Jeĥezkel 32
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
1十二年十二月初一日,耶和華的話臨到我說:
2Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj diru al li: Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
2「人子啊,你要為 埃及 王法老作哀歌,說: 從前你在列國中,如同少壯獅子; 現在你卻像海中的大魚。 你衝出江河, 用爪攪動諸水, 使江河渾濁。
3Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
3主耶和華如此說: 我必用多國的人民, 將我的網撒在你身上, 把你拉上來。
4Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.
4我必將你丟在地上, 拋在田野, 使空中的飛鳥都落在你身上, 使遍地的野獸吃你得飽。
5Mi disĵetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavraĵo.
5我必將你的肉丟在山間, 用你高大的 屍首 填滿山谷。
6La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.
6我又必用你的血澆灌你所游泳之地, 漫過山頂; 河道都必充滿。
7Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
7我將你撲滅的時候, 要把天遮蔽, 使眾星昏暗, 以密雲遮掩太陽, 月亮也不放光。
8Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
8我必使天上的亮光都在你以上變為昏暗, 使你的地上黑暗。 這是主耶和華說的。
9Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.
9「我使你敗亡 的風聲 傳到你所不認識的各國。那時,我必使多民的心因你愁煩。
10Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj, kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.
10我在許多國民和君王面前 向你 掄我的刀,國民就必因你驚奇,君王也必因你極其恐慌。在你仆倒的日子,他們各人為自己的性命時刻戰兢。」
11Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La glavo de la reĝo de Babel venos sur vin.
11主耶和華如此說:「 巴比倫 王的刀必臨到你。
12Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia tuta homomulto estos ekstermita.
12我必藉勇士的刀使你的眾民仆倒;這勇士都是列國中強暴的。 他們必使 埃及 的驕傲歸於無有; 埃及 的眾民必被滅絕。
13Mi pereigos ĉiujn ĝiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.
13我必從 埃及 多水旁除滅所有的走獸; 人腳獸蹄必不再攪渾這水。
14Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
14那時,我必使 埃及河 澄清, 江河像油緩流。 這是主耶和華說的。
15Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn, kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
15我使 埃及 地變為荒廢淒涼; 這地缺少從前所充滿的, 又擊殺其中一切的居民。 那時,他們就知道我是耶和華。
16Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16「人必用這哀歌去哀哭,列國的女子為 埃及 和她的群眾也必以此悲哀。這是主耶和華說的。」
17En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17十二年 十二 月十五日,耶和華的話臨到我說:
18Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
18「人子啊,你要為 埃及 群眾哀號,又要將 埃及 和有名之國的女子,並下坑的人,一同扔到陰府去。
19Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj.
19你 埃及 的美麗勝過誰呢? 你下去與未受割禮的人一同躺臥吧!
20Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian tutan grandnombran popolon.
20他們必在被殺的人中仆到。她被交給刀劍,要把她和她的群眾拉去。
21Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.
21強盛的勇士要在陰間對 埃及 王和幫助他的說話;他們是未受割禮被殺的人,已經下去,躺臥不動。
22Tie estas Asirio kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.
22「 亞述 和她的眾民都在那裏,她 民 的墳墓在她四圍;他們都是被殺倒在刀下的。
23Ĝiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
23他們的墳墓在坑中極深之處。她的眾民在她墳墓的四圍,都是被殺倒在刀下的;他們曾在活人之地使人驚恐。
24Tie estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
24「 以攔 也在那裏,她的群眾在她墳墓的四圍,都是被殺倒在刀下、未受割禮而下陰府的;他們曾在活人之地使人驚恐,並且與下坑的人一同擔當羞辱。
25Meze de mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.
25人給她和她的群眾在被殺的人中設立床榻。她 民 的墳墓在她四圍,他們都是未受割禮被刀殺的;他們曾在活人之地使人驚恐,並且與下坑的人一同擔當羞辱。 以攔 已經放在被殺的人中。
26Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
26「 米設 、 土巴 ,和她們的群眾都在那裏。她 民 的墳墓在她四圍,他們都是未受割禮被刀殺的;他們曾在活人之地使人驚恐。
27Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
27他們不得與那未受割禮仆倒的勇士一同躺臥;這些勇士帶着兵器下陰間,頭枕刀劍,骨頭上有本身的罪孽; 他們 曾在活人之地使勇士驚恐。
28Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.
28「法老啊,你必在未受割禮的人中敗壞,與那些被殺的人一同躺臥。
29Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
29「 以東 也在那裏。她君王和一切首領雖然仗着勢力,還是放在被殺的人中;他們必與未受割禮的和下坑的人一同躺臥。
30Tie estas ĉiuj princoj de la nordo, kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
30「在那裏有北方的眾王子和一切 西頓 人,都與被殺的人下去。他們雖然仗着勢力使人驚恐,還是蒙羞。他們未受割禮,和被刀殺的一同躺臥,與下坑的人一同擔當羞辱。
31Ilin Faraono vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.
31「法老看見他們,便為他被殺的軍隊受安慰。這是主耶和華說的。
32Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.
32我任憑法老在活人之地使人驚恐,法老和他的群眾必放在未受割禮和被殺的人中。這是主耶和華說的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.