Amos 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la tertremo.
1當 猶大 王 烏西雅 , 以色列 王 約阿施 的兒子 耶羅波安 在位的時候,大地震前二年, 提哥亞 牧人中的 阿摩司 得默示論 以色列 。
2Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj sekiĝos la supro de Karmel.
2他說:耶和華必從 錫安 吼叫, 從 耶路撒冷 發聲; 牧人的草場要悲哀; 迦密 的山頂要枯乾。
3Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili draŝis Gileadon per fera draŝilo.
3耶和華如此說: 大馬士革 三番四次地犯罪, 我必不免去她的刑罰; 因為她以打糧食的鐵器打過 基列 。
4Mi sendos fajron sur la domon de Ĥazael, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
4我卻要降火在 哈薛 的家中, 燒滅 便‧哈達 的宮殿。
5Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la loĝantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.
5我必折斷 大馬士革 的門閂, 剪除 亞文 平原的居民和 伯‧伊甸 掌權的。 亞蘭 人必被擄到 吉珥 。 這是耶和華說的。
6Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.
6耶和華如此說: 迦薩 三番四次地犯罪, 我必不免去她的刑罰; 因為她擄掠眾民交給 以東 。
7Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
7我卻要降火在 迦薩 的城內, 燒滅其中的宮殿。
8Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
8我必剪除 亞實突 的居民和 亞實基倫 掌權的, 也必反手攻擊 以革倫 。 非利士 人所餘剩的必都滅亡。 這是主耶和華說的。
9Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.
9耶和華如此說: 泰爾 三番四次地犯罪, 我必不免去她的刑罰; 因為她將眾民交給 以東 , 並不記念弟兄的盟約。
10Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
10我卻要降火在 泰爾 的城內, 燒滅其中的宮殿。
11Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam.
11耶和華如此說: 以東 三番四次地犯罪, 我必不免去她的刑罰; 因為她拿刀追趕兄弟,毫無憐憫, 發怒撕裂,永懷忿怒。
12Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.
12我卻要降火在 提幔 , 燒滅 波斯拉 的宮殿。
13Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.
13耶和華如此說: 亞捫 人三番四次地犯罪, 我必不免去他們的刑罰; 因為他們剖開 基列 的孕婦, 擴張自己的境界。
14Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
14我卻要在爭戰吶喊的日子, 旋風狂暴的時候, 點火在 拉巴 的城內, 燒滅其中的宮殿。
15Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj eminentuloj, diras la Eternulo.
15他們的王和首領必一同被擄去。 這是耶和華說的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.