2 Reĝoj 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba.
1耶戶 第七年, 約阿施 登基,在 耶路撒冷 作王四十年。他母親名叫 西比亞 ,是 別是巴 人。
2Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada.
2約阿施 在祭司 耶何耶大 教訓他的時候,就行耶和華眼中看為正的事;
3Nur la altaĵojn oni ne senfunkciigis; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
3只是邱壇還沒有廢去,百姓仍在那裏獻祭燒香。
4Kaj Jehoaŝ diris al la pastroj: La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas laŭtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo,
4約阿施 對眾祭司說:「凡奉到耶和華殿分別為聖之物所值通用的銀子,或各人當納的身價,或樂意奉到耶和華殿的銀子,
5la pastroj prenu al si, ĉiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, ĉie, kie troviĝos ia difekto.
5你們當從所認識的人收了來,修理殿的一切破壞之處。」
6Sed ĉar ĝis la dudek-tria jaro de la reĝo Jehoaŝ la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo,
6無奈到了 約阿施 王二十三年,祭司仍未修理殿的破壞之處。
7la reĝo Jehoaŝ alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili: Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu ĝin por rebonigo de la domo.
7所以 約阿施 王召了大祭司 耶何耶大 和眾祭司來,對他們說:「你們怎麼不修理殿的破壞之處呢?從今以後,你們不要從所認識的人再收銀子,要將所收的交出來,修理殿的破壞之處。」
8Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo.
8眾祭司答應不再收百姓的銀子,也不修理殿的破壞之處。
9La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis ĝin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris ĉe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo.
9祭司 耶何耶大 取了一個櫃子,在櫃蓋上鑽了一個窟窿,放於壇旁,在進耶和華殿的右邊;守門的祭司將奉到耶和華殿的一切銀子投在櫃裏。
10Ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo.
10他們見櫃裏的銀子多了,便叫王的書記和大祭司上來,將耶和華殿裏的銀子數算包起來。
11Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj elspezadis ĝin por la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
11把所平的銀子交給督工的,就是耶和華殿裏辦事的人;他們把銀子轉交修理耶和華殿的木匠和工人,
12kaj por la masonistoj kaj la ŝtonhakistoj, kaj por aĉeti lignon kaj hakitajn ŝtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por ĉio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
12並瓦匠、石匠,又買木料和鑿成的石頭,修理耶和華殿的破壞之處,以及修理殿的各樣使用。
13Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, ĉiajn orajn vazojn kaj arĝentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;
13但那奉到耶和華殿的銀子,沒有用以做耶和華殿裏的銀杯、蠟剪、碗、號,和別樣的金銀器皿,
14sed oni donadis ĝin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
14乃將那銀子交給督工的人修理耶和華的殿;
15Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
15且將銀子交給辦事的人轉交做工的人,不與他們算賬,因為他們辦事誠實。
16La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo: ĝi estis por la pastroj.
16惟有贖愆祭、贖罪祭的銀子沒有奉到耶和華的殿,都歸祭司。
17En tiu tempo ekiris Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ekmilitis kontraŭ Gat kaj venkoprenis ĝin; kaj Ĥazael intencis iri kontraŭ Jerusalemon.
17那時, 亞蘭 王 哈薛 上來攻打 迦特 ,攻取了,就定意上來攻打 耶路撒冷 。
18Tiam Jehoaŝ, reĝo de Judujo, prenis la tutan sanktigitaĵon, kiun sanktigis Jehoŝafat kaj Jehoram kaj Aĥazja, liaj patroj, reĝoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu troviĝis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj li sendis tion al Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ĉi tiu foriris de Jerusalem.
18猶大 王 約阿施 將他列祖 猶大 王 約沙法 、 約蘭 、 亞哈謝 所分別為聖的物和自己所分別為聖的物,並耶和華殿與王宮府庫裏所有的金子都送給 亞蘭 王 哈薛 ; 哈薛 就不上 耶路撒冷 來了。
19La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
19約阿施 其餘的事,凡他所行的都寫在 猶大 列王記上。
20Liaj servantoj leviĝis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joaŝon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
20約阿施 的臣僕起來背叛,在下 悉拉 的 米羅 宮那裏將他殺了。
21Jozaĥar, filo de Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de Ŝomer, liaj servantoj, frapis lin, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.
21殺他的那臣僕就是 示米押 的兒子 約撒甲 和 朔默 的兒子 約薩拔 。眾人將他葬在 大衛城 他列祖的墳地裏。他兒子 亞瑪謝 接續他作王。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.