2 Reĝoj 25
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn.
1西底家 背叛 巴比倫 王。他作王第九年十月初十日, 巴比倫 王 尼布甲尼撒 率領全軍來攻擊 耶路撒冷 ,對城安營,四圍築壘攻城。
2Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija.
2於是城被圍困,直到 西底家 王十一年。
3En la naŭa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
3四月初九日,城裏有大饑荒,甚至百姓都沒有糧食。
4tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo.
4城被攻破,一切兵丁就在夜間從靠近王園兩城中間的門 逃跑 。 迦勒底 人正在四圍攻城, 王 就向 亞拉巴 逃走。
5Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
5迦勒底 的軍隊追趕王,在 耶利哥 的平原追上他;他的全軍都離開他四散了。
6Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon.
6迦勒底 人就拿住王,帶他到在 利比拉 的 巴比倫 王那裏審判他。
7La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
7在 西底家 眼前殺了他的眾子,並且剜了 西底家 的眼睛,用銅鍊鎖着他,帶到 巴比倫 去。
8En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la reĝo de Babel, en Jerusalemon.
8巴比倫 王 尼布甲尼撒 十九年五月初七日, 巴比倫 王的臣僕、護衛長 尼布撒拉旦 來到 耶路撒冷 ,
9Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
9用火焚燒耶和華的殿和王宮,又焚燒 耶路撒冷 的房屋,就是各大戶家的房屋。
10Kaj la muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
10跟從護衛長 迦勒底 的全軍就拆毀 耶路撒冷 四圍的城牆。
11La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
11那時護衛長 尼布撒拉旦 將城裏所剩下的百姓,並已經投降 巴比倫 王的人,以及大眾所剩下的人,都擄去了。
12Sed iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
12但護衛長留下些民中最窮的,使他們修理葡萄園,耕種田地。
13La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.
13耶和華殿的銅柱,並耶和華殿的 盆 座和銅海, 迦勒底 人都打碎了,將那銅運到 巴比倫 去了,
14Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis.
14又帶去鍋、鏟子、蠟剪、調羹,並所用的一切銅器,
15Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj.
15火鼎、碗,無論金的銀的,護衛長也都帶去了。
16Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazaĵojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
16所羅門 為耶和華殿所造的兩根 銅 柱、一個 銅 海,和幾個 盆 座,這一切的銅,多得無法可稱。
17La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur ĝi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj ĉirkaŭ la kapitelo estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun kradaĵo.
17這一根柱子高十八肘,柱上有銅頂,高三肘;銅頂的周圍有網子和石榴,都是銅的。那一根柱子,照此一樣,也有網子。
18Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
18護衛長拿住大祭司 西萊雅 、副祭司 西番亞 ,和三個把門的,
19Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo.
19又從城中拿住一個管理兵丁的官,並在城裏所遇常見王面的五個人和檢點國民軍長的書記,以及城裏遇見的國民六十個人。
20Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan.
20護衛長 尼布撒拉旦 將這些人帶到在 利比拉 的 巴比倫 王那裏。
21Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
21巴比倫 王就把他們擊殺在 哈馬 地的 利比拉 。這樣, 猶大 人被擄去離開本地。
22Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
22至於 猶大 國剩下的民,就是 巴比倫 王 尼布甲尼撒 所剩下的, 巴比倫 王立了 沙番 的孫子、 亞希甘 的兒子 基大利 作他們的省長。
23Kiam ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome: Iŝmael, filo de Netanja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Seraja, filo de Tanĥumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj.
23眾軍長和屬他們的人聽見 巴比倫 王立了 基大利 作省長,於是軍長 尼探雅 的兒子 以實瑪利 、 加利亞 的兒子 約哈難 、 尼陀法 人 單戶蔑 的兒子 西萊雅 、 瑪迦 人的兒子 雅撒尼亞 ,和屬他們的人都到 米斯巴 見 基大利 。
24Kaj Gedalja ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili: Ne timu esti subuloj de la Ĥaldeoj; loĝu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj estos al vi bone.
24基大利 向他們和屬他們的人起誓說:「你們不必懼怕 迦勒底 臣僕,只管住在這地服事 巴比倫 王,就可以得福。」
25Sed en la sepa monato venis Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaŭ la Judojn kaj la Ĥaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
25七月間,宗室 以利沙瑪 的孫子、 尼探雅 的兒子 以實瑪利 帶着十個人來,殺了 基大利 和同他在 米斯巴 的 猶大 人與 迦勒底 人。
26Tiam leviĝis la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj ankaŭ la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, ĉar ili timis la Ĥaldeojn.
26於是眾民,無論大小,連眾軍長;因為懼怕 迦勒底 人,都起身往 埃及 去了。
27En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo;
27猶大 王 約雅斤 被擄後三十七年, 巴比倫 王 以未‧米羅達 元年十二月二十七日,使 猶大 王 約雅斤 抬頭,提他出監;
28kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
28又對他說恩言,使他的位高過與他一同在 巴比倫 眾王的位,
29kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo;
29給他脫了囚服。他終身常在 巴比倫 王面前吃飯。
30kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo.
30王賜他所需用的食物,日日賜他一分,終身都是這樣。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.