Jakobo 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?
1你們中間的爭戰鬥毆是從哪裏來的呢?不是從你們百體中戰鬥之私慾來的嗎?
2Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas.
2你們貪戀,還是得不着;你們殺害嫉妒,又鬥毆爭戰,也不能得。你們得不着,是因為你們不求。
3Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.
3你們求也得不着,是因為你們妄求,要浪費在你們的宴樂中。
4Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio.
4你們這些淫亂的人哪,豈不知與世俗為友就是與上帝為敵嗎?所以凡想要與世俗為友的,就是與上帝為敵了。
5Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme?
5你們想經上所說是徒然的嗎?上帝所賜、住在我們裏面的靈,是戀愛至於嫉妒嗎?
6Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.
6但他賜更多的恩典,所以經上說: 上帝阻擋驕傲的人, 賜恩給謙卑的人。
7Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
7故此,你們要順服上帝。務要抵擋魔鬼,魔鬼就必離開你們逃跑了。
8Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
8你們親近上帝,上帝就必親近你們。有罪的人哪,要潔淨你們的手!心懷二意的人哪,要清潔你們的心!
9Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon.
9你們要愁苦、悲哀、哭泣,將喜笑變作悲哀,歡樂變作愁悶。
10Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.
10務要在主面前自卑,主就必叫你們升高。
11Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aŭ juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto.
11弟兄們,你們不可彼此批評。人若批評弟兄,論斷弟兄,就是批評律法,論斷律法。你若論斷律法,就不是遵行律法,乃是判斷人的。
12Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi aŭ pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?
12設立律法和判斷人的,只有一位,就是那能救人也能滅人的。你是誰,竟敢論斷別人呢?
13Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaŭ aŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;
13嗐!你們有話說:「今天明天我們要往某城裏去,在那裏住一年,做買賣得利。」
14kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas.
14其實明天如何,你們還不知道。你們的生命是甚麼呢?你們原來是一片雲霧,出現少時就不見了。
15Anstataŭ diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion aŭ tion.
15你們只當說:「主若願意,我們就可以活着,也可以做這事,或做那事。」
16Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona.
16現今你們竟以張狂誇口;凡這樣誇口都是惡的。
17Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.
17人若知道行善,卻不去行,這就是他的罪了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.