Psalmaro 27
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
1耶和華是我的亮光,是我的拯救, 我還怕誰呢? 耶和華是我性命的保障, 我還懼誰呢?
2Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
2那作惡的就是我的仇敵, 前來吃我肉的時候就絆跌仆倒。
3Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon.
3雖有軍兵安營攻擊我,我的心也不害怕; 雖然興起刀兵攻擊我,我必仍舊安穩。
4Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
4有一件事,我曾求耶和華,我仍要尋求: 就是一生一世住在耶和華的殿中, 瞻仰他的榮美,在他的殿裏求問。
5Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.
5因為我遭遇患難,他必暗暗地保守我; 在他亭子裏,把我藏在他帳幕的隱密處, 將我高舉在磐石上。
6Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
6現在我得以昂首,高過四面的仇敵。 我要在他的帳幕裏歡然獻祭; 我要唱詩歌頌耶和華。
7Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.
7耶和華啊,我用聲音呼籲的時候,求你垂聽; 並求你憐恤我,應允我。
8De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
8你說 :你們當尋求我的面。 那時我心向你說:耶和華啊, 你的面我正要尋求。
9Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
9不要向我掩面。 不要發怒趕逐僕人, 你向來是幫助我的。 救我的上帝啊,不要丟掉我, 也不要離棄我。
10Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.
10我父母離棄我, 耶和華必收留我。
11Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.
11耶和華啊,求你將你的道指教我, 因我仇敵的緣故引導我走平坦的路。
12Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.
12求你不要把我交給敵人,遂其所願; 因為妄作見證的和口吐凶言的,起來攻擊我。
13Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!
13我若不信在活人之地得見耶和華的恩惠, 就早已喪膽了 。
14Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.
14要等候耶和華! 當壯膽,堅固你的心! 我再說,要等候耶和華!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.