Psalmaro
Chapter 32
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Psalmaro 32

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
1得赦免其過、遮蓋其罪的, 這人是有福的!
2Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
2凡心裏沒有詭詐、耶和華不算為有罪的, 這人是有福的!
3Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.
3我閉口不認罪的時候, 因終日唉哼而骨頭枯乾。
4Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.
4黑夜白日,你的手在我身上沉重; 我的精液耗盡,如同夏天的乾旱。 (細拉)
5Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
5我向你陳明我的罪, 不隱瞞我的惡。 我說:我要向耶和華承認我的過犯, 你就赦免我的罪惡。 (細拉)
6Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
6為此,凡虔誠人都當趁你可尋找的時候禱告你; 大水泛溢的時候,必不能到他那裏。
7Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.
7你是我藏身之處; 你必保佑我脫離苦難, 以得救的樂歌四面環繞我。 (細拉)
8Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
8我要教導你,指示你當行的路; 我要定睛在你身上勸戒你。
9Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.
9你不可像那無知的騾馬, 必用嚼環轡頭勒住牠; 不然,就不能馴服。
10Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
10惡人必多受苦楚; 惟獨倚靠耶和華的必有慈愛四面環繞他。
11Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!
11你們義人應當靠耶和華歡喜快樂; 你們心裏正直的人都當歡呼。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.