Jona
Chapter 1

Jona

Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante:
1耶和華的話臨到 亞米太 的兒子 約拿 ,說:
2Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min.
2「你起來往 尼尼微 大城去,向其中的居民呼喊,因為他們的惡達到我面前。」
3Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al arŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo.
3約拿 卻起來,逃往 他施 去躲避耶和華;下到 約帕 ,遇見一隻船,要往 他施 去。他就給了船價,上了船,要與船上的人同往 他施 去躲避耶和華。
4Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos.
4然而耶和華使海中起大風,海就狂風大作,甚至船幾乎破壞。
5La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis.
5水手便懼怕,各人哀求自己的神。他們將船上的貨物拋在海中,為要使船輕些。 約拿 已下到底艙,躺臥沉睡。
6Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.
6船主到他那裏對他說:「你這沉睡的人哪,為何這樣呢?起來,求告你的神,或者神顧念我們,使我們不致滅亡。」
7Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.
7船上的人彼此說:「來吧,我們掣籤,看看這災臨到我們是因誰的緣故。」於是他們掣籤,掣出 約拿 來。
8Tiam ili diris al li: Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?
8眾人對他說:「請你告訴我們,這災臨到我們是因誰的緣故?你以何事為業?你從哪裏來?你是哪一國?屬哪一族的人?」
9Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.
9他說:「我是 希伯來 人。我敬畏耶和華-那創造滄海旱地之天上的上帝。」
10Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li: Kion vi faris? ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili.
10他們就大大懼怕,對他說:「你做的是甚麼事呢?」他們已經知道他躲避耶和華,因為他告訴了他們。
11Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta.
11他們問他說:「我們當向你怎樣行,使海浪平靜呢?」這話是因海浪越發翻騰。
12Li respondis al ili: Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu granda ventego.
12他對他們說:「你們將我抬起來,拋在海中,海就平靜了;我知道你們遭這大風是因我的緣故。」
13La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili.
13然而那些人竭力盪槳,要把船攏岸,卻是不能,因為海浪越發向他們翻騰。
14Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi volas.
14他們便求告耶和華說:「耶和華啊,我們懇求你,不要因這人的性命使我們死亡,不要使流無辜血的罪歸與我們;因為你-耶和華是隨自己的意旨行事。」
15Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la maro ĉesis koleri.
15他們遂將 約拿 抬起,拋在海中,海的狂浪就平息了。
16Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.
16那些人便大大敬畏耶和華,向耶和華獻祭,並且許願。
17Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj.
17耶和華安排一條大魚吞了 約拿 ,他在魚腹中三日三夜。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.