1 Reĝoj 22
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael.
1亞蘭 國和 以色列 國三年沒有爭戰。
2En la tria jaro Jehoŝafat, reĝo de Judujo, venis al la reĝo de Izrael.
2到第三年, 猶大 王 約沙法 下去見 以色列 王。
3La reĝo de Izrael diris al siaj servantoj: Ĉu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni ĝin el la manoj de la reĝo de Sirio!
3以色列 王對臣僕說:「你們不知道 基列 的 拉末 是屬我們的嗎?我們豈可靜坐不動,不從 亞蘭 王手裏奪回來嗎?」
4Kaj li diris al Jehoŝafat: Ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj.
4亞哈 問 約沙法 說:「你肯同我去攻取 基列 的 拉末 嗎?」 約沙法 對 以色列 王說:「你我不分彼此,我的民與你的民一樣,我的馬與你的馬一樣。」
5Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo.
5約沙法 對 以色列 王說:「請你先求問耶和華。」
6Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, ĉirkaŭe kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu mi iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, la Sinjoro ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
6於是 以色列 王招聚先知,約有四百人,問他們說:「我上去攻取 基列 的 拉末 可以不可以?」他們說:「可以上去,因為主必將那城交在王的手裏。」
7Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?
7約沙法 說:「這裏不是還有耶和華的先知,我們可以求問他嗎?」
8Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel.
8以色列 王對 約沙法 說:「還有一個人,是 音拉 的兒子 米該雅 ,我們可以託他求問耶和華。只是我恨他;因為他指着我所說的預言,不說吉語,單說凶言。」 約沙法 說:「王不必這樣說。」
9Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla.
9以色列 王就召了一個太監來,說:「你快去,將 音拉 的兒子 米該雅 召來。」
10La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili.
10以色列 王和 猶大 王 約沙法 在 撒馬利亞 城門前的空場上,各穿朝服,坐在位上,所有的先知都在他們面前說預言。
11Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos.
11基拿拿 的兒子 西底家 造了兩個鐵角,說:「耶和華如此說:『你要用這角牴觸 亞蘭 人,直到將他們滅盡。』」
12Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
12所有的先知也都這樣預言說:「可以上 基列 的 拉末 去,必然得勝,因為耶和華必將那城交在王的手中。」
13La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon.
13那去召 米該雅 的使者對 米該雅 說:「眾先知一口同音地都向王說吉言,你不如與他們說一樣的話,也說吉言。」
14Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros.
14米該雅 說:「我指着永生的耶和華起誓,耶和華對我說甚麼,我就說甚麼。」
15Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li: Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.
15米該雅 到王面前,王問他說:「 米該雅 啊,我們上去攻取 基列 的 拉末 可以不可以?」他回答說:「可以上去,必然得勝,耶和華必將那城交在王的手中。」
16Kaj la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.
16王對他說:「我當囑咐你幾次,你才奉耶和華的名向我說實話呢?」
17Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo.
17米該雅 說:「我看見 以色列 眾民散在山上,如同沒有牧人的羊群一般。耶和華說:『這民沒有主人,他們可以平平安安地各歸各家去。』」
18Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?
18以色列 王對 約沙法 說:「我豈沒有告訴你,這人指着我所說的預言,不說吉語單說凶言嗎?」
19Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li.
19米該雅 說:「你要聽耶和華的話!我看見耶和華坐在寶座上,天上的萬軍侍立在他左右。
20Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.
20耶和華說:『誰去引誘 亞哈 上 基列 的 拉末 去陣亡呢?』這個就這樣說,那個就那樣說。
21Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio?
21隨後有一個神靈出來,站在耶和華面前,說:『我去引誘他。』
22Kaj tiu diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.
22耶和華問他說:『你用何法呢?』他說:『我去,要在他眾先知口中作謊言的靈。』耶和華說:『這樣,你必能引誘他,你去如此行吧!』
23Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.
23現在耶和華使謊言的靈入了你這些先知的口,並且耶和華已經命定降禍與你。」
24Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?
24基拿拿 的兒子 西底家 前來,打 米該雅 的臉,說:「耶和華的靈從哪裏離開我與你說話呢?」
25Kaj Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi.
25米該雅 說:「你進嚴密的屋子藏躲的那日,就必看見了。」
26Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ;
26以色列 王說:「將 米該雅 帶回,交給邑宰 亞們 和王的兒子 約阿施 ,說
27kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco.
27王如此說,把這個人下在監裏,使他受苦,吃不飽喝不足,等候我平平安安地回來。」
28Kaj Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.
28米該雅 說:「你若能平平安安地回來,那就是耶和華沒有藉我說這話了」;又說:「眾民哪,你們都要聽!」
29Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.
29以色列 王和 猶大 王 約沙法 上 基列 的 拉末 去了。
30Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon.
30以色列 王對 約沙法 說:「我要改裝上陣,你可以仍穿王服。」 以色列 王就改裝上陣。
31La reĝo de Sirio ordonis al la tridek du ĉarestroj, kiuj estis ĉe li, dirante: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael.
31先是 亞蘭 王吩咐他的三十二個車兵長說:「他們的 兵將 ,無論大小,你們都不可與他們爭戰,只要與 以色列 王爭戰。」
32Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio certe estas la reĝo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraŭ lin, por batali; kaj Jehoŝafat ekkriis.
32車兵長看見 約沙法 ,便說:「這必是 以色列 王!」就轉過去與他爭戰, 約沙法 便呼喊。
33Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li.
33車兵長見不是 以色列 王,就轉去不追他了。
34Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita.
34有一人隨便開弓,恰巧射入 以色列 王的甲縫裏。王對趕車的說:「我受了重傷,你轉過車來,拉我出陣吧!」
35Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago, kaj la reĝo staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la ĉaro.
35那日,陣勢越戰越猛,有人扶王站在車上,抵擋 亞蘭 人。到晚上,王就死了,血從傷處流在車中。
36Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko: Ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon.
36約在日落的時候,有號令傳遍軍中,說:「各歸本城,各歸本地吧!」
37La reĝo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la reĝon en Samario.
37王既死了,眾人將他送到 撒馬利亞 ,就葬在那裏;
38Kaj oni lavis la ĉaron ĉe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malĉastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris.
38又有人把他的車洗在 撒馬利亞 的池旁(妓女 在那裏 洗澡),狗來舔他的血,正如耶和華所說的話。
39La cetera historio de Aĥab, kaj ĉio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj ĉiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
39亞哈 其餘的事,凡他所行的和他所修造的象牙宮,並所建築的一切城邑,都寫在 以色列 諸王記上。
40Kiam Aĥab ekdormis kun siaj patroj, anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥazja.
40亞哈 與他列祖同睡。他兒子 亞哈謝 接續他作王。
41Jehoŝafat, filo de Asa, ekreĝis super Judujo en la kvara jaro de Aĥab, reĝo de Izrael.
41以色列 王 亞哈 第四年, 亞撒 的兒子 約沙法 登基作了 猶大 王。
42Jehoŝafat havis la aĝon de tridek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de Ŝilĥi.
42約沙法 登基的時候年三十五歲,在 耶路撒冷 作王二十五年。他母親名叫 阿蘇巴 ,乃 示利希 的女兒。
43Li iradis tute laŭ la vojo de sia patro Asa; li ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. Nur la altaĵoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraŭ oferportadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
43約沙法 行他父親 亞撒 所行的道,不偏離左右,行耶和華眼中看為正的事;只是邱壇還沒有廢去,百姓仍在那裏獻祭燒香。
44Kaj Jehoŝafat havis pacon kun la reĝo de Izrael.
44約沙法 與 以色列 王和好。
45La cetera historio de Jehoŝafat, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
45約沙法 其餘的事和他所顯出的勇力,並他怎樣爭戰,都寫在 猶大 列王記上。
46La lastan kvanton da malĉastistoj, kiuj restis ankoraŭ dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.
46約沙法 將他父親 亞撒 在世所剩下的孌童都從國中除去了。
47Tiam ne estis reĝo en Edomujo; estis anstataŭanto de reĝo.
47那時 以東 沒有王,有總督治理。
48Jehoŝafat faris Tarŝiŝajn ŝipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, ĉar la ŝipoj rompiĝis en Ecjon-Geber.
48約沙法 製造 他施 船隻,要往 俄斐 去,將金子運來;只是沒有去,因為船在 以旬‧迦別 破壞了。
49Tiam Aĥazja, filo de Aĥab, diris al Jehoŝafat: Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la ŝipoj; sed Jehoŝafat ne konsentis.
49亞哈 的兒子 亞哈謝 對 約沙法 說:「容我的僕人和你的僕人坐船同去吧!」 約沙法 卻不肯。
50Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram.
50約沙法 與列祖同睡。葬在 大衛城 他列祖的墳地裏。他兒子 約蘭 接續他作王。
51Aĥazja, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis super Izrael du jarojn.
51猶大 王 約沙法 十七年, 亞哈 的兒子 亞哈謝 在 撒馬利亞 登基,作 以色列 王共二年。
52Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laŭ la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon.
52他行耶和華眼中看為惡的事,效法他的父母,又行 尼八 的兒子 耶羅波安 使 以色列 人陷在罪裏的事。
53Kaj li servadis al Baal kaj adorkliniĝadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.
53他照他父親一切所行的,事奉敬拜 巴力 ,惹耶和華- 以色列 上帝的怒氣。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.