Jeĥezkel 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1耶和華的話又臨到我說:
2Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema.
2「人子啊,你住在悖逆的家中。他們有眼睛看不見,有耳朵聽不見,因為他們是悖逆之家。
3Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.
3所以人子啊,你要預備擄去使用的物件,在白日當他們眼前從你所住的地方移到別處去;他們雖是悖逆之家,或者可以揣摩思想。
4Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj.
4你要在白日當他們眼前帶出你的物件去,好像預備擄去使用的物件。到了晚上,你要在他們眼前親自出去,像被擄的人出去一樣。
5Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi.
5你要在他們眼前挖通了牆,從其中將 物件 帶出去。
6Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael.
6到天黑時,你要當他們眼前搭在肩頭上帶出去,並要蒙住臉看不見地,因為我立你作 以色列 家的預兆。」
7Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj.
7我就照着所吩咐的去行,白日帶出我的物件,好像預備擄去使用的物件。到了晚上,我用手挖通了牆。天黑的時候,就當他們眼前搭在肩頭上帶出去。
8Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
8次日早晨,耶和華的話臨到我說:
9Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras?
9「人子啊, 以色列 家,就是那悖逆之家,豈不是問你說:『你做甚麼呢?』
10Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi.
10你要對他們說:『主耶和華如此說:這是 關乎 耶路撒冷 的君王和他周圍 以色列 全家的預表。』
11Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros.
11你要說:『我作你們的預兆:我怎樣行,他們所遭遇的也必怎樣,他們必被擄去。』
12Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.
12他們中間的君王也必在天黑的時候將物件搭在肩頭上帶出去。他們要挖通了牆,從其中帶出去。他必蒙住臉,眼看不見地。
13Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos.
13我必將我的網撒在他身上,他必在我的網羅中纏住。我必帶他到 迦勒底 人之地的 巴比倫 ;他雖死在那裏,卻看不見那地。
14Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon.
14周圍一切幫助他的和他所有的軍隊,我必分散四方,也要拔刀追趕他們。
15Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn.
15我將他們四散在列國、分散在列邦的時候,他們就知道我是耶和華。
16Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
16我卻要留下他們幾個人得免刀劍、饑荒、瘟疫,使他們在所到的各國中述說他們一切可憎的事,人就知道我是耶和華。」
17Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17耶和華的話又臨到我說:
18Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj.
18「人子啊,你吃飯必膽戰,喝水必惶惶憂慮。
19Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj.
19你要對這地的百姓說:主耶和華論 耶路撒冷 和 以色列 地的居民如此說,他們吃飯必憂慮,喝水必驚惶。因其中居住的眾人所行強暴的事,這地必然荒廢,一無所存。
20Kaj la loĝataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
20有居民的城邑必變為荒場,地也必變為荒廢;你們就知道我是耶和華。」
21Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
21耶和華的話臨到我說:
22Ho filo de homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan: Pasos multe da tempo, kaj ĉiu antaŭdiro malaperos?
22「人子啊,在你們 以色列 地怎麼有這俗語,說『日子遲延,一切異象都落了空』呢?
23Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos ĉi tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed diru al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro.
23你要告訴他們說:『主耶和華如此說:我必使這俗語止息, 以色列 中不再用這俗語。』你卻要對他們說:『日子臨近,一切的異象必都應驗。』
24Ĉar neniu profetaĵo estos plu vana, kaj neniu antaŭdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
24從此,在 以色列 家中必不再有虛假的異象和奉承的占卜。
25Ĉar Mi, la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumiĝos, ne plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi parolas vorton, kaj Mi ĝin plenumos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
25我-耶和華說話,所說的必定成就,不再耽延。你們這悖逆之家,我所說的話必趁你們在世的日子成就。這是主耶和華說的。」
26Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
26耶和華的話又臨到我說:
27Ho filo de homo! jen la domo de Izrael diras: La profetaĵo, kiun li profetas, venos ankoraŭ post longa tempo; pri tempoj malproksimaj li profetas.
27「人子啊, 以色列 家的人說:『他所見的異象是關乎後來許多的日子,所說的預言是指着極遠的時候。』
28Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastiĝos; vorto, kiun Mi diros, plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
28所以你要對他們說:『主耶和華如此說:我的話沒有一句再耽延的,我所說的必定成就。這是主耶和華說的。』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.