Jeĥezkel 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1耶和華的話臨到我說:
2Ho filo de homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;
2「人子啊,你要向 以色列 家出謎語,設比喻,
3kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de cedro;
3說主耶和華如此說:有一大鷹,翅膀大,翎毛長,羽毛豐滿,彩色俱備,來到 黎巴嫩 ,將香柏樹梢擰去,
4ĝi deŝiris ĝian supran junan branĉeton kaj alportis ĝin en la landon de komercado kaj kuŝigis ĝin en urbo de komercistoj.
4就是折去香柏樹儘尖的嫩枝,叼到貿易之地,放在買賣城中;
5Ĝi prenis iom el la semoj de la lando, plantis ĝin sur prisemebla kampo, aranĝis ĝin apud abunda akvo, tre singarde.
5又將 以色列 地的枝子栽於肥田裏,插在大水旁,如插柳樹,
6Kaj ĝi elkreskis kaj fariĝis vasta vinberkreskaĵo kun malalta trunko; ĝiaj flankobranĉoj fleksiĝis al ĝi malsupren, kaj ĝiaj radikoj estis sub ĝi; kaj ĝi fariĝis vinbertrunko kaj elkreskigis branĉojn kaj branĉetojn.
6就漸漸生長,成為蔓延矮小的葡萄樹。其枝轉向那鷹,其根在鷹以下,於是成了葡萄樹,生出枝子,發出小枝。
7Kaj estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj; kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al ĝi kaj etendis al ĝi siajn branĉojn, por ke ĝi trinkigu ĝin, de la bedoj, kie ĝi estis plantita.
7「又有一大鷹,翅膀大,羽毛多。這葡萄樹從栽種的畦中向這鷹彎過根來,發出枝子,好得它的澆灌。
8Sur bona kampo, apud abunda akvo, ĝi estis plantita, por ke ĝi elkreskigu branĉojn kaj portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.
8這樹栽於肥田多水的旁邊,好生枝子,結果子,成為佳美的葡萄樹。
9Diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu ĝi havos sukceson? oni ja elŝiros ĝiajn radikojn, oni deŝiros ĝiajn fruktojn, kaj ĝi velkos; ĉiuj ĝiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos grandan forton kaj multon da homoj, por deŝiri ĝin de ĝiaj radikoj.
9你要說,主耶和華如此說:這葡萄樹豈能發旺呢?鷹豈不拔出它的根來,芟除它的果子,使它枯乾,使它發的嫩葉都枯乾了嗎?也不用大力和多民,就拔出它的根來。
10Kaj jen, kvankam ĝi estas plantita, ĉu ĝi havos sukceson? ĉu ĝi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento ĝin tuŝos? ĝi forvelkos sur la bedoj, kie ĝi kreskis.
10葡萄樹雖然栽種,豈能發旺呢?一經東風,豈不全然枯乾嗎?必在生長的畦中枯乾了。」
11Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
11耶和華的話臨到我說:
12Diru do al la domo malobeema: Ĉu vi ne scias, kion tio signifas? Diru: Jen venis la reĝo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis ĝian reĝon kaj ĝiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;
12「你對那悖逆之家說:你們不知道這些事是甚麼意思嗎?你要告訴他們說, 巴比倫 王曾到 耶路撒冷 ,將其中的君王和首領帶到 巴比倫 自己那裏去。
13kaj li prenis iun el la reĝa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li ĵuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,
13從 以色列 的宗室中取一人與他立約,使他發誓,並將國中有勢力的人擄去,
14por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke ĝi konservu lian interligon kaj povu sin teni.
14使國低微不能自強,惟因守盟約得以存立。
15Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li ĉevalojn kaj multe da homoj. Ĉu li povas havi sukceson? ĉu povas saviĝi tiu, kiu tiel agas? ĉu li saviĝos, se li rompis la interligon?
15他卻背叛 巴比倫 王,打發使者往 埃及 去,要他們給他馬匹和多民。他豈能亨通呢?行這樣事的人豈能逃脫呢?他背約豈能逃脫呢?
16Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu reĝo, kiu faris lin reĝo kaj antaŭ kiu li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon, ĉe li, en Babel, li mortos.
16他輕看向王所起的誓,背棄王與他所立的約。主耶和華說:我指着我的永生起誓,他定要死在立他作王、 巴比倫 王的京都。
17Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos surŝutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj.
17敵人築壘造臺,與他打仗的時候,為要剪除多人,法老雖領大軍隊和大群眾,還是不能幫助他。
18Kaj ĉar li malŝatis la ĵuron kaj rompis la interligon, ĉar li donis sian manon kaj tamen faris ĉion ĉi tion, tial li ne saviĝos.
18他輕看誓言,背棄盟約,已經投降,卻又做這一切的事,他必不能逃脫。」
19Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, Mian ĵuron, kiun li malŝatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon.
19所以主耶和華如此說:「我指着我的永生起誓,他既輕看指我所起的誓,背棄指我所立的約,我必要使這罪歸在他頭上。
20Mi ĵetos sur lin Mian reton, kaj li kaptiĝos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li juĝon pro la krimo, kiun li faris kontraŭ Mi.
20我必將我的網撒在他身上,他必在我的網羅中纏住。我必帶他到 巴比倫 ,並要在那裏因他干犯我的罪刑罰他。
21Kaj ĉiuj liaj forkurintoj el ĉiuj liaj taĉmentoj falos de glavo, kaj la restintoj estos dispelitaj al ĉiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion diris.
21他的一切軍隊,凡逃跑的,都必倒在刀下;所剩下的,也必分散四方。你們就知道說這話的是我-耶和華。」
22Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi mem prenos branĉon de alta cedro kaj metos ĝin; el la supraj junaj branĉetoj Mi deŝiros la plej delikatan, kaj Mi plantos ĝin sur monto alta kaj eminenta.
22主耶和華如此說:「我要將香柏樹梢擰去栽上,就是從儘尖的嫩枝中折一嫩枝,栽於極高的山上;
23Sur la alta monto de Izrael Mi ĝin plantos, kaj ĝi elkreskigos branĉojn kaj donos fruktojn kaj fariĝos belega cedro; kaj loĝos sub ĝi ĉiaspecaj birdoj, ĉiaspecaj flugiluloj nestos en la ombro de ĝiaj branĉoj.
23在 以色列 高處的山栽上。它就生枝子,結果子,成為佳美的香柏樹,各類飛鳥都必宿在其下,就是宿在枝子的蔭下。
24Kaj ekscios ĉiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
24田野的樹木都必知道我-耶和華使高樹矮小,矮樹高大;青樹枯乾,枯樹發旺。我-耶和華如此說,也如此行了。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.