Amos 8
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.
1主耶和華又指示我一件事:我看見一筐夏天的果子。
2Kaj Li diris: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi: Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin.
2他說:「 阿摩司 啊,你看見甚麼?」我說:「看見一筐夏天的果子。」耶和華說:「我民 以色列 的結局到了,我必不再寬恕他們。」
3La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko oni ĵetos ilin silente.
3主耶和華說:「那日,殿中的詩歌變為哀號;必有許多屍首在各處拋棄,無人作聲。」
4Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,
4你們這些要吞吃窮乏人、 使困苦人衰敗的,當聽我的話!
5kaj kiuj diras: Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;
5你們說:月朔幾時過去, 我們好賣糧; 安息日幾時過去, 我們好擺開麥子; 賣出 用小升斗, 收銀 用大戥子, 用詭詐的天平欺哄人,
6ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj, kaj grenventumaĵon ni vendos kun la greno.
6好用銀子買貧寒人, 用一雙鞋換窮乏人, 將壞了的麥子賣給人。
7La Eternulo ĵuris per la gloro de Jakob: Neniam Mi forgesos ĉiujn iliajn farojn.
7耶和華指着 雅各 的榮耀起誓說: 他們的一切行為,我必永遠不忘。
8Ĉu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo.
8地豈不因這事震動? 其上的居民不也悲哀嗎? 地必全然像 尼羅河 漲起, 如同 埃及河 湧上落下。
9En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.
9主耶和華說:到那日, 我必使日頭在午間落下, 使地在白晝黑暗。
10Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj ĉiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon; Mi aperigos ĉe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolĉeco.
10我必使你們的節期變為悲哀, 歌曲變為哀歌。 眾人腰束麻布,頭上光禿, 使這場悲哀如喪獨生子, 至終如痛苦的日子一樣。
11Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo.
11主耶和華說:日子將到, 我必命饑荒降在地上。 人飢餓非因無餅,乾渴非因無水, 乃因不聽耶和華的話。
12Kaj ili vagados de maro ĝis maro, kaj de nordo ĝis oriento ili migrados, por serĉi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.
12他們必飄流,從這海到那海, 從北邊到東邊,往來奔跑, 尋求耶和華的話,卻尋不着。
13En tiu tago senfortiĝos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj,
13當那日,美貌的處女 和少年的男子必因乾渴發昏。
14kiuj nun ĵuras per la peko de Samario, kaj diras: Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-Ŝeba! ili falos, kaj ne plu releviĝos.
14那指着 撒馬利亞 牛犢起誓的說: 但 哪,我們指着你那裏的活神起誓; 又說:我們指着 別是巴 的神道起誓。 這些人都必仆倒,永不再起來。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.