Hebroj 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan,
1我們既有這許多的見證人,如同雲彩圍着我們,就當放下各樣的重擔,脫去容易纏累我們的罪,存心忍耐,奔那擺在我們前頭的路程,
2direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio.
2仰望為我們信心創始成終的耶穌。他因那擺在前面的喜樂,就輕看羞辱,忍受了十字架 的苦難 ,便坐在上帝寶座的右邊。
3Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj.
3那忍受罪人這樣頂撞的,你們要思想,免得疲倦灰心。
4Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko;
4你們與罪惡相爭,還沒有抵擋到流血的地步。
5kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li;
5你們又忘了那勸你們如同勸兒子的話,說: 我兒,你不可輕看主的管教, 被他責備的時候也不可灰心;
6Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.
6因為主所愛的,他必管教, 又鞭打凡所收納的兒子。
7Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas?
7你們所忍受的,是上帝管教你們,待你們如同待兒子。焉有兒子不被父親管教的呢?
8Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.
8管教原是眾子所共受的。你們若不受管教,就是私子,不是兒子了。
9Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
9再者,我們曾有生身的父管教我們,我們尚且敬重他,何況萬靈的父,我們豈不更當順服他得生嗎?
10Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.
10生身的父都是暫隨己意管教我們;惟有萬靈的父管教我們,是要我們得益處,使我們在他的聖潔上有分。
11Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj.
11凡管教的事,當時不覺得快樂,反覺得愁苦;後來卻為那經練過的人結出平安的果子,就是義。
12Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;
12所以,你們要把下垂的手、發酸的腿挺起來;
13kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturniĝu, sed prefere resaniĝu.
13也要為自己的腳,把道路修直了,使瘸子不致歪腳,反得痊癒。
14Serĉu pacon kun ĉiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;
14你們要追求與眾人和睦,並要追求聖潔;非聖潔沒有人能見主。
15rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolĉeco, altkreskante, vin ĝenu, kaj por ke per tio multaj ne malpuriĝu;
15又要謹慎,恐怕有人失了上帝的恩;恐怕有毒根生出來擾亂你們,因此叫眾人沾染污穢;
16por ke ne estu iu malĉastulo aŭ malpiulo, kiel Esav, kiu por unu manĝo vendis sian unuenaskitecon.
16恐怕有淫亂的,有貪戀世俗如 以掃 的,他因一點食物把自己長子的名分賣了。
17Ĉar vi scias, ke eĉ kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; ĉar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li ĝin serĉis.
17後來想要承受父所祝的福,竟被棄絕,雖然號哭切求,卻得不着門路使他 父親 的心意回轉。這是你們知道的。
18Ĉar vi ne alvenis al monto tuŝebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
18你們原不是來到那能摸的山;此山有火焰、密雲、黑暗、暴風、
19kaj sono de trumpeto kaj voĉo de paroloj, kies aŭdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,
19角聲與說話的聲音。那些聽見這聲音的,都求不要再向他們說話;
20ĉar ili ne povis elporti la ordonon: Se eĉ bruto tuŝos la monton, ĝi estu ŝtonmortigita;
20因為他們當不起所命他們的話,說:「靠近這山的,即便是走獸,也要用石頭打死。」
21kaj tiel terura estis la aperaĵo, ke Moseo diris: Mi timegas kaj tremas;
21所見的極其可怕,甚至 摩西 說:「我甚是恐懼戰兢。」
22sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj,
22你們乃是來到 錫安山 ,永生上帝的城邑,就是天上的 耶路撒冷 。那裏有千萬的天使,
23al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,
23有名錄在天上諸長子之會所共聚的總會,有審判眾人的上帝和被成全之義人的靈魂,
24kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.
24並新約的中保耶穌,以及所灑的血;這血所說的比 亞伯 的血所說的更美。
25Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo,
25你們總要謹慎,不可棄絕那向你們說話的。因為,那些棄絕在地上警戒他們的尚且不能逃罪,何況我們違背那從天上警戒我們的呢?
26kies voĉo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante: Ankoraŭ unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaŭ la ĉielon.
26當時他的聲音震動了地,但如今他應許說:「再一次我不單要震動地,還要震動天。」
27Kaj tiu diro: Ankoraŭ unufoje — montras la translokigon de la skuitaĵoj, kiel de faritaĵoj, por ke la neskueblaj restu.
27這再一次的話,是指明被震動的,就是受造之物都要挪去,使那不被震動的常存。
28Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;
28所以我們既得了不能震動的國,就當感恩,照上帝所喜悅的,用虔誠、敬畏的心事奉上帝。
29ĉar nia Dio estas fajro konsumanta.
29因為我們的上帝乃是烈火。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.