Jeĥezkel 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1耶和華的話臨到我說:
2Ho filo de homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru al tiuj, kiuj profetas laŭ sia propra bontrovo: Aŭskultu la vorton de la Eternulo!
2「人子啊,你要說預言攻擊 以色列 中說預言的先知,對那些本己心發預言的說:『你們當聽耶和華的話。』」
3Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra spirito kaj nenion vidis!
3主耶和華如此說:「愚頑的先知有禍了,他們隨從自己的心意,卻一無所見。
4Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj profetoj, ho Izrael.
4以色列 啊,你的先知好像荒場中的狐狸,
5Vi ne eliras al la breĉoj, nek baras baron ĉirkaŭ la domo de Izrael, por stari en la batalo en la tago de la Eternulo.
5沒有上去堵擋破口,也沒有為 以色列 家重修牆垣,使他們當耶和華的日子在陣上站立得住。
6Ilia vizio estas senenhava, ilia antaŭdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris — sed la Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto plenumiĝos.
6這些人所見的是虛假,是謊詐的占卜。他們說是耶和華說的,其實耶和華並沒有差遣他們,他們倒使人指望那話必然立定。
7Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras antaŭdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo — kvankam Mi ne parolis.
7你們豈不是見了虛假的異象嗎?豈不是說了謊詐的占卜嗎?你們說,這是耶和華說的,其實我沒有說。」
8Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi predikas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon, jen Mi iras kontraŭ vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
8所以主耶和華如此說:「因你們說的是虛假,見的是謊詐,我就與你們反對。這是主耶和華說的。
9Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
9我的手必攻擊那見虛假異象、用謊詐占卜的先知,他們必不列在我百姓的會中,不錄在 以色列 家的冊上,也不進入 以色列 地;你們就知道我是主耶和華。
10Pro tio, ĝuste pro tio, ke ili erarigas Mian popolon, antaŭdirante pacon, kvankam paco ne estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili ŝmiras ĝin per maltaŭga mortero —
10因為他們誘惑我的百姓,說:『平安!』其實沒有平安,就像有人立起牆壁,他們倒用未泡透的 灰 抹上。
11diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos; estos pluvego, kaj vi, ŝtonoj de grandega hajlo, falos sur ĝin, kaj forta vento ĝin krevigos.
11所以你要對那些抹上未泡透 灰 的人說:『牆要倒塌,必有暴雨漫過。大冰雹啊,你們要降下,狂風也要吹裂這牆。』
12Kaj jen la muro falis; ĉu oni ne diros al vi: Kie estas la mortero, per kiu vi ŝmiris?
12這牆倒塌之後,人豈不問你們說:『你們抹上未泡透的 灰 在哪裏呢?』」
13Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi elpuŝos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon en Mia kolero kaj ŝtonojn de hajlo en Mia furiozo, por ĉion ekstermi.
13所以主耶和華如此說:「我要發怒,使狂風吹裂這牆,在怒中使暴雨漫過,又發怒降下大冰雹,毀滅這牆。
14Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
14我要這樣拆毀你們那未泡透 灰 所抹的牆,拆平到地,以致根基露出,牆必倒塌,你們也必在其中滅亡;你們就知道我是耶和華。
15Kaj Mi plene kontentigos Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj ŝmiris ĝin per maltaŭga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro, kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj ŝmiris ĝin.
15我要這樣向牆和用未泡透 灰 抹牆的人成就我怒中所定的,並要對你們說:『牆和抹牆的人都沒有了。』
16Tiaj estas la profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al ĝi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16這 抹牆的 就是 以色列 的先知,他們指着 耶路撒冷 說預言,為這城見了平安的異象,其實沒有平安。這是主耶和華說的。」
17Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la filinoj de via popolo, kiuj profetas laŭ elpenso de sia koro; kaj profetu pri ili,
17「人子啊,你要面向本民中、從己心發預言的女子說預言,攻擊她們,
18kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn kaj faras kaptukojn por kapoj de ĉia alteco, por kapti animojn! kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn animojn.
18說主耶和華如此說:『這些婦女有禍了!她們為眾人的膀臂縫靠枕,給高矮之人做下垂的頭巾,為要獵取人的性命。難道你們要獵取我百姓的性命,為利己將人救活嗎?
19Kaj vi malsanktigas Min antaŭ Mia popolo pro plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte aŭskultas mensogon.
19你們為兩把大麥,為幾塊餅,在我民中褻瀆我,對肯聽謊言的民說謊,殺死不該死的人,救活不該活的人。』」
20Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraŭ viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn flugemajn, Mi elŝiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.
20所以主耶和華如此說:「看哪,我與你們的靠枕反對,就是你們用以獵取人、使人的性命 如鳥 飛的。我要將靠枕從你們的膀臂上扯去,釋放你們獵取 如鳥 飛的人。
21Kaj Mi disŝiros viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne plu estos kaptotaĵo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
21我也必撕裂你們下垂的頭巾,救我百姓脫離你們的手,不再被獵取,落在你們手中。你們就知道我是耶和華。
22Ĉar vi mensoge afliktas la koron de virtulo, kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus sian vivon —
22我不使義人傷心,你們卻以謊話使他傷心,又堅固惡人的手,使他不回頭離開惡道得以救活。
23tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
23你們就不再見虛假的異象,也不再行占卜的事;我必救我的百姓脫離你們的手;你們就知道我是耶和華。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.