2 Reĝoj 24
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
1約雅敬 年間, 巴比倫 王 尼布甲尼撒 上 到 猶大 ; 約雅敬 服事他三年,然後背叛他。
2La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.
2耶和華使 迦勒底 軍、 亞蘭 軍、 摩押 軍,和 亞捫 人的軍來攻擊 約雅敬 ,毀滅 猶大 ,正如耶和華藉他僕人眾先知所說的。
3Sed laŭ la ordono de la Eternulo tio fariĝis al Judujo, por forpuŝi ĝin de antaŭ Lia vizaĝo pro la pekoj de Manase, pro ĉio, kion li faris;
3這禍臨到 猶大 人,誠然是耶和華所命的,要將他們從自己面前趕出,是因 瑪拿西 所犯的一切罪;
4ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.
4又因他流無辜人的血,充滿了 耶路撒冷 ;耶和華決不肯赦免。
5La cetera historio de Jehojakim, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
5約雅敬 其餘的事,凡他所行的都寫在 猶大 列王記上。
6Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.
6約雅敬 與他列祖同睡。他兒子 約雅斤 接續他作王。
7La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.
7埃及 王不再從他國中出來;因為 巴比倫 王將 埃及 王所管之地,從 埃及 小河直到 幼發拉底河 都奪去了。
8La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem.
8約雅斤 登基的時候年十八歲,在 耶路撒冷 作王三個月。他母親名叫 尼護施她 ,是 耶路撒冷 人 以利拿單 的女兒。
9Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.
9約雅斤 行耶和華眼中看為惡的事,效法他父親一切所行的。
10En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, reĝo de Babel, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj oni komencis sieĝi la urbon.
10那時, 巴比倫 王 尼布甲尼撒 的軍兵上到 耶路撒冷 ,圍困城。
11Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis.
11當他軍兵圍困城的時候, 巴比倫 王 尼布甲尼撒 就親自來了。
12Kaj Jehojaĥin, reĝo de Judujo, eliris al la reĝo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la reĝo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia reĝado.
12猶大 王 約雅斤 和他母親、臣僕、首領、太監一同出城,投降 巴比倫 王; 巴比倫 王便拿住他。那時是 巴比倫 王第八年。
13Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
13巴比倫 王將耶和華殿和王宮裏的寶物都拿去了,將 以色列 王 所羅門 所造耶和華殿裏的金器都毀壞了,正如耶和華所說的;
14Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn — dek mil estis forkondukitaj — kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando.
14又將 耶路撒冷 的眾民和眾首領,並所有大能的勇士,共一萬人,連一切木匠、鐵匠都擄了去;除了國中極貧窮的人以外,沒有剩下的;
15Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
15並將 約雅斤 和王母、后妃、太監,與國中的大官,都從 耶路撒冷 擄到 巴比倫 去了;
16Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn, mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
16又將一切勇士七千人和木匠、鐵匠一千人,都是能上陣的勇士,全擄到 巴比倫 去了。
17Kaj la reĝo de Babel faris reĝo anstataŭ li lian onklon Matanja, kaj ŝanĝis lian nomon je Cidkija.
17巴比倫 王立 約雅斤 的叔叔 瑪探雅 代替他作王,給 瑪探雅 改名叫 西底家 。
18La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
18西底家 登基的時候年二十一歲,在 耶路撒冷 作王十一年。他母親名叫 哈慕她 ,是 立拿 人 耶利米 的女兒。
19Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim.
19西底家 行耶和華眼中看為惡的事,是照 約雅敬 一切所行的。
20Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.
20因此耶和華的怒氣在 耶路撒冷 和 猶大 發作,以致將人民從自己面前趕出。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.