2 Reĝoj 9
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
1先知 以利沙 叫了一個先知門徒來,吩咐他說:「你束上腰,手拿這瓶膏油往 基列 的 拉末 去。
2Kiam vi venos tien, elserĉu tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan ĉambron.
2到了那裏,要尋找 寧示 的孫子、 約沙法 的兒子 耶戶 ,使他從同僚中起來,帶他進嚴密的屋子,
3Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
3將瓶裏的膏油倒在他頭上,說:『耶和華如此說:我膏你作 以色列 王。』 說完了 ,就開門逃跑,不要遲延。」
4Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
4於是那少年先知往 基列 的 拉末 去了。
5Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro.
5到了那裏,看見眾軍長都坐着,就說:「將軍哪,我有話對你說。」 耶戶 說:「我們眾人裏,你要對哪一個說呢?」回答說:「將軍哪,我要對你說。」
6Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
6耶戶 就起來,進了屋子,少年人將膏油倒在他頭上,對他說:「耶和華- 以色列 的上帝如此說:『我膏你作耶和華民 以色列 的王。
7Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel.
7你要擊殺你主人 亞哈 的全家,我好在 耶洗別 身上伸我僕人眾先知和耶和華一切僕人流血的冤。
8Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
8亞哈 全家必都滅亡,凡屬 亞哈 的男丁,無論是困住的、自由的,我必從 以色列 中剪除,
9Kaj mi faros al la domo de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baaŝa, filo de Aĥija.
9使 亞哈 的家像 尼八 兒子 耶羅波安 的家,又像 亞希雅 兒子 巴沙 的家。
10Kaj Izebelon manĝos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.
10耶洗別 必在 耶斯列 田裏被狗所吃,無人葬埋。』」 說完了 ,少年人就開門逃跑了。
11Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li: Ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.
11耶戶 出來,回到他主人的臣僕那裏,有一人問他說:「平安嗎?這狂妄的人來見你有甚麼事呢?」回答說:「你們認得那人,也知道他說甚麼。」
12Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael.
12他們說:「這是假話,你據實地告訴我們。」回答說:「他如此如此對我說。他說:『耶和華如此說:我膏你作 以色列 王。』」
13Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu fariĝis reĝo.
13他們就急忙各將自己的衣服鋪在上層臺階,使 耶戶 坐在其上;他們吹角,說:「 耶戶 作王了!」
14Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.
14這樣, 寧示 的孫子、 約沙法 的兒子 耶戶 背叛 約蘭 。先是 約蘭 和 以色列 眾人因為 亞蘭 王 哈薛 的緣故,把守 基列 的 拉末 ;
15Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas, neniu eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
15但 約蘭 王回到 耶斯列 ,醫治與 亞蘭 王 哈薛 打仗所受的傷。 耶戶 說:「若合你們的意思,就不容人逃出城往 耶斯列 報信去。」
16Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
16於是 耶戶 坐車往 耶斯列 去,因為 約蘭 病臥在那裏。 猶大 王 亞哈謝 已經下去看望他。
17La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo.
17有一個守望的人站在 耶斯列 的樓上,看見 耶戶 帶着一群人來,就說:「我看見一群人。」 約蘭 說:「打發一個騎馬的去迎接他們,問說:平安不平安?」
18Kaj la rajdanto sur ĉevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis.
18騎馬的就去迎接 耶戶 ,說:「王問說,平安不平安?」耶戶說:「平安不平安與你何干?你轉在我後頭吧!」守望的人又說:「使者到了他們那裏,卻不回來。」
19Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
19王又打發一個騎馬的去。這人到了他們那裏,說:「王問說,平安不平安?」 耶戶 說:「平安不平安與你何干?你轉在我後頭吧!」
20La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas rapidege.
20守望的人又說:「他到了他們那裏,也不回來;車趕得甚猛,像 寧示 的孫子 耶戶 的趕法。」
21Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.
21約蘭 吩咐說:「套車!」人就給他套車。 以色列 王 約蘭 和 猶大 王 亞哈謝 各坐自己的車出去迎接 耶戶 ,在 耶斯列 人 拿伯 的田那裏遇見他。
22Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj?
22約蘭 見 耶戶 就說:「 耶戶 啊,平安嗎?」 耶戶 說:「你母親 耶洗別 的淫行邪術這樣多,焉能平安呢?」
23Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja: Perfido, ho Aĥazja!
23約蘭 就轉車逃跑,對 亞哈謝 說:「 亞哈謝 啊,反了!」
24Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia ĉaro.
24耶戶 開滿了弓,射中 約蘭 的脊背,箭從心窩穿出, 約蘭 就仆倒在車上。
25Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon:
25耶戶 對他的軍長 畢甲 說:「你把他拋在 耶斯列 人 拿伯 的田間。你當追想,你我一同坐車跟隨他父 亞哈 的時候,耶和華對 亞哈 所說的預言,
26Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
26說:『我昨日看見 拿伯 的血和他眾子的血,我必在這塊田上報應你。』這是耶和華說的,現在你要照着耶和華的話,把他拋在這田間。」
27Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
27猶大 王 亞哈謝 見這光景,就從園亭之路逃跑。 耶戶 追趕他,說:「把這人也殺在車上。」到了靠近 以伯蓮 的 姑珥 坡上 擊傷了他 。他逃到 米吉多 ,就死在那裏。
28Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.
28他的臣僕用車將他的屍首送到 耶路撒冷 ,葬在 大衛城 他自己的墳墓裏,與他列祖同葬。
29En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo.
29亞哈謝 登基作 猶大 王的時候,是在 亞哈 的兒子 約蘭 第十一年。
30Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.
30耶戶 到了 耶斯列 ; 耶洗別 聽見就擦粉、梳頭,從窗戶裏往外觀看。
31Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
31耶戶 進門的時候, 耶洗別 說:「殺主人的 心利 啊,平安嗎?」
32Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj.
32耶戶 抬頭向窗戶觀看,說:「誰順從我?」有兩三個太監從窗戶往外看他。
33Kaj li diris: Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj.
33耶戶 說:「把她扔下來!」他們就把她扔下來。她的血濺在牆上和馬上;於是把她踐踏了。
34Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino.
34耶戶 進去,吃了喝了,吩咐說:「你們把這被咒詛的婦人葬埋了,因為她是王的女兒。」
35Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
35他們就去葬埋她,只尋得她的頭骨和腳,並手掌。
36Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel;
36他們回去告訴 耶戶 , 耶戶 說:「這正應驗耶和華藉他僕人 提斯比 人 以利亞 所說的話,說:『在 耶斯列 田間,狗必吃 耶洗別 的肉;
37kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.
37耶洗別 的屍首必在 耶斯列 田間如同糞土,甚至人不能說這是 耶洗別 。』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.