1 Reĝoj 19
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo.
1亞哈 將 以利亞 一切所行的和他用刀殺眾先知的事都告訴 耶洗別 。
2Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de ĉiu el ili.
2耶洗別 就差遣人去見 以利亞 ,告訴他說:「明日約在這時候,我若不使你的性命像那些人的性命一樣,願神明重重地降罰與我。」
3Li ektimis, kaj leviĝis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-Ŝeban, kiu troviĝas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.
3以利亞 見這光景就起來逃命,到了 猶大 的 別是巴 ,將僕人留在那裏,
4Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidiĝis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris: Sufiĉas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.
4自己在曠野走了一日的路程,來到一棵羅騰樹下,就坐在那裏求死,說:「耶和華啊,罷了!求你取我的性命,因為我不勝於我的列祖。」
5Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li: Leviĝu, manĝu.
5他就躺在羅騰樹下,睡着了。有一個天使拍他,說:「起來吃吧!」
6Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis, por dormi.
6他觀看,見頭旁有一瓶水與炭火燒的餅,他就吃了喝了,仍然躺下。
7Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris: Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda vojo.
7耶和華的使者第二次來拍他,說:「起來吃吧!因為你當走的路甚遠。」
8Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio.
8他就起來吃了喝了,仗着這飲食的力,走了四十晝夜,到了上帝的山,就是 何烈山 。
9Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li: Kion vi faras ĉi tie, Elija?
9他在那裏進了一個洞,就住在洞中。耶和華的話臨到他說:「 以利亞 啊,你在這裏做甚麼?」
10Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
10他說:「我為耶和華-萬軍之上帝大發熱心;因為 以色列 人背棄了你的約,毀壞了你的壇,用刀殺了你的先知,只剩下我一個人,他們還要尋索我的命。」
11Kaj Li diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
11耶和華說:「你出來站在山上,在我面前。」那時耶和華從那裏經過,在他面前有烈風大作,崩山碎石,耶和華卻不在風中;風後地震,耶和華卻不在其中;
12Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
12地震後有火,耶和華也不在火中;火後有微小的聲音。
13Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo, kaj eliris kaj stariĝis ĉe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li voĉo, kaj diris: Kion vi faras ĉi tie, Elija?
13以利亞 聽見,就用外衣蒙上臉,出來站在洞口。有聲音向他說:「 以利亞 啊,你在這裏做甚麼?」
14Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
14他說:「我為耶和華-萬軍之上帝大發熱心;因為 以色列 人背棄了你的約,毀壞了你的壇,用刀殺了你的先知,只剩下我一個人,他們還要尋索我的命。」
15Kaj la Eternulo diris al li: Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu Ĥazaelon kiel reĝon super Sirio;
15耶和華對他說:「你回去,從曠野往 大馬士革 去。到了那裏,就要膏 哈薛 作 亞蘭 王,
16kaj Jehun, filon de Nimŝi, sanktoleu kiel reĝon super Izrael; kaj Eliŝan, filon de Ŝafat, el Abel-Meĥola, sanktoleu kiel profeton anstataŭ vi.
16又膏 寧示 的孫子 耶戶 作 以色列 王,並膏 亞伯‧米何拉 人 沙法 的兒子 以利沙 作先知接續你。
17Kaj estos, ke kiu saviĝos de la glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu saviĝos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Eliŝa.
17將來躲避 哈薛 之刀的,必被 耶戶 所殺;躲避 耶戶 之刀的,必被 以利沙 所殺。
18Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin.
18但我在 以色列 人中 為自己 留下七千人,是未曾向 巴力 屈膝的,未曾與 巴力 親嘴的。」
19Kaj li foriris de tie, kaj trovis Eliŝan, filon de Ŝafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaŭ li, kaj li mem estis ĉe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj ĵetis al li sian mantelon.
19於是, 以利亞 離開那裏走了,遇見 沙法 的兒子 以利沙 耕地;在他前頭有十二對 牛 ,自己趕着第十二對。 以利亞 到他那裏去,將自己的外衣搭在他身上。
20Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris: Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li: Iru kaj revenu, ĉar kion mi faris al vi?
20以利沙 就離開牛,跑到 以利亞 那裏,說:「求你容我先與父母親嘴,然後我便跟隨你。」 以利亞 對他說:「你回去吧,我向你做了甚麼呢?」
21Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj buĉis ilin, kaj sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili manĝis. Kaj li leviĝis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.
21以利沙 就離開他回去,宰了一對牛,用套牛的器具煮肉給民吃,隨後就起身跟隨 以利亞 ,服事他。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.