Psalmaro 110
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
1耶和華對我主說: 你坐在我的右邊, 等我使你仇敵作你的腳凳。
2La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
2耶和華必使你從 錫安 伸出能力的杖來; 你要在你仇敵中掌權。
3En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
3當你掌權的日子, 你的民要以聖潔的妝飾為衣, 甘心犧牲自己; 你的民多如清晨的甘露。
4La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
4耶和華起了誓,決不後悔, 說 : 你是照着 麥基洗德 的等次永遠為祭司。
5La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
5在你右邊的主, 當他發怒的日子,必打傷列王。
6Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando.
6他要在列邦中刑罰 惡人 , 屍首就遍滿 各處 ; 他要在許多國中打破 仇敵的 頭。
7Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
7他要喝路旁的河水, 因此必抬起頭來。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.