Miĥa 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Miĥa, la Moreŝetano, en la tempo de Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.
1當 猶大 王 約坦 、 亞哈斯 、 希西家 在位的時候, 摩利沙 人 彌迦 得耶和華的默示,論 撒馬利亞 和 耶路撒冷 。
2Aŭskultu, ĉiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraŭ vi, la Sinjoro el Sia sankta templo.
2萬民哪,你們都要聽! 地和其上所有的,也都要側耳而聽! 主耶和華從他的聖殿 要見證你們的不是。
3Ĉar jen la Eternulo eliras el Sia loko, iras kaj paŝas sur la altaĵoj de la tero.
3看哪,耶和華出了他的居所, 降臨步行地的高處。
4Kaj fandiĝas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendiĝas, kiel vakso antaŭ fajro, kiel akvo, falanta de krutaĵo.
4眾山在他以下必消化, 諸谷必崩裂, 如蠟化在火中, 如水沖下山坡。
5Ĉio ĉi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? ĉu ne Samario? Kiu aranĝis la altaĵojn de Judujo? ĉu ne Jerusalem?
5這都因 雅各 的罪過, 以色列 家的罪惡。 雅各 的罪過在哪裏呢? 豈不是在 撒馬利亞 嗎? 猶大 的邱壇在哪裏呢? 豈不是在 耶路撒冷 嗎?
6Tial Mi faros Samarion ŝtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disĵetos ĝiajn ŝtonojn en la valon kaj nudigos ĝiajn fundamentojn.
6所以我必使 撒馬利亞 變為田野的亂堆, 又作為種葡萄之處; 也必將她的石頭倒在谷中, 露出根基來。
7Ĉiuj ĝiaj idoloj estos disbatitaj, ĉiuj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn statuojn Mi ruinigos; ĉar per promalĉastaj donacoj ĝi ilin aranĝis, kaj promalĉastaj donacoj ili fariĝos denove.
7她一切雕刻的偶像必被打碎; 她所得的財物必被火燒; 所有的偶像我必毀滅; 因為是從妓女雇價所聚來的, 後必歸為妓女的雇價。
8Pri tio mi ploras kaj ĝemas, iras senŝue kaj nude; mi krias plende, kiel la ŝakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.
8先知說:因此我必大聲哀號, 赤腳露體而行; 又要呼號如野狗, 哀鳴如鴕鳥。
9Ĉar senespera estas ĝia plago, ĝi venis ĝis Judujo, atingis ĝis la pordego de mia popolo, ĝis Jerusalem.
9因為 撒馬利亞 的傷痕無法醫治, 延及 猶大 和 耶路撒冷 我民的城門。
10Ne diru tion en Gat, ne ploru laŭte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.
10不要在 迦特 報告這事, 總不要哭泣; 我在 伯‧亞弗拉 滾於灰塵之中。
11Foriru, ho loĝantino de Ŝafir, en nudeco kaj honto; ne eliros la loĝantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi tie halti.
11沙斐 的居民哪,你們要赤身蒙羞過去。 撒南 的居民不敢出來。 伯‧以薛 人的哀哭使你們無處可站。
12Afliktiĝas pri sia bono la loĝantino de Marot; ĉar malfeliĉo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.
12瑪律 的居民心甚憂急,切望得好處, 因為災禍從耶和華那裏臨到 耶路撒冷 的城門。
13Jungu al la ĉaro kurĉevalojn, ho loĝantino de Laĥiŝ; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, ĉar ĉe vi oni trovis la krimojn de Izrael.
13拉吉 的居民哪,要用快馬套車; 錫安 民的罪由你而起; 以色列 人的罪過在你那裏顯出。
14Tial vi sendos donacojn en Moreŝet-Gaton; sed la domoj de Aĥzib trompos la reĝojn de Izrael.
14猶大 啊,你要將禮物送給 摩利設‧迦特 。 亞革悉 的眾族必用詭詐待 以色列 諸王。
15Mi alkondukos al vi ankoraŭ la posedonton, ho loĝantino de Mareŝa; ĝis Adulam venos la gloro de Izrael.
15瑪利沙 的居民哪, 我必使那奪取你的來到你這裏; 以色列 的尊貴人必到 亞杜蘭 。
16Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; larĝigu vian kalvon kiel aglo, ĉar ili estos forkaptitaj for de vi.
16猶大 啊,要為你所喜愛的兒女剪除你的頭髮, 使頭光禿,要大大地光禿,如同禿鷹, 因為他們都被擄去離開你。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.