Ĥagaj 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la sepa monato, en la dudek-unua tago de la monato, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:
1七 月 二十一 日 ,耶和華的話臨到先知 哈該 說:
2Diru al Zerubabel, filo de Ŝealtiel, regionestro de Judujo, kaj al la ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak, kaj al la cetera popolo jene:
2「你要曉諭 猶大 省長 撒拉鐵 的兒子 所羅巴伯 和 約撒答 的兒子大祭司 約書亞 ,並剩下的百姓,說:
3Kiu restis inter vi, kiu vidis ĉi tiun domon en ĝia antaŭa belegeco? kaj kion vi vidas en ĝi nun? ĉu ĝi ne aperas antaŭ viaj okuloj kiel nenio?
3你們中間存留的,有誰見過這殿從前的榮耀呢?現在你們看着如何?豈不在眼中看如無有嗎?」
4Sed estu kuraĝa, ho Zerubabel, diras la Eternulo; estu kuraĝa, ho ĉefpastro Josuo, filo de Jehocadak; estu kuraĝa, ho tuta popolo de la lando, diras la Eternulo; kaj laboru, ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo Cebaot.
4耶和華說:「 所羅巴伯 啊,雖然如此,你當剛強! 約撒答 的兒子大祭司 約書亞 啊,你也當剛強!這地的百姓,你們都當剛強做工,因為我與你們同在。這是萬軍之耶和華說的。
5Konforme al la interligo, kiun Mi faris kun vi, kiam vi eliris el Egiptujo, Mia spirito estas inter vi; ne timu.
5這是 照着 你們出 埃及 我與你們立約的話。那時,我的靈住在你們中間,你們不要懼怕。」
6Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Pasos malmulte da temo, kaj Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron, la maron kaj la sekteron;
6萬軍之耶和華如此說:「過不多時,我必再一次震動天地、滄海,與旱地。
7Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro, diras la Eternulo Cebaot.
7我必震動萬國;萬國的珍寶必都運來,我就使這殿滿了榮耀。這是萬軍之耶和華說的。」
8Al Mi apartenas la arĝento kaj al Mi apartenas la oro, diras la Eternulo Cebaot.
8萬軍之耶和華說:「銀子是我的,金子也是我的。
9La gloro de ĉi tiu lasta domo estos pli granda, ol de la antaŭa, diras la Eternulo Cebaot; kaj sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot.
9這殿後來的榮耀必大過先前的榮耀;在這地方我必賜平安。這是萬軍之耶和華說的。」
10En la dudek-kvara tago de la naŭa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:
10大流士 王第二年九 月 二十四 日 ,耶和華的話臨到先知 哈該 說:
11Tiele diras la Eternulo Cebaot: Petu de la pastroj instruon, kaj diru:
11萬軍之耶和華如此說:「你要向祭司問律法,
12Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon — ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne.
12說:若有人用衣襟兜聖肉,這衣襟挨着餅,或湯,或酒,或油,或別的食物,便算為聖嗎?」祭司說:「不算為聖。」
13Ĥagaj plue diris: Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto — ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris: Ĝi malpuriĝos.
13哈該 又說:「若有人因摸死屍染了污穢,然後挨着這些物的哪一樣,這物算污穢嗎?」祭司說:「必算污穢。」
14Tiam Ĥagaj diris: Tia estas ĉi tiu popolo, kaj tia estas ĉi tiu gento antaŭ Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas ĉiuj faroj de iliaj manoj; kaj ĉio, kion ili tie alportas, estas malpura.
14於是 哈該 說:「耶和華說:這民這國,在我面前也是如此;他們手下的各樣工作都是如此;他們在壇上所獻的也是如此。」
15Nun pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, antaŭ ol estis metita ŝtono sur ŝtonon en la templo de la Eternulo:
15現在你們要追想,此日以前,耶和華的殿沒有一塊石頭壘在石頭上的光景。
16kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, ĝi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn, troviĝis nur dudek;
16在那一切日子,有人來到 穀 堆,想得二十 斗 ,只得了十 斗 。有人來到酒池,想得五十 桶 ,只得了二十 桶 。
17Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo ĉiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo.
17在你們手下的各樣工作上,我以旱風、霉爛、冰雹攻擊你們,你們仍不 歸向 我。這是耶和華說的。
18Pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, de la dudek-kvara tago de la naŭa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone:
18你們要追想此日以前,就是從這九月二十四日起,追想到立耶和華殿根基的日子。
19ĉu troviĝas semoj en la grenejo? ĝis nun la vinberbranĉo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post ĉi tiu tago Mi vin benos.
19倉裏有穀種嗎?葡萄樹、無花果樹、石榴樹、橄欖樹都沒有結果子。從今日起,我必賜福 與你們 。
20Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Ĥagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:
20這月二十四日,耶和華的話二次臨到 哈該 說:
21Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene: Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron;
21「你要告訴 猶大 省長 所羅巴伯 說:我必震動天地。
22Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos ĉarojn kun iliaj veturantoj; falos la ĉevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia.
22我必傾覆列國的寶座,除滅列邦的勢力,並傾覆戰車和坐在其上的。馬必跌倒,騎馬的敗落,各人被弟兄的刀所殺。
23En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de Ŝealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; ĉar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.
23萬軍之耶和華說:我僕人 撒拉鐵 的兒子 所羅巴伯 啊,到那日,我必以你為印,因我揀選了你。這是萬軍之耶和華說的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.