Ĥagaj 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la dua jaro de la reĝo Dario, en la sesa monato, en la unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, dirante:
1大流士 王第二年六月初一日,耶和華的話藉先知 哈該 向 猶大 省長 撒拉鐵 的兒子 所羅巴伯 和 約撒答 的兒子大祭司 約書亞 說:
2Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiu popolo diras, ke ankoraŭ ne venis la tempo, por konstrui la domon de la Eternulo.
2萬軍之耶和華如此說:「這百姓說,建造耶和華殿的時候尚未來到。」
3Sed aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:
3那時耶和華的話臨到先知 哈該 說:
4Ĉu por vi mem estas nun la ĝusta tempo, por sidi en viaj tabulitaj domoj, dum tiu domo estas ruinoj?
4「這殿仍然荒涼,你們自己還住天花板的房屋嗎?
5Nun tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton:
5現在萬軍之耶和華如此說:你們要省察自己的行為。
6vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo.
6你們撒的種多,收的卻少;你們吃,卻不得飽;喝,卻不得足;穿衣服,卻不得暖;得工錢的,將工錢 裝 在破漏的囊中。」
7Tiele diras la Eternulo Cebaot: Pripensu bone vian staton.
7萬軍之耶和華如此說:「你們要省察自己的行為。
8Iru sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos ĝin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo.
8你們要上山取木料,建造這殿,我就因此喜樂,且得榮耀。這是耶和華說的。
9Vi atendis multon, sed montriĝis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras ĉiu al sia domo.
9你們盼望多得,所得的卻少;你們收到家中,我就吹去。這是為甚麼呢?因為我的殿荒涼,你們各人卻顧自己的房屋。這是萬軍之耶和華說的。
10Pro tio la ĉielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktaĵojn.
10所以為你們的緣故,天就不降甘露,地也不出土產。
11Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur ĉion, kion produktas la tero, ankaŭ sur la homon, sur la bruton, kaj sur ĉiun laboron de la manoj.
11我命乾旱臨到地土、山岡、五穀、新酒,和油,並地上的出產、人民、牲畜,以及人手一切勞碌得來的。」
12Zerubabel, file de Ŝealtiel, kaj la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la tuta cetera popolo aŭskultis la voĉon de la Eternulo, ilia Dio, kaj la vortojn de la profeto Ĥagaj, kun kiuj lin sendis la Eternulo, ilia Dio; kaj la popolo ektimis la Eternulon.
12那時, 撒拉鐵 的兒子 所羅巴伯 和 約撒答 的兒子大祭司 約書亞 ,並剩下的百姓,都聽從耶和華-他們上帝的話和先知 哈該 奉耶和華-他們上帝差來所說的話;百姓也在耶和華面前存敬畏的心。
13Kaj Ĥagaj, la sendito de la Eternulo, diris al la popolo en la nomo de la Eternulo jene: Mi estas kun vi, diras la Eternulo.
13耶和華的使者 哈該 奉耶和華差遣對百姓說:「耶和華說:我與你們同在。」
14Kaj la Eternulo vigligis la spiriton de Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj la spiriton de la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj la spiriton de la tuta cetera popolo; kaj ili venis kaj komencis labori en la domo de la Eternulo Cebaot, ilia Dio,
14耶和華激動 猶大 省長 撒拉鐵 的兒子 所羅巴伯 和 約撒答 的兒子大祭司 約書亞 ,並剩下之百姓的心,他們就來為萬軍之耶和華-他們上帝的殿做工。
15en la dudek-kvara tago de la sesa monato, en la dua jaro de la reĝo Dario.
15這是在 大流士 王第二年六月二十四日。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.