Jeĥezkel
Chapter 39
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Jeĥezkel 39

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Gog, ĉefa princo de Meŝeĥ kaj Tubal.
1「人子啊,你要向 歌革 發預言攻擊他,說主耶和華如此說: 羅施 、 米設 、 土巴 的王 歌革 啊,我與你為敵。
2Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.
2我必調轉你,領你前往,使你從北方的極處上來,帶你到 以色列 的山上。
3Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano.
3我必從你左手打落你的弓,從你右手打掉你的箭。
4Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj ĉiuj viaj taĉmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al ĉiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.
4你和你的軍隊,並同着你的列國人,都必倒在 以色列 的山上。我必將你給各類的鷙鳥和田野的走獸作食物。
5Sur la kampo vi falos; ĉar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
5你必倒在田野,因為我曾說過。這是主耶和華說的。
6Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdanĝerajn loĝantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
6我要降火在 瑪各 和海島安然居住的人身上,他們就知道我是耶和華。
7Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael.
7「我要在我民 以色列 中顯出我的聖名,也不容我的聖名再被褻瀆,列國人就知道我是耶和華- 以色列 中的聖者。
8Jen tio venos kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.
8主耶和華說:這日事情臨近,也必成就,乃是我所說的日子。
9Kaj eliros la loĝantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la ŝildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la daŭro de sep jaroj.
9「住 以色列 城邑的人必出去撿器械,就是大小盾牌、弓箭、梃杖、槍矛,都當柴燒火,直燒七年,
10Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptaĵon de tiuj, kiuj prenis kaptaĵon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.
10甚至他們不必從田野撿柴,也不必從樹林伐木;因為他們要用器械燒火,並且搶奪那搶奪他們的人,擄掠那擄掠他們的人。這是主耶和華說的。」
11En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj ĝi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos ĝin Valo de la Homomulto de Gog.
11「當那日,我必將 以色列 地 的谷,就是海東人所經過的谷,賜給 歌革 為墳地,使經過的人到此停步。在那裏人必葬埋 歌革 和他的群眾,就稱那地為 哈們‧歌革谷 。
12Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la daŭro de sep monatoj.
12以色列 家的人必用七個月葬埋他們,為要潔淨全地。
13Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo.
13全地的居民都必葬埋他們。當我得榮耀的日子,這事必叫他們得名聲。這是主耶和華說的。
14Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la supraĵo de la tero, por purigi ĉi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la serĉadon.
14他們必分派人時常巡查遍地,與過路的人一同葬埋那剩在地面上的屍首,好潔淨全地。過了七個月,他們還要巡查。
15Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos ĉe ĝi signon, ĝis la enterigantoj enterigos ĝin en la Valo de la Homomulto de Gog.
15巡查遍地的人要經過全地,見有人的骸骨,就在旁邊立一標記,等葬埋的人來將骸骨葬在 哈們‧歌革谷 。
16Kaj eĉ la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.
16他們必這樣潔淨那地,並有一城名叫 哈摩那 。
17Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Diru al la ĉiaspecaj birdoj kaj al ĉiuj bestoj de la kampo: Kolektiĝu kaj venu, kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado, kiun Mi faras por vi, al la granda buĉado sur la montoj de Izrael; kaj vi manĝos karnon kaj trinkos sangon.
17「人子啊,主耶和華如此說:你要對各類的飛鳥和田野的走獸說:你們聚集來吧,要從四方聚到我為你們獻祭之地,就是在 以色列 山上獻大祭之地,好叫你們吃肉、喝血。
18Karnon de fortuloj vi manĝos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virŝafoj, ŝafidoj, kaproj, kaj bovoj, ĉiuj bone grasigitaj.
18你們必吃勇士的肉,喝地上首領的血,就如吃公綿羊、羊羔、公山羊、公牛,都是 巴珊 的肥畜。
19Kaj vi manĝos grasaĵon ĝissate, kaj vi trinkos sangon ĝisebrie de Mia buĉofero, kiun Mi buĉis por vi.
19你們吃我為你們所獻的祭,必吃飽了脂油,喝醉了血。
20Kaj ĉe Mia tablo vi satiĝos de ĉevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj ĉiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
20你們必在我席上飽吃馬匹和 坐 車 的人 ,並勇士和一切的戰士。這是主耶和華說的。」
21Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj ĉiuj nacioj vidos Mian juĝon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin.
21「我必顯我的榮耀在列國中;萬民就必看見我所行的審判與我在他們身上所加的手。
22Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue.
22這樣,從那日以後, 以色列 家必知道我是耶和華-他們的上帝。
23Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kaŝis Mian vizaĝon antaŭ ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili ĉiuj falis de glavo.
23列國人也必知道 以色列 家被擄掠是因他們的罪孽。他們得罪我,我就掩面不顧,將他們交在敵人手中,他們便都倒在刀下。
24Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kaŝis antaŭ ili Mian vizaĝon.
24我是照他們的污穢和罪過待他們,並且我掩面不顧他們。」
25Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.
25主耶和華如此說:「我要使 雅各 被擄的人歸回,要憐憫 以色列 全家,又為我的聖名發熱心。
26Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj ĉiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraŭ Mi, kiam ili sidos sendanĝere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;
26他們在本地安然居住,無人驚嚇,是我將他們從萬民中領回,從仇敵之地召來。我在許多國的民眼前,在他們身上顯為聖的時候,他們要擔當自己的羞辱和干犯我的一切罪。
27kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaŭ la okuloj de la multaj popoloj.
no verse 27 in this text
28Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.
28因我使他們被擄到外邦人中,後又聚集他們歸回本地,他們就知道我是耶和華-他們的上帝;我必不再留他們一人在外邦。
29Kaj Mi ne plu kaŝos Mian vizaĝon antaŭ ili, kiam Mi elverŝos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.
29我也不再掩面不顧他們,因我已將我的靈澆灌 以色列 家。這是主耶和華說的。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.