Hebroj
Chapter 11
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.
1信就是所望之事的實底,是未見之事的確據。
2Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston.
2古人在這信上得了美好的證據。
3Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj.
3我們因着信,就知道諸世界是藉上帝話造成的;這樣,所看見的,並不是從顯然之物造出來的。
4Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas.
4亞伯 因着信,獻祭與上帝,比 該隱 所獻的更美,因此便得了稱義的見證,就是上帝指他禮物作的見證。他雖然死了,卻因這信,仍舊說話。
5Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio;
5以諾 因着信,被接去,不至於見死,人也找不着他,因為上帝已經把他接去了;只是他被接去以先,已經得了上帝喜悅他的明證。
6kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.
6人非有信,就不能得上帝的喜悅;因為到上帝面前來的人必須信有上帝,且信他賞賜那尋求他的人。
7Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido.
7挪亞 因着信,既蒙 上帝 指示他未見的事,動了敬畏的心,預備了一隻方舟,使他全家得救。因此就定了那世代的罪,自己也承受了那從信而來的義。
8Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.
8亞伯拉罕 因着信,蒙召的時候就遵命出去,往將來要得為業的地方去;出去的時候,還不知往哪裏去。
9Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;
9他因着信,就在所應許之地作客,好像在異地居住帳棚,與那同蒙一個應許的 以撒 、 雅各 一樣。
10ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio.
10因為他等候那座有根基的城,就是上帝所經營所建造的。
11Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela;
11因着信,連 撒拉 自己,雖然過了生育的歲數,還能懷孕,因她以為那應許她的是可信的。
12sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.
12所以從一個彷彿已死的人就生出 子孫 ,如同天上的星那樣眾多,海邊的沙那樣無數。
13Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
13這些人都是存着信心死的,並沒有得着所應許的;卻從遠處望見,且歡喜迎接,又承認自己在世上是客旅,是寄居的。
14Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas.
14說這樣話的人是表明自己要找一個家鄉。
15Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.
15他們若想念所離開的家鄉,還有可以回去的機會。
16Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.
16他們卻羨慕一個更美的家鄉,就是在天上的。所以上帝被稱為他們的上帝,並不以為恥,因為他已經給他們預備了一座城。
17Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
17亞伯拉罕 因着信,被試驗的時候,就把 以撒 獻上;這便是那歡喜領受應許的,將自己獨生的兒子獻上。
18nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron;
18論到這兒子 ,曾有話說:「從 以撒 生的才要稱為你的後裔。」
19pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis.
19他以為上帝還能叫人從死裏復活;他也彷彿從死中得回他的兒子來。
20Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.
20以撒 因着信,就指着將來的事給 雅各 、 以掃 祝福。
21Per la fido Jakob, mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur la supro de sia bastono.
21雅各 因着信,臨死的時候,給 約瑟 的兩個兒子各自祝福,扶着杖頭敬拜上帝。
22Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.
22約瑟 因着信,臨終的時候,提到 以色列 族將來要出 埃及 ,並為自己的骸骨留下遺命。
23Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la reĝo.
23摩西 生下來,他的父母見他是個俊美的孩子,就因着信,把他藏了三個月,並不怕王命。
24Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,
24摩西 因着信,長大了就不肯稱為法老女兒之子。
25plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko,
25他寧可和上帝的百姓同受苦害,也不願暫時享受罪中之樂。
26taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.
26他看為基督受的凌辱比 埃及 的財物更寶貴,因他想望所要得的賞賜。
27Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.
27他因着信,就離開 埃及 ,不怕王怒;因為他恆心忍耐,如同看見那不能看見的 主 。
28Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin.
28他因着信,就守逾越節,行灑血的禮,免得那滅長子的臨近 以色列 人。
29Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
29他們因着信,過 紅海 如行乾地; 埃及 人試着要過去,就被吞滅了。
30Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn.
30以色列 人因着信,圍繞 耶利哥 城七日,城牆就倒塌了。
31Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco.
31妓女 喇合 因着信,曾和和平平地接待探子,就不與那些不順從的人一同滅亡。
32Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
32我又何必再說呢?若要一一細說, 基甸 、 巴拉 、 參孫 、 耶弗他 、 大衛 、 撒母耳 ,和眾先知的事,時候就不夠了。
33kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj,
33他們因着信,制伏了敵國,行了公義,得了應許,堵了獅子的口,
34estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.
34滅了烈火的猛勢,脫了刀劍的鋒刃;軟弱變為剛強,爭戰顯出勇敢,打退外邦的全軍。
35Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon;
35有婦人得自己的死人復活。又有人忍受嚴刑,不肯苟且得釋放,為要得着更美的復活。
36kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo;
36又有人忍受戲弄、鞭打、捆鎖、監禁、各等的磨煉,
37ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate
37被石頭打死,被鋸鋸死,受試探,被刀殺,披着綿羊、山羊的皮各處奔跑,受窮乏、患難、苦害,
38(je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero.
38在曠野、山嶺、山洞、地穴,飄流無定,本是世界不配有的人。
39Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson,
39這些人都是因信得了美好的證據,卻仍未得着所應許的;
40ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.
40因為上帝給我們預備了更美的事,叫他們若不與我們同得,就不能完全。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.