1 Reĝoj 20
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du reĝoj, kaj ĉevalojn kaj ĉarojn; kaj li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi.
1亞蘭 王 便‧哈達 聚集他的全軍,率領三十二個王,帶着車馬上來圍攻 撒馬利亞 ;
2Kaj li sendis senditojn al Aĥab, reĝo de Izrael, en la urbon,
2又差遣使者進城見 以色列 王 亞哈 ,對他說:「 便‧哈達 如此說:
3kaj dirigis al li: Tiele diras Ben-Hadad: Via arĝento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.
3你的金銀都要歸我,你妻子兒女中最美的也要歸我。」
4Kaj la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Konforme al via diro, mia sinjoro, ho reĝo, al vi apartenas mi, kaj ĉio, kion mi havas.
4以色列 王回答說:「我主我王啊,可以依着你的話,我與我所有的都歸你。」
5La senditoj venis denove, kaj diris: Tiele diras Ben-Hadad: Ĉar mi sendis al vi, por diri, ke vian arĝenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,
5使者又來說:「 便‧哈達 如此說:我已差遣人去見你,要你將你的金銀、妻子、兒女都給我。
6tial morgaŭ en ĉi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili traserĉu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.
6但明日約在這時候,我還要差遣臣僕到你那裏,搜查你的家和你僕人的家,將你眼中一切所喜愛的都拿了去。」
7Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de la lando, kaj diris: Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.
7以色列 王召了國中的長老來,對他們說:「請你們看看,這人是怎樣地謀害 我 ,他先差遣人到我這裏來,要我的妻子、兒女,和金銀,我並沒有推辭他。」
8Kaj ĉiuj plejaĝuloj kaj la tuta popolo diris al li: Ne obeu, kaj ne konsentu.
8長老和百姓對王說:「不要聽從他,也不要應允他。」
9Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad: Diru al mia sinjoro la reĝo: Ĉion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed ĉi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.
9故此, 以色列 王對 便‧哈達 的使者說:「你們告訴我主我王說:王頭一次差遣人向僕人所要的,僕人都依從;但這次所要的,我不能依從。」使者就去回覆 便‧哈達 。
10Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis: La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi.
10便‧哈達 又差遣人去見 亞哈 說:「 撒馬利亞 的塵土若夠跟從我的人每人捧一捧的,願神明重重地降罰與我!」
11Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Diru: Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin demetas.
11以色列 王說:「你告訴他說,才頂 盔 貫 甲 的,休要像摘 盔 卸 甲 的誇口。」
12Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj: Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo.
12便‧哈達 和諸王正在帳幕裏喝酒,聽見這話,就對他臣僕說:「擺隊吧!」他們就擺隊攻城。
13Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
13有一個先知來見 以色列 王 亞哈 ,說:「耶和華如此說:『這一大群人你看見了嗎?今日我必將他們交在你手裏,你就知道我是耶和華。』」
14Kaj Aĥab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi.
14亞哈 說:「藉着誰呢?」他回答說:「耶和華說,藉着跟從省長的少年人。」 亞哈 說:「要誰率領呢?」他說:「要你親自率領。」
15Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, ĉiujn Izraelidojn, sep mil.
15於是 亞哈 數點跟從省長的少年人,共有二百三十二名,後又數點 以色列 的眾兵,共有七千名。
16Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin.
16午間,他們就出城; 便‧哈達 和幫助他的三十二個王正在帳幕裏痛飲。
17Antaŭe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante: Viroj eliris el Samario.
17跟從省長的少年人先出城; 便‧哈達 差遣人去 探望 ,他們回報說:「有人從 撒馬利亞 出來了。」
18Tiam li diris: Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ kaptu ilin vivajn.
18他說:「他們若為講和出來,要活捉他們;若為打仗出來,也要活捉他們。」
19Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.
19跟從省長的少年人出城,軍兵跟隨他們;
20Kaj ili batis ĉiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur ĉevalo kun la rajdistoj.
20各人遇見敵人就殺。 亞蘭 人逃跑, 以色列 人追趕他們; 亞蘭 王 便‧哈達 騎着馬和馬兵一同逃跑。
21Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan buĉon.
21以色列 王出城攻打車馬,大大擊殺 亞蘭 人。
22Kaj aliris la profeto al la reĝo de Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio iros kontraŭ vin.
22那先知來見 以色列 王,對他說:「你當自強,留心怎樣防備;因為到明年這時候, 亞蘭 王必上來攻擊你。」
23Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li: Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin.
23亞蘭 王的臣僕對 亞蘭 王說:「 以色列 人的神是山神,所以他們勝過我們;但在平原與他們打仗,我們必定得勝。
24Faru jenon: forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili regionestrojn;
24王當這樣行:把諸王革去,派軍長代替他們,
25kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon kaj faris tiel.
25又照着王喪失軍兵之數,再招募一軍,馬補馬,車補車,我們在平原與他們打仗,必定得勝。」王便聽臣僕的話去行。
26Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj.
26次年, 便‧哈達 果然點齊 亞蘭 人上 亞弗 去,要與 以色列 人打仗。
27Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.
27以色列 人也點齊軍兵,預備食物,迎着 亞蘭 人出去,對着他們安營,好像兩小群山羊羔; 亞蘭 人卻滿了地面。
28Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
28有神人來見 以色列 王,說:「耶和華如此說:『 亞蘭 人既說我-耶和華是山神,不是平原的神,所以我必將這一大群人都交在你手中,你們就知道我是耶和華。』」
29Kaj staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.
29以色列 人與 亞蘭 人相對安營七日,到第七日兩軍交戰;那一日 以色列 人殺了 亞蘭 人步兵十萬,
30La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan ĉambron de unu domo.
30其餘的逃入 亞弗 城;城牆塌倒,壓死剩下的二萬七千人。 便‧哈達 也逃入城,藏在嚴密的屋子裏。
31Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
31他的臣僕對他說:「我們聽說 以色列 王都是仁慈的王,現在我們不如腰束麻布,頭套繩索,出去投降 以色列 王,或者他存留王的性命。」
32Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato.
32於是他們腰束麻布,頭套繩索,去見 以色列 王,說:「王的僕人 便‧哈達 說,求王存留我的性命。」 亞哈 說:「他還活着嗎?他是我的兄弟。」
33La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro.
33這些人留心探出他的口氣來,便急忙就着他的話說:「 便‧哈達 是王的兄弟!」王說:「你們去請他來。」 便‧哈達 出來見王,王就請他上車。
34Kaj tiu diris al li: La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en Samario. (Kaj Aĥab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
34便‧哈達 對王說:「我父從你父那裏所奪的城邑,我必歸還。你可以在 大馬士革 立街市,像我父在 撒馬利亞 所立的一樣。」 亞哈 說:「我照此立約,放你回去」,就與他立約,放他去了。
35Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
35有先知的一個門徒奉耶和華的命對他的同伴說:「你打我吧!」那人不肯打他。
36Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
36他就對那人說:「你既不聽從耶和華的話,你一離開我,必有獅子咬死你。」那人一離開他,果然遇見獅子,把他咬死了。
37Li trovis alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
37先知的門徒又遇見一個人,對他說:「你打我吧!」那人就打他,將他打傷。
38Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
38他就去了,用頭巾蒙眼,改換面目,在路旁等候王。
39Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento.
39王從那裏經過,他向王呼叫說:「僕人在陣上的時候,有人帶了一個人來,對我說:『你看守這人,若把他失了,你的性命必代替他的性命;不然,你必交出一他連得銀子來。』
40Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la reĝo de Izrael diris al li: Tio estas via verdikto, vi mem decidis.
40僕人正在忙亂之間,那人就不見了。」 以色列 王對他說:「你自己定妥了,必照樣判斷你。」
41Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la reĝo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.
41他急忙除掉蒙眼的頭巾, 以色列 王就認出他是一個先知。
42Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon.
42他對王說:「耶和華如此說:『因你將我定要滅絕的人放去,你的命就必代替他的命,你的民也必代替他的民。』」
43Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.
43於是 以色列 王悶悶不樂地回到 撒馬利亞 ,進了他的宮。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.