Jeĥezkel 10
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj mi vidis: jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de trono, aperis super ili.
1我觀看,見基路伯頭上的穹蒼之中,顯出藍寶石的形狀,彷彿寶座的形像。
2Kaj Li diris al la viro, vestita per tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj ĵetu ilin sur la urbon. Kaj li eniris antaŭ miaj okuloj.
2主對那穿細麻衣的人說:「你進去,在旋轉的輪內基路伯以下,從基路伯中間將火炭取滿兩手,撒在城上。」 我就見他進去。
3La keruboj staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis la internan korton.
3那人進去的時候,基路伯站在殿的右邊,雲彩充滿了內院。
4Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo.
4耶和華的榮耀從基路伯那裏上升, 停 在門檻以上;殿內滿了雲彩,院宇也被耶和華榮耀的光輝充滿。
5Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis aŭdata ĝis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam Li parolas.
5基路伯翅膀的響聲聽到外院,好像全能上帝說話的聲音。
6Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo, dirante: Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj ĉi tiu eniris kaj stariĝis apud la rado,
6他吩咐那穿細麻衣的人說:「要從旋轉的輪內基路伯中間取火。」那人就進去站在一個輪子旁邊。
7tiam unu el la keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de la tolvestito; kaj ĉi tiu prenis kaj eliris.
7有一個基路伯從基路伯中伸手到基路伯中間的火那裏,取些放在那穿細麻衣的人兩手中,那人就拿出去了。
8Kaj ĉe la keruboj montriĝis similaĵo de homa mano sub iliaj flugiloj.
8在基路伯翅膀之下,顯出有人手的樣式。
9Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado apud ĉiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.
9我又觀看,見基路伯旁邊有四個輪子。這基路伯旁有一個輪子,那基路伯旁有一個輪子,每基路伯都是如此;輪子的顏色彷彿水蒼玉。
10Kaj laŭ aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaŭ unu rado estus en la alia.
10至於四輪的形狀,都是一個樣式,彷彿輪中套輪。
11Irante, ili moviĝadis sur ĉiujn kvar flankojn, ili ne deturniĝadis dum la irado; al la loko, al kiu estis direktita la kapo, ili sekvadis ĝin, ili ne deturniĝadis dum la irado.
11輪行走的時候,向四方都能直行,並不掉轉。頭向何方,他們也隨向何方,行走的時候並不掉轉。
12Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj, iliaj flugiloj, kiel ankaŭ la radoj, estis ĉirkaŭe plenaj de okuloj; ĉiuj kvar havis siajn radojn.
12他們全身,連背帶手和翅膀,並輪周圍都滿了眼睛。這四個基路伯的輪子都是如此。
13La radoj estis nomataj turnovento, kiel mi povis tion aŭdi.
13至於這些輪子,我耳中聽見說是旋轉的。
14Ĉiu havis kvar vizaĝojn: unu vizaĝo estis vizaĝo de kerubo, la dua vizaĝo estis vizaĝo de homo, la tria estis vizaĝo de leono, kaj la kvara estis vizaĝo de aglo.
14基路伯各有四臉:第一是基路伯的臉,第二是人的臉,第三是獅子的臉,第四是鷹的臉。
15Kaj leviĝis la keruboj. Tio estis tiu kreitaĵo, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar.
15基路伯升上去了;這是我在 迦巴魯河 邊所見的活物。
16Kaj kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la keruboj levis siajn flugilojn, por leviĝi de la tero, tiam ankaŭ la radoj ne deturniĝadis de ili.
16基路伯行走,輪也在旁邊行走。基路伯展開翅膀,離地上升,輪也不轉離他們旁邊。
17Kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris, kaj kiam tiuj leviĝis, ili ankaŭ leviĝadis; ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en ili.
17那些站住,這些也站住;那些上升,這些也一同上升,因為活物的靈在輪中。
18Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj.
18耶和華的榮耀從殿的門檻那裏出去,停在基路伯以上。
19Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.
19基路伯出去的時候,就展開翅膀,在我眼前離地上升。輪也在他們的旁邊,都停在耶和華殿的東門口。在他們以上有 以色列 上帝的榮耀。
20Tio estis la kreitaĵo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael ĉe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.
20這是我在 迦巴魯河 邊所見、 以色列 上帝榮耀以下的活物,我就知道他們是基路伯。
21Ĉiu el ili havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu havis kvar flugilojn, kaj similaĵo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj.
21各有四個臉面,四個翅膀,翅膀以下有人手的樣式。
22Kaj la aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel tiuj vizaĝoj, kiujn mi vidis ĉe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. Ĉiu moviĝis laŭ la direkto de sia vizaĝo.
22至於他們臉的模樣,並身體的形像,是我從前在 迦巴魯河 邊所看見的。他們俱各直往前行。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.