Psalmaro 64
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
1上帝啊,我哀歎的時候,求你聽我的聲音! 求你保護我的性命,不受仇敵的驚恐!
2Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj,
2求你把我隱藏, 使我脫離作惡之人的暗謀和作孽之人的擾亂。
3Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
3他們磨舌如刀, 發出苦毒的言語,好像比準了的箭,
4Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
4要在暗地射完全人; 他們忽然射他,並不懼怕。
5Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos?
5他們彼此勉勵設下惡計; 他們商量暗設網羅, 說:誰能看見?
6Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
6他們圖謀奸惡, 說 :我們是極力圖謀的。 他們各人的意念心思是深的。
7Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
7但上帝要射他們; 他們忽然被箭射傷。
8Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
8他們必然絆跌,被自己的舌頭所害; 凡看見他們的必都搖頭。
9Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.
9眾人都要害怕, 要傳揚上帝的工作, 並且明白他的作為。
10La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.
10義人必因耶和華歡喜, 並要投靠他; 凡心裏正直的人都要誇口。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.