Jeĥezkel 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:
1「人子啊,你要拿一把快刀,當作剃頭刀,用這刀剃你的頭髮和你的鬍鬚,用天平將鬚髮平分。
2trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finiĝos la tagoj de la sieĝado; trionon prenu, kaj dishaku ĝin per la glavo en la ĉirkaŭaĵo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.
2圍困 城 的日子滿了,你要將三分之一在城中用火焚燒,將三分之一在城的四圍用刀砍碎,將三分之一任風吹散;我也要拔刀追趕。
3Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu ĝin en la randon de via vesto.
3你要從其中取幾根包在衣襟裏,
4Kaj ankoraŭ iom prenu el tio, kaj ĵetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.
4再從這幾根中取些扔在火中焚燒,從裏面必有火出來燒入 以色列 全家。
5Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas Jerusalem; Mi starigis ĝin meze de la nacioj, kaj ĉirkaŭ ĝi estas diversaj landoj.
5主耶和華如此說:這就是 耶路撒冷 。我曾將她安置在列邦之中;列國都在她的四圍。
6Sed ĝi agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraŭ Miaj leĝoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas ĉirkaŭ ĝi; ĉar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili ne sekvis.
6她行惡,違背我的典章,過於列國;干犯我的律例,過於四圍的列邦,因為她棄掉我的典章。至於我的律例,她並沒有遵行。
7Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi,
7所以主耶和華如此說:因為你們紛爭過於四圍的列國,也不遵行我的律例,不謹守我的典章,並以遵從四圍列國的惡規尚不滿意,
8tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ankaŭ iros kontraŭ vin, kaj Mi faros inter vi juĝon antaŭ la okuloj de la nacioj.
8所以主耶和華如此說:看哪,我與你反對,必在列國的眼前,在你中間,施行審判;
9Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
9並且因你一切可憎的事,我要在你中間行我所未曾行的,以後我也不再照着行。
10Tial gepatroj manĝos gefilojn inter vi, kaj gefiloj manĝos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraŭ vi juĝon, kaj Mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj.
10在你中間父親要吃兒子,兒子要吃父親。我必向你施行審判,我必將你所剩下的分散四方。」
11Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.
11主耶和華說:「我指着我的永生起誓,因你用一切可憎的物、可厭的事玷污了我的聖所,故此,我定要使 你人數 減少,我眼必不顧惜你,也不可憐你。
12Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.
12你的民三分之一必遭瘟疫而死,在你中間必因饑荒消滅;三分之一必在你四圍倒在刀下;我必將三分之一分散四方,並要拔刀追趕他們。
13Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.
13「我要這樣成就怒中所定的;我向他們發的忿怒止息了,自己就得着安慰。我在他們身上成就怒中所定的那時,他們就知道我-耶和華所說的是出於熱心;
14Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto.
14並且我必使你在四圍的列國中,在經過的眾人眼前,成了荒涼和羞辱。
15Kaj vi estos hontindaĵo kaj mokataĵo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, kiam Mi faros kontraŭ vi juĝon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.
15這樣,我必以怒氣和忿怒,並烈怒的責備,向你施行審判。那時,你就在四圍的列國中成為羞辱、譏刺、警戒、驚駭。這是我-耶和華說的。
16Kiam Mi ĵetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros ĉe vi la malsaton ĉiam pli granda, kaj Mi rompos ĉe vi la panan apogon.
16那時,我要將滅人、使人饑荒的惡箭,就是射去滅人的,射在你們身上,並要加增你們的饑荒,斷絕你們所倚靠的糧食;
17Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovaĝajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoverŝado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.
17又要使饑荒和惡獸到你那裏,叫你喪子,瘟疫和流血的事也必盛行在你那裏;我也要使刀劍臨到你。這是我-耶和華說的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.