1 Reĝoj 14
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam.
1那時, 耶羅波安 的兒子 亞比雅 病了。
2Kaj Jerobeam diris al sia edzino: Leviĝu kaj aliaspektiĝu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Ŝilon; tie troviĝas la profeto Aĥija, kiu antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo.
2耶羅波安 對他的妻說:「你可以起來改裝,使人不知道你是 耶羅波安 的妻,往 示羅 去,在那裏有先知 亞希雅 。他曾告訴我說,你必作這民的王。
3Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo.
3現在你要帶十個餅,與幾個薄餅,和一瓶蜜去見他,他必告訴你兒子將要怎樣。」
4Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; ŝi leviĝis kaj iris en Ŝilon kaj venis en la domon de Aĥija. Aĥija ne povis vidi, ĉar liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco.
4耶羅波安 的妻就這樣行,起身往 示羅 去,到了 亞希雅 的家。 亞希雅 因年紀老邁,眼目發直,不能看見。
5Sed la Eternulo diris al Aĥija: Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, ĉar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al ŝi; kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon.
5耶和華先曉諭 亞希雅 說:「 耶羅波安 的妻要來問你,因她兒子病了,你當如此如此告訴她。她進來的時候必裝作別的婦人。」
6Kaj kiam Aĥija ekaŭdis la sonadon de ŝiaj piedoj, kiam ŝi eniris en la pordon, li diris: Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta.
6她剛進門, 亞希雅 聽見她腳步的響聲,就說:「 耶羅波安 的妻,進來吧!你為何裝作別的婦人呢?我奉差遣將凶事告訴你。
7Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael,
7你回去告訴 耶羅波安 說 :『耶和華- 以色列 的上帝如此說:我從民中將你高舉,立你作我民 以色列 的君,
8kaj Mi forŝiris la regnon de la domo de David kaj donis ĝin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio plaĉas al Mi;
8將國從 大衛 家奪回賜給你;你卻不效法我僕人 大衛 ,遵守我的誡命,一心順從我,行我眼中看為正的事。
9kaj vi agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi ĵetis malantaŭ vian dorson:
9你竟行惡,比那在你以先的更甚,為自己立了別神,鑄了偶像,惹我發怒,將我丟在背後。
10tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos ĉe Jerobeam ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel on elbalaas malpuraĵon, ĉion ĝis la fino.
10因此,我必使災禍臨到 耶羅波安 的家,將屬 耶羅波安 的男丁,無論困住的、自由的都從 以色列 中剪除,必除盡 耶羅波安 的家,如人除盡糞土一般。
11Kiu mortos ĉe Jerobeam en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo; ĉar la Eternulo tion diris.
11凡屬 耶羅波安 的人,死在城中的必被狗吃,死在田野的必被空中的鳥吃。這是耶和華說的。』
12Kaj vi leviĝu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos.
12所以你起身回家去吧!你的腳一進城,你兒子就必死了。
13Kaj priploros lin ĉiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; ĉar li sola ĉe Jerobeam iros en tombon, ĉar en li el la tuta domo de Jerobeam troviĝis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael.
13以色列 眾人必為他哀哭,將他葬埋。凡屬 耶羅波安 的人,惟有他得入墳墓;因為在 耶羅波安 的家中,只有他向耶和華- 以色列 的上帝顯出善行。
14Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael reĝon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaŭ.
14耶和華必另立一王治理 以色列 。到了日期,他必剪除 耶羅波安 的家;那日期已經到了。
15Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon.
15耶和華必擊打 以色列 人,使他們搖動,像水中的蘆葦一般;又將他們從耶和華賜給他們列祖的美地上拔出來,分散在大河那邊;因為他們做木偶,惹耶和華發怒。
16Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon.
16因 耶羅波安 所犯的罪,又使 以色列 人陷在罪裏,耶和華必將 以色列 人交給 仇敵 。」
17Kaj leviĝis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaŭ ŝi paŝis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis.
17耶羅波安 的妻起身回去,到了 得撒 ,剛到門檻,兒子就死了。
18Kaj oni enterigis lin, kaj ĉiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Aĥija.
18以色列 眾人將他葬埋,為他哀哭,正如耶和華藉他僕人先知 亞希雅 所說的話。
19La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li reĝis, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
19耶羅波安 其餘的事,他怎樣爭戰,怎樣作王,都寫在 以色列 諸王記上。
20La tempo, dum kiu reĝis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Nadab.
20耶羅波安 作王二十二年,就與他列祖同睡。他兒子 拿答 接續他作王。
21Reĥabeam, filo de Salomono, reĝis en Judujo. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
21所羅門 的兒子 羅波安 作 猶大 王。他登基的時候年四十一歲,在 耶路撒冷 ,就是耶和華從 以色列 眾支派中所選擇立他名的城,作王十七年。 羅波安 的母親名叫 拿瑪 ,是 亞捫 人。
22Kaj la Judoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol ĉio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis.
22猶大 人行耶和華眼中看為惡的事,犯罪觸動他的憤恨,比他們列祖更甚。
23Kaj ankaŭ ili konstruis al si altaĵojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu branĉoriĉa arbo.
23因為他們在各高岡上,各青翠樹下築壇,立柱像和木偶。
24Ankaŭ malĉastistoj estis en la lando; ili faris ĉiujn abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj.
24國中也有孌童。 猶大 人效法耶和華在 以色列 人面前所趕出的外邦人,行一切可憎惡的事。
25En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon.
25羅波安 王第五年, 埃及 王 示撒 上來攻取 耶路撒冷 ,
26Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ ĉiujn orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono.
26奪了耶和華殿和王宮裏的寶物,盡都帶走,又奪去 所羅門 製造的金盾牌。
27Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo.
27羅波安 王製造銅盾牌代替那金盾牌,交給守王宮門的護衛長看守。
28Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj.
28王每逢進耶和華的殿,護衛兵就拿這盾牌,隨後仍將盾牌送回,放在護衛房。
29La cetera historio de Reĥabeam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
29羅波安 其餘的事,凡他所行的,都寫在 猶大 列王記上。
30Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo.
30羅波安 與 耶羅波安 時常爭戰。
31Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abijam.
31羅波安 與他列祖同睡,葬在 大衛城 他列祖的墳地裏。他母親名叫 拿瑪 ,是 亞捫 人。他兒子 亞比央 接續他作王。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.