Psalmaro 113
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.
1你們要讚美耶和華! 耶和華的僕人哪,你們要讚美, 讚美耶和華的名!
2La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.
2耶和華的名是應當稱頌的, 從今時直到永遠!
3De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.
3從日出之地到日落之處, 耶和華的名是應當讚美的!
4Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro.
4耶和華超乎萬民之上; 他的榮耀高過諸天。
5Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
5誰像耶和華-我們的上帝呢? 他坐在至高之處,
6Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron,
6自己謙卑, 觀看天上地下的事。
7Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon,
7他從灰塵裏抬舉貧寒人, 從糞堆中提拔窮乏人,
8Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?
8使他們與王子同坐, 就是與本國的王子同坐。
9Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!
9他使不能生育的婦人安居家中, 為多子的樂母。 你們要讚美耶和華!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.