Hebroj 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La fratamo daŭradu.
1你們務要常存弟兄相愛的心。
2Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.
2不可忘記用愛心接待客旅;因為曾有接待客旅的,不知不覺就接待了天使。
3Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo.
3你們要記念被捆綁的人,好像與他們同受捆綁;也要記念遭苦害的人,想到自己也在肉身之內。
4Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.
4婚姻,人人都當尊重,床也不可污穢;因為苟合行淫的人,上帝必要審判。
5Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
5你們存心不可貪愛錢財,要以自己所有的為足;因為主曾說:「我總不撇下你,也不丟棄你。」
6Tial ni kuraĝas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?
6所以我們可以放膽說: 主是幫助我的,我必不懼怕; 人能把我怎麼樣呢?
7Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.
7從前引導你們、傳上帝之道給你們的人,你們要想念他們,效法他們的信心,留心看他們為人的結局。
8Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.
8耶穌基督昨日、今日、一直到永遠,是一樣的。
9Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili.
9你們不要被那諸般怪異的教訓勾引了去;因為人心靠恩得堅固才是好的,並不是靠飲食。那在飲食上專心的從來沒有得着益處。
10Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi.
10我們有一祭壇,上面的祭物是那些在帳幕中供職的人不可同吃的。
11Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro.
11原來牲畜的血被大祭司帶入聖所作贖罪祭;牲畜的身子被燒在營外。
12Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.
12所以,耶穌要用自己的血叫百姓成聖,也就在城門外受苦。
13Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon.
13這樣,我們也當出到營外,就了他去,忍受他所受的凌辱。
14Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.
14我們在這裏本沒有常存的城,乃是尋求那將來的城。
15Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
15我們應當靠着耶穌,常常以頌讚為祭獻給上帝,這就是那承認主名之人嘴唇的果子。
16Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.
16只是不可忘記行善和捐輸的事,因為這樣的祭是上帝所喜悅的。
17Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.
17你們要依從那些引導你們的,且要順服;因他們為你們的靈魂時刻警醒,好像那將來交帳的人。你們要使他們交的時候有快樂,不致憂愁;若憂愁就與你們無益了。
18Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi.
18請你們為我們禱告,因我們自覺良心無虧,願意凡事按正道而行。
19Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.
19我更求你們為我禱告,使我快些回到你們那裏去。
20Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,
20但願賜平安的上帝,就是那憑永約之血、使群羊的大牧人-我主耶穌從死裏復活的上帝,
21perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
21在各樣善事上成全你們,叫你們遵行他的旨意;又藉着耶穌基督在你們心裏行他所喜悅的事。願榮耀歸給他,直到永永遠遠。阿們!
22Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj.
22弟兄們,我略略寫信給你們,望你們聽我勸勉的話。
23Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.
23你們該知道,我們的兄弟 提摩太 已經釋放了;他若快來,我必同他去見你們。
24Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.
24請你們問引導你們的諸位和眾聖徒安。從 意大利 來的人也問你們安。
25Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.
25願恩惠 常 與你們眾人同在。阿們!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.