Psalmaro 90
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.
1主啊,你世世代代作我們的居所。
2Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
2諸山未曾生出, 地與世界你未曾造成, 從亙古到永遠,你是上帝。
3Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
3你使人歸於塵土,說: 你們世人要歸回。
4Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
4在你看來,千年如已過的昨日, 又如夜間的一更。
5Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
5你叫他們如水沖去; 他們如睡一覺。 早晨,他們如生長的草,
6Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
6早晨發芽生長, 晚上割下枯乾。
7Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
7我們因你的怒氣而消滅, 因你的忿怒而驚惶。
8Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
8你將我們的罪孽擺在你面前, 將我們的隱惡擺在你面光之中。
9Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
9我們經過的日子都在你震怒之下; 我們度盡的年歲好像一聲歎息。
10La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
10我們一生的年日是七十歲, 若是強壯可到八十歲; 但其中所矜誇的不過是勞苦愁煩, 轉眼成空,我們便如飛而去。
11Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?
11誰曉得你怒氣的權勢? 誰按着你該受的敬畏曉得你的忿怒呢?
12Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron.
12求你指教我們怎樣數算自己的日子, 好叫我們得着智慧的心。
13Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn.
13耶和華啊,我們要等到幾時呢? 求你轉回,為你的僕人後悔。
14Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
14求你使我們早早飽得你的慈愛, 好叫我們一生一世歡呼喜樂。
15Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
15求你照着你使我們受苦的日子, 和我們遭難的年歲,叫我們喜樂。
16Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
16願你的作為向你僕人顯現; 願你的榮耀向他們子孫顯明。
17Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
17願主-我們上帝的榮美歸於我們身上。 願你堅立我們手所做的工; 我們手所做的工,願你堅立。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.