2 Reĝoj 1
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab.
1亞哈 死後, 摩押 背叛 以色列 。
2Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru, demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
2亞哈謝 在 撒馬利亞 ,一日從樓上的欄杆裏掉下來,就病了;於是差遣使者說:「你們去問 以革倫 的神 巴力‧西卜 ,我這病能好不能好。」
3Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano: Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
3但耶和華的使者對 提斯比 人 以利亞 說:「你起來,去迎着 撒馬利亞 王的使者,對他們說:『你們去問 以革倫 神 巴力‧西卜 ,豈因 以色列 中沒有上帝嗎?』
4Pro tio tiele diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.
4所以耶和華如此說:『你必不下你所上的床,必定要死!』」 以利亞 就去了。
5Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili: Kial vi revenis?
5使者回來見王,王問他們說:「你們為甚麼回來呢?」
6Kaj ili respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni: Iru, revenu al la reĝo, kiu sendis vin, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.
6使者回答說:「有一個人迎着我們來,對我們說:『你們回去見差你們來的王,對他說:耶和華如此說,你差人去問 以革倫 神 巴力‧西卜 ,豈因 以色列 中沒有上帝嗎?所以你必不下所上的床,必定要死。』」
7Kaj li diris al ili: Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?
7王問他們說:「迎着你們來告訴你們這話的,是怎樣的人?」
8Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiam li diris: Tio estas Elija, la Teŝebano.
8回答說:「他身穿毛衣,腰束皮帶。」王說:「這必是 提斯比 人 以利亞 。」
9Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li: Ho homo de Dio! la reĝo diris, ke vi malsupreniru.
9於是,王差遣五十夫長,帶領五十人去見 以利亞 ,他就上到 以利亞 那裏; 以利亞 正坐在山頂上。五十夫長對他說:「神人哪,王吩咐你下來!」
10Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
10以利亞 回答說:「我若是神人,願火從天上降下來,燒滅你和你那五十人!」於是有火從天上降下來,燒滅五十夫長和他那五十人。
11Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de Dio! tiele diras la reĝo: Malsupreniru rapide.
11王第二次差遣一個五十夫長,帶領五十人去見 以利亞 。五十夫長對 以利亞 說:「神人哪,王吩咐你快快下來!」
12Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
12以利亞 回答說:「我若是神人,願火從天上降下來,燒滅你和你那五十人!」於是上帝的火從天上降下來,燒滅五十夫長和他那五十人。
13Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaŭ viaj okuloj.
13王第三次差遣一個五十夫長,帶領五十人去。這五十夫長上去,雙膝跪在 以利亞 面前,哀求他說:「神人哪,願我的性命和你這五十個僕人的性命在你眼前看為寶貴!
14Jen venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis la du antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaŭ viaj okuloj.
14已經有火從天上降下來,燒滅前兩次來的五十夫長和他們各自帶的五十人;現在願我的性命在你眼前看為寶貴!」
15Tiam anĝelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo.
15耶和華的使者對 以利亞 說:「你同着他下去,不要怕他!」 以利亞 就起來,同着他下去見王,
16Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.
16對王說:「耶和華如此說:『你差人去問 以革倫 神 巴力‧西卜 ,豈因 以色列 中沒有上帝可以求問嗎?所以你必不下所上的床,必定要死!』」
17Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar li ne havis filon.
17亞哈謝 果然死了,正如耶和華藉 以利亞 所說的話。因他沒有兒子, 他兄弟 約蘭 接續他作王,正在 猶大 王 約沙法 的兒子 約蘭 第二年。
18La cetera historio de Aĥazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
18亞哈謝 其餘所行的事都寫在 以色列 諸王記上。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.