Mi la servan oficon.
16他們必進入我的聖所,就近我的桌前事奉我,守我所吩咐的。
17Kiam ili eniros en la pordegon de la interna korto, ili metu sur sin tolajn vestojn; kaj lanaĵo ne devas esti sur ili, kiam ili servos en la pordego de la interna korto kaj en la domo.
17他們進內院門必穿細麻衣。在內院門和殿內供職的時候不可穿羊毛衣服。
18Tola kapornamo estu sur ilia kapo, kaj linaj pantalonoj sur iliaj lumboj; ili ne zonu sin en ŝvito.
18他們頭上要戴細麻布裹頭巾,腰穿細麻布褲子;不可穿使身體出汗 的衣服 。
19Kaj kiam ili devos eliri sur la eksteran korton, sur la eksteran korton al la popolo, ili demetu de si siajn vestojn, en kiuj ili servis, kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj, kaj ili metu sur sin aliajn vestojn, por ke ili ne sanktigu la popolon per siaj vestoj.
19他們出到外院的民那裏,當脫下供職的衣服,放在聖屋內,穿上別的衣服,免得因聖衣使民成聖。
20Sian kapon ili ne razu, kaj ili ankaŭ ne lasu libere kreski siajn harojn, sed ili pritondu sian kapon.
20不可剃頭,也不可容髮綹長長,只可剪髮。
21Vinon trinku neniu el la pastroj, kiam ili devas iri en la internan korton.
21祭司進內院的時候都不可喝酒。
22Vidvinon aŭ eksedzinon ili ne prenu al si kiel edzinon; sed nur virgulinon el la idaro de la domo de Izrael, aŭ vidvinon, kiu vidviniĝis de pastro, ili prenu.
22不可娶寡婦和被休的婦人為妻,只可娶 以色列 後裔中的處女,或是祭司遺留的寡婦。
23Mian popolon ili devas instrui distingi inter sanktaĵo kaj nesanktaĵo, inter malpuraĵo kaj puraĵo.
23他們要使我的民知道聖俗的分別,又使他們分辨潔淨的和不潔淨的。
24En disputa afero ili stariĝu por juĝi, kaj ili juĝu laŭ Mia juro; Mian instruon kaj Miajn leĝojn pri ĉiuj Miaj festoj ili observu, kaj Miajn sabatojn ili tenu sankte.
24有爭訟的事,他們應當站立判斷,要按我的典章判斷。在我一切的節期必守我的律法、條例,也必以我的安息日為聖日。
25Al homo mortinta ili ne aliru, por ne fariĝi malpura; nur por la patro aŭ la patrino, por filo aŭ filino, por frato aŭ needzinigita fratino ili povas sin malpurigi.
25他們不可挨近死屍沾染自己,只可為父親、母親、兒子、女兒、弟兄,和未嫁人的姊妹沾染自己。
26Kaj kiam tia pastro repuriĝos, oni kalkulu al li sep tagojn.
26祭司潔淨之後,必再計算七日。
27Kaj en la tago, kiam li venos en la sanktejon, en la internan korton, por servi en la sanktejo, li alportu sian pekoferon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
27當他進內院,進聖所,在聖所中事奉的日子,要為自己獻贖罪祭。這是主耶和華說的。
28Kaj ilia heredaĵo estu tio, ke Mi estas ilia heredaĵo; terposedaĵon ne donu al ili en Izrael: Mi estas ilia posedaĵo.
28「祭司必有產業,我是他們的產業。不可在 以色列 中給他們基業;我是他們的基業。
29La farunoferojn, pekoferojn, kaj kulpoferojn ili manĝu; kaj ĉio anatemita en Izrael apartenu al ili.
29素祭、贖罪祭,和贖愆祭他們都可以吃, 以色列 中一切永獻的物都要歸他們。
30Kaj la unuaaĵo el ĉio unuenaskita, kaj ĉiaj oferdonoj el ĉiuj viaj oferdonoj apartenu al la pastroj; kaj la unuaaĵon de via pasto donu al la pastroj, por ke beno estu super via domo.
30首先初熟之物和一切所獻的供物都要歸給祭司。你們也要用初熟的麥子磨麵給祭司;這樣,福氣就必臨到你們的家了。
31Ĉian kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon el la birdoj aŭ el la brutoj la pastroj ne manĝu.
31無論是鳥是獸,凡自死的,或是撕裂的,祭司都不可吃。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.