Hebroj
Chapter 5
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
1凡從人間挑選的大祭司,是奉派替人辦理屬上帝的事,為要獻上禮物和贖罪祭。
2povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco;
2他能體諒那愚蒙的和失迷的人,因為他自己也是被軟弱所困。
3kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj.
3故此,他理當為百姓和自己獻祭贖罪。
4Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
4這 大祭司的 尊榮,沒有人自取。惟要蒙上帝所召,像 亞倫 一樣。
5Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis;
5如此,基督也不是自取榮耀作大祭司,乃是在乎向他說「你是我的兒子,我今日生你」的那一位;
6kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
6就如 經上 又有一處說:「你是照着 麥基洗德 的等次永遠為祭司。」
7En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo,
7基督在肉體的時候,既大聲哀哭,流淚禱告,懇求那能救他免死的主,就因他的虔誠蒙了應允。
8tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;
8他雖然為兒子,還是因所受的苦難學了順從。
9kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj;
9他既得以完全,就為凡順從他的人成了永遠得救的根源,
10nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.
10並蒙上帝照着 麥基洗德 的等次稱他為大祭司。
11Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado.
11論到 麥基洗德 ,我們有好些話,並且難以解明,因為你們聽不進去。
12Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo.
12看你們學習的工夫,本該作師傅,誰知還得有人將上帝聖言小學的開端另教導你們,並且成了那必須吃奶、不能吃乾糧的人。
13Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto.
13凡只能吃奶的都不熟練仁義的道理,因為他是嬰孩;
14Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.
14惟獨長大成人的才能吃乾糧;他們的心竅習練得通達,就能分辨好歹了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.