Hebroj
Chapter 2
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu.
1所以,我們當越發鄭重所聽見的道理,恐怕我們隨流失去。
2Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,
2那藉着天使所傳的話既是確定的;凡干犯悖逆的都受了該受的報應。
3kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj;
3我們若忽略這麼大的救恩,怎能逃罪呢?這救恩起先是主親自講的,後來是聽見的人給我們證實了。
4dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo.
4上帝又按自己的旨意,用神蹟、奇事和百般的異能,並聖靈的恩賜,同他們作見證。
5Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas.
5我們所說將來的世界,上帝原沒有交給天使管轄。
6Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
6但有人在 經上 某處證明說: 人算甚麼,你竟顧念他? 世人算甚麼,你竟眷顧他?
7Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
7你叫他比天使微小一點, 賜他榮耀尊貴為冠冕, 並將你手所造的都派他管理,
8Ĉion Vi metis sub liajn piedojn. Ĉar, metante ĉion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraŭ ne vidas ĉion submetita sub lin.
8叫萬物都服在他的腳下。 既叫萬物都服他,就沒有剩下一樣不服他的。只是如今我們還不見萬物都服他。
9Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu.
9惟獨見那成為比天使小一點的耶穌;因為受死的苦,就得了尊貴榮耀為冠冕,叫他因着上帝的恩,為人人嘗了死味。
10Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.
10原來那為萬物所屬、為萬物所本的,要領許多的兒子進榮耀裏去,使救他們的元帥,因受苦難得以完全,本是合宜的。
11Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj,
11因那使人成聖的和那些得以成聖的,都是出於一。所以,他稱他們為弟兄也不以為恥,
12dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
12說: 我要將你的名傳與我的弟兄, 在會中我要頌揚你;
13Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.
13又說: 我要倚賴他; 又說: 看哪,我與上帝所給我的兒女。
14Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,
14兒女既同有血肉之體,他也照樣親自成了血肉之體,特要藉着死敗壞那掌死權的,就是魔鬼,
15kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.
15並要釋放那些一生因怕死而為奴僕的人。
16Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas.
16他並不救拔天使,乃是救拔 亞伯拉罕 的後裔。
17Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.
17所以,他凡事該與他的弟兄相同,為要在上帝的事上成為慈悲忠信的大祭司,為百姓的罪獻上挽回祭。
18Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.
18他自己既然被試探而受苦,就能搭救被試探的人。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.