1 Reĝoj
Chapter 9
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,
1所羅門 建造耶和華殿和王宮,並一切所願意建造的都完畢了,
2la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.
2耶和華就二次向 所羅門 顯現,如先前在 基遍 向他顯現一樣,
3Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam.
3對他說:「你向我所禱告祈求的,我都應允了。我已將你所建的這殿分別為聖,使我的名永遠在其中;我的眼、我的心也必常在那裏。
4Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn:
4你若效法你父 大衛 ,存誠實正直的心行在我面前,遵行我一切所吩咐你的,謹守我的律例典章,
5tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael.
5我就必堅固你的國位在 以色列 中,直到永遠,正如我應許你父 大衛 說:『你 的子孫 必不斷人坐 以色列 的國位。』
6Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili:
6倘若你們和你們的子孫轉去不跟從我,不守我指示你們的誡命律例,去事奉敬拜別神,
7tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
7我就必將 以色列 人從我賜給他們的地上剪除,並且我為己名所分別為聖的殿也必捨棄不顧,使 以色列 人在萬民中作笑談,被譏誚。
8Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
8這殿雖然甚高,將來經過的人必驚訝、嗤笑,說:『耶和華為何向這地和這殿如此行呢?』
9Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili — pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.
9人必回答說:『是因此地的人離棄領他們列祖出 埃及 地之耶和華-他們的上帝,去親近別神,事奉敬拜他,所以耶和華使這一切災禍臨到他們。』」
10Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon
10所羅門 建造耶和華殿和王宮,這兩所二十年才完畢了。
11(por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea.
11泰爾 王 希蘭 曾照 所羅門 所要的,資助他香柏木、松木,和金子; 所羅門 王就把 加利利 地的二十座城給了 希蘭 。
12Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li.
12希蘭 從 泰爾 出來,察看 所羅門 給他的城邑,就不喜悅,
13Kaj li diris: Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago.
13說:「我兄啊,你給我的是甚麼城邑呢?」他就給這城邑之地起名叫 迦步勒 ,直到今日。
14Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.
14希蘭 給 所羅門 一百二十他連得金子。
15Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
15所羅門 王挑取服苦的人,是為建造耶和華的殿、自己的宮、 米羅 、 耶路撒冷 的城牆、 夏瑣 、 米吉多 ,並 基色 。
16(Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
16先前 埃及 王法老上來攻取 基色 ,用火焚燒,殺了城內居住的 迦南 人,將城賜給他女兒 所羅門 的妻作妝奩。
17Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon,
17所羅門 建造 基色 、下 伯‧和崙 、
18kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
18巴拉 ,並國中曠野裏的 達莫 ,
19kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
19又建造所有的積貨城,並屯車和馬兵的城,與 耶路撒冷 、 黎巴嫩 ,以及自己治理的全國中所願建造的。
20Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
20至於國中所剩下不屬 以色列 人的 亞摩利 人、 赫 人、 比利洗 人、 希未 人、 耶布斯 人,
21iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj ĝis la nuna tago.
21就是 以色列 人不能滅盡的, 所羅門 挑取他們的後裔作服苦的奴僕,直到今日。
22Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj.
22惟有 以色列 人, 所羅門 不使他們作奴僕,乃是作他的戰士、臣僕、統領、軍長、車兵長、馬兵長。
23La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
23所羅門 有五百五十督工的,監管工人。
24La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon.
24法老的女兒從 大衛城 搬到 所羅門 為她建造的宮裏。那時, 所羅門 才建造 米羅 。
25Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
25所羅門 每年三次在他為耶和華所築的壇上獻燔祭和平安祭,又在耶和華面前 的壇上 燒香。這樣,他建造殿的工程完畢了。
26Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom.
26所羅門 王在 以東 地 紅海 邊,靠近 以祿 的 以旬‧迦別 製造船隻。
27Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
27希蘭 差遣他的僕人,就是熟悉泛海的船家,與 所羅門 的僕人一同坐船航海。
28Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.
28他們到了 俄斐 ,從那裏得了四百二十他連得金子,運到 所羅門 王那裏。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.