1 Reĝoj 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la reĝado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
1以色列 人出 埃及 地後四百八十年, 所羅門 作 以色列 王第四年西弗月,就是二月,開工建造耶和華的殿。
2Kaj la domo, kiun la reĝo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la larĝon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
2所羅門 王為耶和華所建的殿,長六十肘,寬二十肘,高三十肘。
3Kaj la portiko antaŭ la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la larĝo de la domo; dek ulnoj estis ĝia larĝo antaŭ la domo.
3殿前的廊子長二十肘,與殿的寬窄一樣,闊十肘;
4Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
4又為殿做了嚴緊的窗櫺。
5Kaj li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe.
5靠着殿牆,圍着外殿內殿,造了三層旁屋;
6La malsupra galerio havis la larĝon de kvin ulnoj, la meza havis la larĝon de ses ulnoj, kaj la tria havis la larĝon de sep ulnoj; ĉar ĉirkaŭ la domo ekstere li faris ŝtupaĵojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
6下層寬五肘,中層寬六肘,上層寬七肘。殿外旁屋 的樑木 擱在殿牆坎上,免得插入殿牆。
7Kiam la domo estis konstruata, ĝi estis konstruata el ŝtonoj prete ĉirkaŭhakitaj; martelo aŭ hakilo aŭ ia alia fera instrumento ne estis aŭdata en la domo dum ĝia konstruado.
7建殿是用山中鑿成的石頭。建殿的時候,鎚子、斧子,和別樣鐵器的響聲都沒有聽見。
8La pordo de la meza galerio estis ĉe la dekstra flanko de la domo; kaj per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.
8在殿右邊當中的旁屋有門,門內有旋螺的樓梯,可以上到第二層,從第二層可以上到第三層。
9Kaj li konstruis la domon kaj finis ĝin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
9所羅門 建殿,安置香柏木的棟樑,又用香柏木板遮蓋。
10Kaj li konstruis la galeriojn ĉirkaŭ la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
10靠着殿所造的旁屋,每層高五肘,香柏木的棟樑擱在殿牆 坎上 。
11Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
11耶和華的話臨到 所羅門 說:
12Koncerne la domon, kiun vi konstruas: se vi irados laŭ Miaj leĝoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados ĉiujn Miajn ordonojn, por agadi laŭ ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
12「論到你所建的這殿,你若遵行我的律例,謹守我的典章,遵從我的一切誡命,我必向你應驗我所應許你父親 大衛 的話。
13kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
13我必住在 以色列 人中間,並不丟棄我民 以色列 。」
14Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis ĝin.
14所羅門 建造殿宇。
15Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo ĝis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
15殿裏面用香柏木板貼牆,從地到棚頂都用木板遮蔽,又用松木板鋪地。
16Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko ĝis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
16內殿,就是至聖所,長二十肘,從地到 棚頂 用香柏木板遮蔽。
17Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antaŭa parto de la templo.
17內殿前的外殿,長四十肘。
18Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; ĉio estis cedra, oni vidis nenian ŝtonon.
18殿裏一點石頭都不顯露,一概用香柏木遮蔽;上面刻着野瓜和初開的花。
19La plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
19殿裏預備了內殿,好安放耶和華的約櫃。
20La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis.
20內殿長二十肘,寬二十肘,高二十肘,牆面都貼上精金;又用香柏木做壇,包上精金。
21Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro.
21所羅門 用精金貼了殿內的牆,又用金鍊子掛在內殿前 門扇 ,用金包裹。
22Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro.
22全殿都貼上金子,直到貼完;內殿前的壇,也都用金包裹。
23Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
23他用橄欖木做兩個基路伯,各高十肘,安在內殿。
24Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj.
24這一個基路伯有兩個翅膀,各長五肘,從這翅膀尖到那翅膀尖共有十肘;
25Kaj dek ulnojn havis ankaŭ la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj.
25那一個基路伯 的兩個翅膀 也是十肘,兩個基路伯的尺寸、形像都是一樣。
26La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaŭ de la dua kerubo.
26這基路伯高十肘,那基路伯也是如此。
27Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altuŝanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altuŝanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altuŝantaj unu la alian.
27他將兩個基路伯安在內殿裏;基路伯的翅膀是張開的,這基路伯的一個翅膀挨着這邊的牆,那基路伯的一個翅膀挨着那邊的牆,裏邊的兩個翅膀在殿中間彼此相接;
28Kaj li tegis la kerubojn per oro.
28又用金子包裹二基路伯。
29Kaj sur ĉiuj muroj de la domo ĉirkaŭe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
29內殿、外殿周圍的牆上都刻着基路伯、棕樹,和初開的花。
30Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
30內殿、外殿的地板都貼上金子。
31Ĉe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
31又用橄欖木製造內殿的門扇、門楣、門框;門口 有牆的 五分之一。
32Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
32在橄欖木做的兩門扇上刻着基路伯、棕樹,和初開的花,都貼上金子。
33Ankaŭ ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
33又用橄欖木製造外殿的門框,門口有 牆的 四分之一。
34kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaŭ duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaŭ duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
34用松木做門兩扇。這扇分兩扇,是摺疊的;那扇分兩扇,也是摺疊的。
35Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro ĝuste laŭ la skulptaĵo.
35上面刻着基路伯、棕樹,和初開的花,都用金子貼了。
36Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
36他又用鑿成的石頭三層、香柏木一層建築內院。
37En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
37所羅門 在位 第四年西弗月,立了耶和華殿的根基。
38Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en ĉiuj siaj detaloj kaj laŭ sia tuta plano; li konstruis ĝin dum sep jaroj.
38到十一年布勒月,就是八月,殿和一切屬殿的都按着樣式造成。他建殿的工夫共有七年。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.