Jeĥezkel 9
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj Li vokis al miaj oreloj per laŭta voĉo, dirante: Alproksimiĝu la punantoj de la urbo, kaj ĉiu havu en sia mano sian pereigilon.
1他向我耳中大聲喊叫說:「要使那監管這城的人手中各拿滅命的兵器前來。」
2Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj ĉiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon ĉe siaj lumboj. Ili venis, kaj stariĝis apud la kupra altaro.
2忽然有六個人從朝北的上門而來,各人手拿殺人的兵器;內中有一人身穿細麻衣,腰間帶着墨盒子。他們進來,站在銅祭壇旁。
3Kaj la majesto de Dio de Izrael leviĝis de la kerubo, sur kiu ĝi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj.
3以色列 上帝的榮耀本在基路伯上,現今從那裏升到殿的門檻。上帝將那身穿細麻衣、腰間帶着墨盒子的人召來。
4Kaj la Eternulo diris al li: Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj ĝemas kaj malĝojas pri ĉiuj abomenindaĵoj, kiuj estas farataj en la urbo.
4耶和華對他說:「你去走遍 耶路撒冷 全城,那些因城中所行可憎之事歎息哀哭的人,畫記號在額上。」
5Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi: Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
5我耳中聽見他對其餘的人說:「要跟隨他走遍全城,以行擊殺。你們的眼不要顧惜,也不要可憐他們。
6Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo.
6要將年老的、年少的,並處女、嬰孩,和婦女,從聖所起全都殺盡,只是凡有記號的人不要挨近他。」於是他們從殿前的長老殺起。
7Kaj Li diris al ili: Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.
7他對他們說:「要污穢這殿,使院中充滿被殺的人。你們出去吧!」他們就出去,在城中擊殺。
8Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon?
8他們擊殺的時候,我被留下,我就俯伏在地,說:「哎!主耶和華啊,你將忿怒傾在 耶路撒冷 ,豈要將 以色列 所剩下的人都滅絕嗎?」
9Kaj Li diris al mi: La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; ĉar ili diras: La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
9他對我說:「 以色列 家和 猶大 家的罪孽極其重大。遍地有流血的事,滿城有冤屈,因為他們說:『耶和華已經離棄這地,他看不見我們。』
10Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
10故此,我眼必不顧惜,也不可憐他們,要照他們所行的報應在他們頭上。」
11Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj, alportis respondon, dirante: Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.
11那穿細麻衣、腰間帶着墨盒子的人將這事回覆說:「我已經照你所吩咐的行了。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.