Miĥa 7
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ho ve al mi! ĉar mi fariĝis kiel kolektanto de someraj fruktoj kaj de restaĵo de vinberoj, kiu ne trovas beron manĝeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.
1哀哉!我好像夏天的果子已被收盡, 又像摘了葡萄所剩下的, 沒有一掛可吃的; 我心羨慕初熟的無花果。
2Malaperis piuloj en la lando, kaj ne troviĝas justulo inter la homoj; ĉiuj insidas, por verŝi sangon, unu la alian ĉasas, por pereigi lin.
2地上虔誠人滅盡; 世間沒有正直人; 各人埋伏,要殺人流血, 都用網羅獵取弟兄。
3Por pravigi malbonan faron, la estro postulas donacon kaj la juĝisto pagon; la altrangulo parolas, kion li volas, kaj konfuzas la aferojn.
3他們雙手作惡; 君王徇情面,審判官要賄賂; 位分大的吐出惡意, 都彼此結聯行惡。
4La plej bona inter ili estas kiel dornarbetaĵo, la justulo estas kiel pikaĵa barilo. Sed venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios, kion fari.
4他們最好的,不過是蒺藜; 最正直的,不過是荊棘籬笆。 你守望者 說 ,降罰的日子已經來到。 他們必擾亂不安。
5Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraŭ tiu, kiu kuŝas ĉe via brusto, gardu la aperturon de via buŝo;
5不要倚賴鄰舍; 不要信靠密友。 要守住你的口; 不要向你懷中的妻提說。
6ĉar filo malhonoras patron, filino batalas kontraŭ sia patrino, bofilino kontraŭ sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj.
6因為,兒子藐視父親; 女兒抗拒母親; 媳婦抗拒婆婆; 人的仇敵就是自己家裏的人。
7Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo; mia Dio min aŭskultos.
7至於我,我要仰望耶和華, 要等候那救我的上帝; 我的上帝必應允我。
8Ne ĝoju pri mi, mia malamikino: kvankam mi falis, mi releviĝos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi.
8我的仇敵啊,不要向我誇耀。 我雖跌倒,卻要起來; 我雖坐在黑暗裏, 耶和華卻作我的光。
9La koleron de la Eternulo mi portos, ĉar mi pekis antaŭ Li, ĝis Li esploros mian aferon kaj faros juĝon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi vidos Lian bonecon.
9我要忍受耶和華的惱怒; 因我得罪了他, 直等他為我辨屈,為我伸冤。 他必領我到光明中; 我必得見他的公義。
10Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto ŝin kovros pro tio, ke ŝi diris al mi: Kie estas la Eternulo, via Dio? Miaj okuloj ŝin rigardos tiam, kiam ŝi estos piedpremata, kiel koto sur la stratoj.
10那時我的仇敵, 就是曾對我說「耶和華-你上帝在哪裏」的, 他一看見這事就被羞愧遮蓋。 我必親眼見他 遭報 ; 他必被踐踏,如同街上的泥土。
11En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime.
11以色列 啊,日子必到, 你的牆垣必重修; 到那日,你的境界必開展。
12En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto.
12當那日,人必從 亞述 , 從 埃及 的城邑, 從 埃及 到大河, 從這海到那海, 從這山到那山, 都歸到你這裏。
13La lando estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.
13然而,這地因居民的緣故, 又因他們行事的結果,必然荒涼。
14Paŝtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili paŝtiĝu en Baŝan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.
14求 耶和華 在 迦密山 的樹林中, 用你的杖牧放你獨居的民, 就是你產業的羊群。 求你容他們在 巴珊 和 基列 得食物,像古時一樣。
15Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindaĵojn.
15耶和華說: 我要把奇事顯給他們看, 好像出 埃及 地的時候一樣。
16La nacioj vidos kaj hontos, malgraŭ ilia tuta potenco; ili metos la manon sur la buŝon, iliaj oreloj surdiĝos.
16列國看見這事就必為自己的勢力慚愧; 他們必用手摀口,掩耳不聽。
17Ili lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampaĵoj sur la tero, kun tremado ili elvenos el siaj kaŝejoj; ili ektimos la Eternulon, nian Dion, ili ekrespektos Vin.
17他們必舔土如蛇, 又如土中腹行的物, 戰戰兢兢地出他們的營寨。 他們必戰懼投降耶和華, 也必因我們的上帝而懼怕。
18Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?
18上帝啊,有何神像你,赦免罪孽, 饒恕你產業之餘民的罪過, 不永遠懷怒,喜愛施恩?
19Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj ĵetos en la profundon de la maro ĉiujn niajn pekojn.
19必再憐憫我們, 將我們的罪孽踏在腳下, 又將我們的一切罪投於深海。
20Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al Abraham, kiel Vi ĵuris al niaj patroj en la tempo antikva.
20你必按古時起誓應許我們列祖的話, 向 雅各 發誠實, 向 亞伯拉罕 施慈愛。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.