2 Reĝoj 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La profetidoj diris al Eliŝa: Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni;
1先知門徒對 以利沙 說:「看哪,我們同你所住的地方過於窄小,
2ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris: Iru.
2求你容我們往 約旦河 去,各人從那裏取一根木料建造房屋居住。」他說:「你們去吧!」
3Kaj unu el ili diris: Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris: Mi iros.
3有一人說:「求你與僕人同去。」回答說:「我可以去。」
4Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
4於是 以利沙 與他們同去。到了 約旦河 ,就砍伐樹木。
5Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris: Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita!
5有一人砍樹的時候,斧頭掉在水裏,他就呼叫說:「哀哉!我主啊,這斧子是借的。」
6Kaj la homo de Dio diris: Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis.
6神人問說:「掉在哪裏了?」他將那地方指給 以利沙 看。 以利沙 砍了一根木頭,拋在水裏,斧頭就漂上來了。
7Kaj li diris: Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
7以利沙 說:「拿起來吧!」那人就伸手拿起來了。
8La reĝo de Sirio komencis militon kontraŭ Izrael, kaj konsiliĝis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi stariĝos tendare.
8亞蘭 王與 以色列 人爭戰,和他的臣僕商議說:「我要在某處某處安營。」
9Tiam la homo de Dio sendis al la reĝo de Izrael, por diri: Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, ĉar tie staras la Sirianoj.
9神人打發人去見 以色列 王,說:「你要謹慎,不要從某處經過,因為 亞蘭 人從那裏下來了。」
10Kaj la reĝo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antaŭgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
10以色列 王差人去 窺探 神人所告訴所警戒他去的地方,就防備未受其害,不止一兩次。
11Maltrankviliĝis la koro de la reĝo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili: Ĉu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la reĝo de Izrael?
11亞蘭 王因這事心裏驚疑,召了臣僕來,對他們說:「我們這裏有誰幫助 以色列 王,你們不指給我嗎?」
12Tiam diris unu el liaj servantoj: Ne, mia sinjoro, ho reĝo! sed la profeto Eliŝa, kiu estas en Izrael, raportas al la reĝo de Izrael eĉ tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormoĉambro.
12有一個臣僕說:「我主,我王!無人幫助他,只有 以色列 中的先知 以利沙 ,將王在臥房所說的話告訴 以色列 王了。」
13Kaj li diris: Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante: Jen li estas en Dotan.
13王說:「你們去探他在哪裏,我好打發人去捉拿他。」有人告訴王說:「他在 多坍 。」
14Tiam li sendis tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj ĉirkaŭis la urbon.
14王就打發車馬和大軍往那裏去,夜間到了,圍困那城。
15Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene leviĝis kaj eliris, jen militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj kaj ĉaroj. Kaj lia servanto diris al li: Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?
15神人的僕人清早起來出去,看見車馬軍兵圍困了城。僕人對神人說:「哀哉!我主啊,我們怎樣行才好呢?」
16Sed li diris: Ne timu; ĉar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.
16神人說:「不要懼怕!與我們同在的比與他們同在的更多。」
17Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa.
17以利沙 禱告說:「耶和華啊,求你開這少年人的眼目,使他能看見。」耶和華開他的眼目,他就看見滿山有火車火馬圍繞 以利沙 。
18La Sirianoj venis al li. Tiam Eliŝa ekpreĝis al la Eternulo kaj diris: Frapu ĉi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Eliŝa.
18敵人下到 以利沙 那裏, 以利沙 禱告耶和華說:「求你使這些人的眼目昏迷。」耶和華就照 以利沙 的話,使他們的眼目昏迷。
19Kaj Eliŝa diris al ili: Ĝi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi serĉas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.
19以利沙 對他們說:「這不是那道,也不是那城;你們跟我去,我必領你們到所尋找的人那裏。」於是領他們到了 撒馬利亞 。
20Kiam ili venis en Samarion, Eliŝa diris: Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.
20他們進了 撒馬利亞 , 以利沙 禱告 說:「耶和華啊,求你開這些人的眼目,使他們能看見。」耶和華開他們的眼目,他們就看見了,不料,是在 撒馬利亞 的城中。
21Kaj la reĝo de Izrael diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin: Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu mi ne mortigu ilin, mia patro?
21以色列 王見了他們,就問 以利沙 說:「我父啊,我可以擊殺他們嗎?」
22Sed li diris: Ne mortigu; ĉu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.
22回答說:「不可擊殺他們!就是你用刀用弓擄來的,豈可擊殺他們嗎?當在他們面前設擺飲食,使他們吃喝回到他們的主人那裏。」
23Kaj li faris por ili grandan tagmanĝon, kaj ili manĝis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu taĉmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.
23王就為他們預備了許多食物;他們吃喝完了,打發他們回到他們主人那裏。從此, 亞蘭 軍不再犯 以色列 境了。
24Post tio Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksieĝis Samarion.
24此後, 亞蘭 王 便‧哈達 聚集他的全軍,上來圍困 撒馬利亞 。
25Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
25於是 撒馬利亞 被圍困,有饑荒,甚至一個驢頭值銀八十 舍客勒 ,二升鴿子糞值銀五 舍客勒 。
26Unu fojon la reĝo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante: Helpu, mia sinjoro, ho reĝo!
26一日, 以色列 王在城上經過,有一個婦人向他呼叫說:「我主,我王啊!求你幫助。」
27Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo?
27王說:「耶和華不幫助你,我從何處幫助你?是從禾場,是從酒醡呢?」
28Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Ŝi respondis: Ĉi tiu virino diris al mi: Donu vian filon, por ke ni manĝu lin hodiaŭ, kaj mian filon ni manĝos morgaŭ.
28王問婦人說:「你有甚麼苦處?」她回答說:「這婦人對我說:『將你的兒子取來,我們今日可以吃,明日可以吃我的兒子。』
29Kaj ni kuiris mian filon kaj formanĝis lin; sed kiam mi diris al ŝi la sekvantan tagon: Donu vian filon, por ke ni lin manĝu, ŝi kaŝis sian filon.
29我們就煮了我的兒子吃了。次日我對她說:『要將你的兒子取來,我們可以吃。』她卻將她的兒子藏起來了。」
30Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la virino, li disŝiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakaĵo.
30王聽見婦人的話,就撕裂衣服;(王在城上經過)百姓看見王貼身穿着麻衣。
31Kaj li diris: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Eliŝa, filo de Ŝafat, restos sur li hodiaŭ.
31王說:「我今日若容 沙法 的兒子 以利沙 的頭仍在他項上,願上帝重重地降罰與我!」
32Dume Eliŝa sidis en sia domo, kaj la plejaĝuloj estis ĉe li. La reĝo sendis de si homon. Antaŭ ol la sendito venis al li, li diris al la plejaĝuloj: Ĉu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpuŝu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro aŭdiĝas post li.
32那時, 以利沙 正坐在家中,長老也與他同坐。 王 打發一個伺候他的人去;他還沒有到, 以利沙 對長老說:「你們看這兇手之子,打發人來斬我的頭;你們看着使者來到,就關上門,用門將他推出去。在他後頭不是有他主人腳步的響聲嗎?」
33Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?
33正說話的時候,使者來到, 王也到了 ,說:「這災禍是從耶和華那裏來的,我何必再仰望耶和華呢?」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.